Tiu unu gitaro shanghis lian tutan vivon

Sabate mi veturis al Paderborn kaj tie kune ekzercis kun Sebastian Hoffmann por la Kuracistoj-koncerto kiu okazos dum la IS en Naumburg. La komuna muzikado estis tre agrabla kaj esperiga: Mi pli bone sukcesis samtempe kanti kaj gitarludi ol antaŭe. La malnovajn kantojn (de 2001) ni ludis tute flue, la duajn (de 2002) sufiĉe bone ĝis flue kaj la tute novajn jam tre bone. Kune ni ankaŭ konsentis pri notoj por alia muzika projekto, pri kiu mi ankoraŭ ne skribu pli… ni vidos dum IS, kiom bone ĝi funkcias. Ĉiukaze mi rimarkis kiom utilas mia kantokolekto: Tre facilas presi kaj rete sendi notojn. Eble tio eĉ povus iĝi bazo por komuna muzikado en Esperantujo ĝenerale! Dum la muzikado Sebastian rimarkis kelkajn eraretojn en miaj notoj, kiujn mi poste tuj povis korekti, ĉar la notoj ekzistas en taŭga dosierformato.

En Paderborn mi ne nur vizitis mian iaman loĝejon, sed tie ankaŭ renkontis mian ekskunloĝanton Hanno. Tute agrabla revido; ankaŭ li fartis tute bone, finiĝinte sian magistran laboron antaŭ eble du monatoj. (Mi tiutempe helpis al li pruntedonante mian presilon, pro kio li tre dankis.) Normalkaze mi ĉiam estas iom melankolia, revenante al lokoj de la pasinteco. Sed ĉifoje mi tre ĝojis, ĉar mi sentis min kiel venkinto, kiu revizitas la iaman batalkampon. (Tio eble sonas tre milite… sed studado ofte similas al batalo.) Ĉio aspektas pli bone se oni mem estas en pli bona, trankvila stato.

Vespere ni veturis al Meschede; Hanno al siaj gepatroj, Sebastian kaj mi al Krücke kiu festis sian naskiĝtagon kune kun du amikoj. Kiel gastoj entute eble venis 100 personoj, la plej multaj havante 30 jarojn aŭ pli. Feliĉkaze ankaŭ Igor (el Paderborn) kaj mia frato Harald ĉeestis, do ni ne nur havis tre bonan Esperanto-rondon, sed ankaŭ faris la kutimajn ŝercojn! Parolante kun diversaj aliaj personoj el Meschede, la hejmurbo de Krücke, mi refoje konstatis ke Vestfaloj bone interharmonias, malgraŭ la tute diversaj pejzaĝoj de Monasterlando kaj Saŭrlando.

Bildo de mia hejmregiono: Aŭroro Monastera
?i tie estis bildo de polarlumo. Mi forigis ?in pro ekdubo pri la uzorajtoj. Fine de oktobro okazis du fortegaj sunŝtormoj. Ili kaŭzis lumefektojn, kiujn oni kutime nur renkontas ĉe la du polusoj kaj kiuj nomiĝas “polara lumo” (aurora borealis) kaj “Aŭstralia lumo” (aurora australis). (Sur mia paĝo kun spacaj fotoj mi montras bildojn de ambaŭ.) Belege! Kaj pro la forteco de la sunŝtormoj, tiu fenomeno videblis i.a. ĉe mia hejmo en Münster! Mi maltrafis la ĝustajn momentojn por vidi la aŭroron propraokule, sed feliĉkaze trovis fotomaterialon en la reto. La apudan bildon mi prenis el foto-serio ĉe Spiegel.de.

Kadra okazaĵo dum la semajnfino:

Sabate estis la naskiĝtago de mia patrino. La tuta familio – tute nekutime, kaj tial menciinda – komune matenmanĝis, kaj dum tio mi kantis “Uruguay” de Funny van Dannen, ĉar mia patrino deziris tion. Bedaŭrinde mi post tio devis hasti for, kaj ne plu sukcesis remeti mian plektron en mian ĉambron. Kiam mi dimanĉe revenis, mi serĉis ĝin dum kvaronhoro sur la tablo kaj planko, sed ne trovis ĝin. Mi demandis mian patrinon, priskribis la plektron, kaj ŝi diris: “Ah jes! Mi pensis ke temis pri parto de iu pakaĵo kaj forĵetis ĝin!” Argh! Feliĉkaze ĝi tuj retroveblis per unu rigardo al la rubujo. Kia hororo preskaŭ perdi la plektron kiu akompanis min dum multaj jaroj kaj kiu estis donaco de mia unua gitara instruisto!

2 thoughts on “Tiu unu gitaro shanghis lian tutan vivon

  1. goulo

    Vi bon?ancas, ke vi povis vidi tian belan ?ielon! Mi neniam vidas tiajn okazojn kie mi lo?as, malfeli?e. Certe mi devas translo?i?i norden por vidi tiujn mira?ojn, sed mi tro ?atas la varman veteron ?i tie…

    Mi havas du vorto-demandojn:

    ?u signifas “ludonante” (lu-don-ante, ?u ne?) ke vi pruntis vian presilon al via amiko kaj li pagis vin? Tio estas, mi pensis ke “lui” signifas oni donas ion dum iun tempon kaj ricevas prezon (kutime monon) por ?i. ?u mi komprenas ?uste?

    Kaj “trofis” estas simple tajperaro por “trovis”, ?u ne? Unue, mi konfuzi?is, ?ar mi pensis eble ?i rilatis al la angla vorto “trophy”, kiel trofeo a? premio, kiel ekzemple, vi akiris la ?ielobildon kiel ?asanto akiras mortigitan beston kiel trofeon a? premion (almena?, en la angla oni iam uzas “trophy” tiel). Mi ridetis kiam mi ekkomprenis ke probable ?i nur estas tajperaro, ha!

  2. D? Kunar

    polara lumo

    Nu ja, mi vidis la fotojn interrete, sed ne la aŭroron mem. Ne pensu ke Germanio estas tiom norda ke tie regule videblas tiaj lumfenomenoj; tio okazis nur pro la forteco de la sunŝtormoj.

    La fotoserio ĉe spiegel.de enhavas bildojn de la Usonaj ŝtatoj Pensilvanio, Nov-Jorkio, Alasko (nu ja, ne mirinde) kaj Nov-Hampŝiro – jen komparo kiom suden iris la “polara” lumo ĉifoje.

    Koran dankon cetere pro la atentigo pri du eraroj; mi korektis ambaŭ.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *