Trinku, kamarado, toston al la memor’

Retaj taglibroj foje produktas interesajn rezultojn, eĉ se mi ne komprenas la lingvon, en kiu ili estas skribitaj. Du mencias mian kanton “Till kaj Gunnar faras teknon”, nome unu en la portugala (2003-06-15) de “codeína nikélika” kaj unu en la japana (2003-08-03) (bedaŭrinde la aŭtora nomo sen latinalfabeta versio). Mi jam antaŭe skribis tion pri Esperantujo, sed nun ripetas tion pri la tuta mondo: Mi neniam pensintus ke tiu kanto povus gajni tiom multan atenton! La reto estas vere freneza loko.

Antaŭ unu semajno, mi enretigis la artikolon “dek malpermesoj al esperantistoj“. Tre amuza, sed samtempe pri tre serioza temo. Mi aldonis komenton…

La Esperanto-movado suferas pro stranga fenomeno:
Homoj verve komencas novajn projektojn, kaj la gazetoj estas plenaj je laŭdo pri ĉiu el ili. Sed nur malofte mi legas, ke iu projekto venis al sukcesa finiĝo, kaj ke la gazetaro, asocioj aŭ aktivuloj agnoskas tion per pli granda laŭdo, kiun la plenumintoj meritus. Kiu unue memfiere fanfaronas pri siaj ideoj, ricevas amasan aplaŭdon, sed kiu efektive prudente kaj diligente realigas sian planitan taskon, ne rikoltas la rekonon, kiu decus kiel rekompenso ideala por la tempo kaj nervoj investitaj. Pridubinda tradicio kiu kuraĝigas parolemulojn kaj malmotivigas agantojn kaj tiel bremsas la Esperantujan aktivecon.

El tio rezultas, ke la proponantoj de iu ajn projekto ne bezonas atenti pri la realigeblo de siaj teoriaj pensaĵoj aŭ la daŭrigeblo de komencita aktiveco – ja neniu rigardas al la fino! Tiu praktiko gvidas al la bone konataj “aeraj kasteloj” kiuj eterne restas kapaj konstruaĵoj, kaj la “pajlaj fajroj”, kiuj post mallonga intensa brulado rapide estingiĝas. Kompreneble ĉiu averto pri tio estis vana, oni eĉ akuzis min esti profunda pesimisto kaj obstakla bremsanto. Post multaj jaroj kiel Esperanto-aktivulo, mi estis sufiĉe seniluziigita. Des pli kontentiga kaj amuza estis la tralegado de la “10 malpermesoj” – mi sentis min pravigita. Ekde nun mi havas fortan argumenton kontraŭ projektoj kaj proponoj, kiuj jam je la unua tralegado evidente estas idiotaj. Ke tiu dokumento aperis antaŭ tiom multaj jaroj, povas montriĝi eĉ pli utila: Kiu agas kontraŭ tiom malnovaj malpermesoj, maltrafis la evoluon de Esperant(uj)o kaj intelekte postrestis en praa fazo de la frua 20a jarcento.

3 thoughts on “Trinku, kamarado, toston al la memor’

  1. elgrande

    Mi opinias stranga tion, ke la unua malpermeso kaj la pli malfrua cita?o de Zamenhof estas menciataj en la sama teksto.
    Unuflanke oni ja nepre legu gramatikojn, aliflanke la komento, ke Esperanto unue havis nur 16 regulojn kun bona stilo.

    Cetere mi kredas, ke Esperanto estus tute nekomprenebla, se oni nur sekvus la 16 pli bazajn regulojn. Oni ne forgesu, ke jam en la komenco homoj konis ekzemplajn frazojn de Zamenhof kaj ver?ajne (sed certan scion pri tio mi ne havas) la plimulto de la parolantoj ?iuokaze jam parolis E?ropajn lingvojn gramatike ja ne tre malsimilajn.

  2. D? Kunar

    16 reguloj kaj stilo

    Mi ne vidas iun kontraŭdiron. Eble relegu la tekston kaj atentu pri la ekzakta vortumado.

    Christaller ne skribis, ke ekzistis bona Esperanto-stilo per nur 16 reguloj, sed ke la unuaj esperantistoj akiris ĝin malgraŭ la manko de gramatika verko. Kiel vi mem rimarkis, la ekzemplofrazoj de Zamenhof kaj la komunaj gramatikaj fenomenoj en hindeŭropaj lingvoj supertrafis la enhavon de la 16 reguloj, kaj do servis kiel helpilo antaŭ la apero de la unua pli ampleksa gramatiko.

    Christaller plie distingas inter lerta instruisto, kiu jam regante la lingvon ne nepre bezonas bonan kaj kompletan gramatikon por sukcese instrui Esperanton, kaj poeto, kiu nepre konu la lingvon, antaŭ ol verki ion ajn. La malpermeso, verki novan gramatikon, samtempe estas malrekta pledo por la plibonigo de ekzistantaj gramatikoj.

  3. amuzulo

    unu, du, tri, kvar… unu, du, tri, kvar…

    Nu jes, mi ankora? memoras kiam mi unue renkontis Till en Francio… “Vi estas Till! ?u de Till kaj Gunnar?” Li simple ridis surprizite.

    Pri E-projektoj vi tute pravas. …kaj mi tiom feli?as ke vi tiom subtenas miajn projektojn kiel Vikipedio, mia aktiveco en LiveJournal, lernu! kaj la nova frenezega Esperantomobilo (kvankam multaj aliaj diras ke tiu ideo estas tute nerealisma dum aliaj diras ke ?i certe sukcesos!).

    Nu, mi vere mal?paras tro multe da tempo en LiveJournal…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *