Revenu al tio, kion vi ?atas plej

Kun sufiĉa dormo (8 horoj kaj ne 6-5) la tuta mondo aspektas denove pli bone. Kion Bilbo diris en “La Mastro de la Ringoj”? Li sentis sin kiel butero, ŝmirita sur tro da pano? Tiel mi ankaŭ pensas pri mi, kiam mi havas tro multan streĉon kaj havis tro mallongan dormon. Sed sincere: Kompreneble mi mem kulpas pri streĉo kaj dormomanko, ĉar streĉon plej ofte mi kaŭzas al mi mem pro mia idiota pensmaniero, kaj plian dormon mi povus akiri per pli frua enlitiĝo. Do la kulpanto jam estas trovita, nun necesas nur konkludi konkretajn paŝojn.

Hieraŭ alvenis du KDj de “Die Ärzte” por mi. Nun mi de neniu alia grupo havas tiom multajn diskojn (ses entute). Sekvas EAV kun po kvin, poste Queen kaj Marillion kun po kvar (Greatest Hits I + II de Queen mi aĉetis kiel duoblan KDn, kiun mi nur kunnombras unufoje, kaj la bonusan diskon de Marillion mi ne enkalkulas), U2, Blind Guardian, Chicane, kaj Jovanotti kun tri (ĉe BG, Chicane kaj Jovanotti po unu disketo) kaj de “The Beatles” dufoje 2 KDjn (do entute kvar diskoj). Esperanto-artistojn mi ne enkalkulas, ĉar mi ofte ne devas pagi la diskojn, sed ricevas recenzo-ekzemplerojn.

Kion signifas la esprimo “Germana ironio”?
Extra grosse Portionen! Hodiaŭ mi volas skribi pri moralo kaj deco. Du hodiaŭaj okazaĵoj kaŭzis tion:

Unue artikolo pri la plej bonaj studentaj manĝejoj en Germanio de “Der Spiegel”. Mi alklakis la ligon al la kompleta teksto, atendante nenion krom seriozajn informojn. Kaj kion miaj surprizitaj okuloj devis vidi? Foton kiu montras la suprajn rondaĵojn de virino… sen iu vera ligo al la temo! Bone, la bildo estis varbafiŝo por la studentaj manĝejoj. Sed estas tiom memevidente, ke la varbaĵo alparolas la virajn hormonojn, kaj ke oni pro la sama kialo metis ĝin en la artikolon. La slogano “Extra große Portionen!” (“speciale grandaj porcioj!”) kompreneble alcelas la manĝaĵon, sed supre de tia bildo ĝi pensigas al la virinaj formoj.

Due la dorsflanko de “La Ondo de Esperanto” (januaro 2004, numero 111) montras i.a. unu tute kaj unu ŝajne parte nudan virinon. Kiel tio rilatas al Esperantujo? Ĉu la fotinto (Andrej Budnik el Kaliningrado) kaj la redaktoro pensas, ke virinoj sur varbiloj bonefikas?

Antaŭ kelkaj monatoj, mi jam rimarkis similan evoluon en “revuo Esperanto“, kies redaktanto preferis montri belajn virinojn anstataŭ pli multajn Esperanto-objektojn. Se tiu tendenco daŭriĝas, iam la novuloj ne plu venos pro la Esperanto-flago sed por renkonti atraktivajn, interesajn homojn! Tio estos la fina de la “tradicia” Esperanto-movado, kiel mi ĝin konas!

Kia penso ke mi, 27-jara fraŭlo, ŝatus vidi fotojn de belaj virinoj sen iu pli profunda kialo aŭ praktikus Esperanton por renkonti virinojn kaj flirti kun ili!

3 thoughts on “Revenu al tio, kion vi ?atas plej

  1. kricxjo

    En kiu lingvo vi legis Tolkien

    Mi certe esperas ke vi legis “La mastro de l’ ringoj” en la germana aux la angla anstataux la Esperantan tradukon de Auld. Tiu traduko estis simple acxa; estas cxie miskomprenoj de la originala teksto, abunde neologismoj (ne nepre malbone, sed li uzas ekz. la maloftege vidatan “cis”, kaj la vorton “misa” por traduki anglan “evil”), kaj bedauxrinde mankas la apendiksoj, kiuj estas gravegaj. Krome, lauxdire Auld kaj la eldonejo ne havis permeson de la Tolkien heredintentrepreno por eldoni la libron, do pro tiu traduko Esperantistoj povus havi malbonan reputacion kiel fajfuloj pri kopirajtoj.

  2. D? Kunar

    en la germana

    Mi legis Tolkien en 1998, do sufiĉe malfrue por ŝatanto de tiu ĝenro (mi tiam ne plu estis junulo), sed antaŭ la apero de la Esperanto-versio.

    Pri la tradukkvalito: Mi memoras ke mi iam post la legado havis diskuton kun anglalingva esperantisto, kiu tradukis partojn de “La hobito”. Ĝenis min kelkaj (laŭ mi) malbone elektitaj tradukoj por propraj nomoj, estaĵoj ktp., opiniante ke ili laŭlitere restis tro anglecaj, tiel ke la vera signifo de la vortoj malaperus en la traduko. La ĉefa argumento de la alia estis ke la tradukojn li transprenis de William Auld, do a) reuzo de jam ekzistantaj esprimoj kaj b) la granda nomo de tiu aŭtoro. Kvankam mi tiutempe ankoraŭ estis pli kredema je aŭtoritatoj, mi plu asertis ke la tradukoj estus malbonaj kaj jam antaŭtimis la rezulton. Nura punkto por ĝoji estas ke ŝajne mi ne estas la sola, kiu tion opinias.

  3. goulo

    Ha, post kelkaj minutoj, mi ?us trovis ?i tiun mesa?on de vi; mi memoris ke vi skribis ion ie pri belaj virinoj sur magazinoj Esperantaj. Mi ?us pensis pri tiu temo, ?ar mi ?us legis artikolon pri seksismo la Esperanta gazetaro: http://www.algonet.se/~kallekn/folio/seksismo.html

    ?ajnas ke sekseco vendas kaj sekseco ?ieas! Vere, mi neniam certas pri ?i tiu interesa temo, pri tio homoj ofte malkonsentas. Sed mi supozas ke la problemo ne pli grandas en Esperantio ol ie alie.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *