Kiu volas vivi por ?iam?

Du malbonaj muzikaj novaĵoj:

www.mp3.com ĉesos ekzisti en sia nuna formo la 2an de decembro. Post pli ol kvar jaroj ekde kiam mi malkovris tiun TTT-ejon (en julio 1999), malaperos bonega loko por trovi muzikon de nekonataj artistoj el la tuta mondo. Mi neniam pensintus ke tio povus okazi. Sed financaj problemoj devigis la originan fondinton, Michael Robertson, vendi la tuton al CNET, kiu ne volas pluoferti retspacon al artistoj, kaj anstataŭe eki novaĵservon tie. Malfacilas esprimi kiom multe mp3.com ŝanĝis mian artistan aktivecon al pli bono; mi havis multegajn interesajn kontaktojn, kaj kiel muzikkolektanto, mi malkovris dekojn da bonegaj artistoj. Mia komputilo enhavas plurajn gigabajtojn da kantoj (pli ol mil titoloj!) nur de tiu fonto. Kaj fine, kaj eble plej grave, ĉe mp3.com mi trovis la muzikon de Magnus kaj Andreas Viklund, kiuj ambaŭ aperis poste sur la Elektronika Kompilo. Fakte la interreta artista sceno instigis min al tiu projekto, sen ĝi mi ne farintus ĝin. Do mp3.com iel ankaŭ estis patro de la EK, kaj tiel de la antaŭenigo de la Esperanto-muziksceno.

Mi pripensas kien translokigi mian muzikon. Ekzistas minimume tri kandidatoj: mp3.de, mp3.com.au kaj vitaminic.de. La plej mallongan adreson ofertas mp3.de, dum la plej bonajn paĝojn havas mp3.com.au laŭ mi.

Ĉisemajne mortis Michael Kamen, komponisto de filmmuziko. Li ne nur estis dirigento ĉe multaj filmsonŝpuroj (kaj ĉe albumo kun “klasikigitaj” kantoj de Metallica), sed verkis kelkajn tre konatajn popkantojn (kun Eric Clapton, Sting, Bryan Adams kaj Rod Stewart). Lia plej grava verko por mi tamen estas la filmuziko de Highlander. Malmultaj filmoj havas tiom bonan sonŝpuron, kaj tiu de Highlander duoble ravas min ĉar ĝi enhavas kaj rokmuzikon kaj orkestrajn pecojn. La rokkantojn ludis la famega grupo Queen! Ah jes, cetere la filmo mem ankaŭ bonegas – sendube esenca verko el la 1980aj jaroj.

La vivfilozofia angulo: En Germanio nun venis al la kinejoj la filmo “L’auberge espagnole” el Francio. Ĝi rakontas la spertojn de juna studento dum unujara eksterlanda studado. Mi mem konas la tipajn problemojn kaj agrablaĵojn kiujn oni travivas en tia situacio, studinte inter septembro 1999 kaj junio 2000 en Catania (Sicilio). En artikolo pri la filmo, spiegel.de finas per tre pravaj vortoj:

“Kelkfoje oni devas flugi longe for, por pli proksimiĝi al si mem.”
(Manchmal muss man weit wegfliegen, um sich selbst näher zu kommen.)

Malofte mi legas tiom okulfrape trafan komenton. Mi mem ĉiam diris: “Kelkfoje oni devas iri longe for de la hejmo, por trovi al si mem.” Kiom pensiga kaj samtempe trankviliga scii ke ankaŭ aliaj homoj vidas eksterlandan studadon ne kiel nuran senpaŭzan feston, sed kiel serĉon de si mem. Mi pensas, ke la vivo ofte donas la plej malfacilajn ekzamenojn, sed se oni majstras ilin, tiam oni iĝas nova, pli forta homo.

3 thoughts on “Kiu volas vivi por ?iam?

  1. Resonado: Komence mi e? timis ke mi i?is ?ton’ « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Ali?u al la celebrado | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Du futojn alta | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *