IS… oni vekas nin trumpete

Ankoraŭ ekzakte unu monato ĝis la IS. Nekredeble, kiom rapide la tempo forflugas! Mi jam dum semajnoj ne plu sukcesas ĝustatempe fari enskribon en mian taglibron. Tiun mizeran staton tamen kaŭzas sufiĉe bonveninda fakto: Tiom multe okazas en mia vivo, tiom intense mi vivas. Kia vivoironio do: Ĝuste kiam mi havas ion por rakonti, mi ne plu havas la tempon por rakonti ĝin! Sed mi ne plendu pri tio, min ege nervis mia vivo kiam estis inverse. Cetere “esti okupita per laboro kun averaĝe fruktodonaj rezultoj” estas la plej bona kuracilo kontraŭ troa, deprimiga cerbumado.

Mi risku rapidan superrigardon pri la pasintaj eventoj. Ili normalkaze meritus propran artikolon, sed nun devas haste esti menciitaj en kelkaj kurtaj frazoj: Okazis Esperanto-kurso en mia hejmvilaĝo Nordwalde! Ĉiama revo iĝis realo, dank’ al la laboro de mia frato (grandparte), Krücke (kiel instruisto) kaj mi (parte). La kvin finintoj volas eĉ daŭrigi la lernadon.

Ekzistas du novaj esperantlingvaj rettaglibroj, nome tiu de Manuel Pancorbo Castro kaj tiu de Nicola Ruggiero, kaj ambaŭ jam ligas al la mia. Mi fieras (sen ke je sobra taksado vere ekzistus kialo por tio).

Mia elektronika fruverko “Till kaj Gunnar faras teknon” aperas en parolata kontribuo de amuzulo. Min ĉiam nove surprizas, kiom multe homoj konas (kaj ŝajne ŝatas) ĝin. Kio komenciĝis kiel tekno-parodio, iom post iom iĝis serioze aprezata.

Revenante al la titolo kaj la unua parto de la enskribo, mi malkaŝu projekton kiun mi jam menciis plurfoje, sed pri kiu mi antaŭe ankoraŭ ne volis skribi: Ilona Ebel jam dum la Revelido-semajnfino meze de septembro proponis al mi organizi muzikan prezentiĝon dum IS kun trumpetoj. Ŝi kaj Oliver Loose estas ambaŭ junaj esperantistoj sen iu sursceniĝo dum la IS ĝis nun. Ili ŝatas muziki kaj regas tiun latunan blovinstrumenton, do kial ne kune ekzerci ion? 2-3 kantoj ŝajnas al mi realisma celo por la unua fojo, do mi aligis Sebastian Hoffmann al la rondo, ĉar li ne nur estas talentita muzikisto, sed ankaŭ kapablas noti melodiojn por multegaj instrumentoj. Dum la IS do ni estos 2 trumpetoj, 2 gitaroj (kaj eble pli) kaj prezentos minimume 2 kantojn, verŝajne eĉ 3 kaj se ni vere frenezas, unu plian, sufiĉe malfacilan. Se tio bone sukcesos, tiam el tio povus kreski plia muzika aktiveco – kaj Esperantujo urĝe bezonas kelkajn freŝajn kaj bonajn muzikistojn!

13 thoughts on “IS… oni vekas nin trumpete

  1. elgrande

    Se vi ?efe skribas por vi mem, ja estas neniu problemo pri tio, ke vi unue nur skribas numeron kaj iam poste efektive skribas la taglibrajn enskribojn. Sed do estas pli malver?ajne, ke la homoj en via geamika listo legas ilin, ?ar por ni la taglibra enskribo, kiam vi efektive skribas ?in, ne estas denove montrata kiel nova en nia geamikpa?o.

    ?u vi komprenas, kion mi volas diri?

  2. goulo

    Mi anka? ne komprenas kial kunar havas ?i tiun misteran manieron, sed mi nun simple konsideras ?in kiel amuzan frenezetan kunaraferon. 🙂

  3. amuzulo

    Mi fakte simple imagis ke li volis skribi ion ?iutage, sed kiam li maltrafas tagon, li simple metas markilon por tiu tago por memorigi lin ke li skribu ion tiam. ?u estas tiel, kunar?

  4. n_true

    Mi anka?. Eble kun la elekto “backdate entry” kaj la mana ?an?o de la datumo, vi povas fari la saman kaj ?iu povas legi ?in post vi skribis.
    Mi devas diri, ke mi ne vere legis viajn lastajn enskribojn, ?ar mi ?is nun ne vere sciis vian sistemon. Nun mi ja scias.

  5. D? Kunar

    prava kaj trafa rimarko

    Vi tute pravas. Kiel min nun finfine konfesas, mi lastatempe rapide kaj intense vivas, tiel ke apenaŭ restas tempo por la taglibro. Aliflanke mi estas tro fiero por fari pli longan paŭzon en mia taglibro – tio detruus ĉiun interesecon. Mi longe cerbumis pri la problemo kaj ankoraŭ ne trovis solvon. Eble mi faru denove pli densajn, mallongajn enskribojn, ankaŭ se tio malebligas mencii la foje interesajn detalojn… nu ja, mi ĉiukaze ne mencias tro multajn detalojn, kiam temas pri la eble plej interesa temo (privataj aferoj).

    Dankon pro via memorigo, tio estis vere ĝustatempa atentigo.

  6. D? Kunar

    konsento

    Jes ja, vi tute pravas. Mi ĉiam admiras vin pro viaj oftaj enskriboj kaj miras, de kie vi prenas la tempon por ili.

  7. D? Kunar

    trafita!

    Jes ja. Sen tiuj markigoj mi daŭre ŝovus la taskon al la sekva tago, kaj… hej, momenton, tion mi ja nun ankaŭ faras. Bone, sed tielmaniere mi almenaŭ poste havas pli plenan taglibran kalendaron. Redatigitaj enskriboj ne aperas en la amikaj listoj, tial mi ne uzas tiun teknikon kaj nepre devas fari enskribon je la sama tago.

  8. D? Kunar

    bona ideo!

    Por tio oni bezonas amikojn: Por vidi alian, pli bonan vojon. Mi tion elprovos per mia sekva enskribo, kiu same aperos nur kun sufiĉa prokrasto, sed almenaŭ ne malbeligos viajn taglibrojn per strangaj ciferoj kaj la fifimaj “Kunar”-punktoj (“…”).

  9. amuzulo

    Re: konsento

    Eble pro tio ke mi apena? havas eksterretan vivon kelkfoje. 🙁 Nu, mi iel sentas ke mia vivo estas tute virtuala, sed kelkfoje mi voja?as ien kaj tiam mi vivas. Hmmm… mi neniam elpensis tion tiom klare ?is nun! Dankon pro la inspiro kiel kutime! Tio memorigas al mi ke mi devas skribi retpo?ton al vi pri la radio-KD-projekto. Eble pli bonus simple diskuti ?ion tian dum IS. Mi nun simple havas “tro multe da aferoj sur mia telero” (kiel oni diras en la angla).

  10. amuzulo

    Re: trafita!

    …kaj tial neniu komentas en via livejournal. La lumo ŝajne ĵus atingis vin. 😉 Hmm… kaj nun mi vere devas iri dormi!

  11. elgrande

    Re: prava kaj trafa rimarko

    Kial vi ne skribas tute novan enskribon, kiam vi havas la tempon, kaj nur mencias la datumon de la priskribata tago en la subjekto*lineo kaj forvi?as la malnovan numerenskribon?

    Sed kompreneble tio ne funkcias, se vi insistas, ke ?iu enskribo ?ajne (pri pli ol “?ajne” oni ja ne povas paroli tie ?i 😉 ) estu skribita en precize tiu tago, en kiu la priskribitaj aferoj efektive estas okazintaj.

    *?u ne estus pli bone diri “temo” anstata? “subjekto”, kiu al mi ?ajnas iom fu?tradukita, a? ?u “subjekto” estas akceptebla alternativo?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *