Ne plu forgesu pri mi

La 5an de novembro, mi finis version 1.4 de mia kantokolekto, skanigante kvin kantojn (kvar DINA5-paĝojn). Normalkaze mi zorgas pri taŭge tajpita teksto, sed ĉifoje ne eblis atingi tian rezulton. Nun ĉiuj 97 kantoj ekzistas en PDF- kaj RTF-formato, kio tre gravas: Eĉ se la papera versio estus ŝtelita, perdita aŭ detruita, mi tamen povus kun nur iom da peno kaj tempo komplete rekonstrui ĝin.

Vendrede mi iris manĝi al Greka restoracio kune kun multaj knabinoj kaj kelkaj uloj. Bonega manĝaĵo, sufiĉis preni porinfanan teleron, tiom multa estis… kaj damne, la akompanantaj virinoj estis vere ĉarmaj! Mi sentis min kvazaŭ kiel famulo kiu tute elitece povas manĝi kun pluraj belulinoj. La artisto en mi tre feliĉis pri tio.

Poste mia frato kaj mi ankoraŭ rigardis filmojn kune kun tri el la ĉarmulinoj (antaŭe kutime nur estis du, do ilia nombro kreskas… ha, progreso!). Malgraŭ la tiom simpatiaj knabinoj kaj pro terura laceco kaj ioma malbonfarto, mi enlitiĝis post la unua filmo, do mi nur skribu pri ĝi, nome Memento. Tre interese farita verko, sed por ne malkaŝi ion tro, mi menciu nur la plej bazan elementon de ĝi: La ĉefa karaktero perdis sian (mallongtempan) memorkapablon kaj do en intervaloj de kelkaj minutoj ĝis kelkaj horoj forgesas, kion li faris antaŭe. Li provas helpi sin mem, skribante notojn pri kio estas kio, kion li faru ktp. Tiu idea en iom alia formo aperis jam en la filmo Total Recall, en kiu oni ŝanĝis la personecon de la heroo, donante al li aliajn memorojn. Dum li serĉas sian veran identecon, li plurfoje malkovras dokumentojn verkitajn de si mem antaŭ la forigo de la malnovaj memoroj kiuj helpu lin.

Kaj nun la surpriza malkaŝo: Mi tute konas tiun situacion! Informadikistoj regule alfrontas la jenan problemon: Ili verkas programkodon kiu ne nur enhavas multajn abstraktajn variablajn nomojn (“$i”, “$str_user”, “$int_entity”) sed ankaŭ – kun kreskanta komplekseco – iĝas pli kaj pli ne komplete superrigardebla. Sekve oni facile kaj rapide forgesas, kial oni verkis aferojn tielmaniere, aŭ kial oni entute bezonas certajn procedurojn. Jam post tri monatoj programo, kiun oni dum intensa taga kaj nokta laboro verkis, en kiun oni do investis sian tutan cerban forton kaj detalan pasion, kies fontokodo sekve devus esti kvazaŭ plej konata hejma kampo, ŝajnas kiel fremda laborrezulto de iu tute nekonata persono. Tio estas la unua ŝoko, kaj la dua: Se oni ne plu komprenas la programon, tiam oni ne plu regas ĝin, kaj tial ne plu povas uzi ĝin.

La nura vojo por eviti tian sakostraton konsistas el abunda kaj detala komentado de la kodo. Al kiu celo servu tiu subprogramo? Kiun taskon ĝi plenumu? Kial mi entute bezonas ĝin? Kion signifas tiuj kriptaj variabloj? Kio ekzakte ili enhavas? Kiujn eblajn rezultojn havas la kazodistingoj? Kiun situacion la diversaj kazoj respegulas? Ĉu ekzistas nesolvitaj problemoj aŭ plibonigeblaj partoj? Nur komencantoj kaj amatoroj opinias, ke ili ne bezonas komenti sian kodon. Eble ankaŭ ekzistas genioj kun perfekta memorkapablo, sed mi, simpla homo kaj normalmorteblulo, ne sentas min stulta aŭ infaneca se mi skribe fiksas mian pensojn kaj decidojn. Cetere tio ankaŭ helpas ĉe muzikaj projektoj, do foje informadiko ofertas virton, kiun la ekstera mondo nur bezonus preni por akiri grandan utilon, eĉ tute sen komputiloj…

Du el la ĉefaj aktoroj de “Memento” ankaŭ ludis gravan rolon en la filmo Matrix, nome Carrie-Anne Moss (“Trinity”) kaj Joe Pantoliano (“Cypher”). Kelkaj Germanoj verkis tre amuzon parodion kun la titolo “Matrix XP“. Tre indas rigardon!

“Memento” kaj “Matrix” posedas plian komunan elementon: La ĉefa karaktero renkontas virinon kaj, iam en trankvila fazo inter la pli batalplenaj scenoj, ekhavas ian romantikan/amoran travivaĵon kun ŝi. Tio pensigis min al la filmo Blade Runner, en kiu tio ankaŭ okazas kaj en kiu ankaŭ memoroj (tie eble artefaritaj kaj implantitaj) kaj identeco (Kio konsistigas ĝin? Kion distingas homo de roboto?) estas centraj temoj. Tiaj amscenoj laŭ mi iel respegulas la veran vivon: La heroo, ĉasita de danĝeraj kontraŭuloj, apenaŭ trovas tempon por respiri, sed trovas almenaŭ momenton da ripozo en la brakoj de virino. La rilato de la paro estas en daŭra konflikto kun la cetera mondo, kaj alvenas duboj kiel “Eble vi mortos aŭ iam ne plu memoros min; ĉu tamen indas ke ni nun amas unu la alian?” Tiun penson eĉ pli artikulas la komputila ludo “Blade Runner”. Cetere mi pensas, ke la respondo al tiu lasta demando estas “jes”.

aktualaj ciferoj pri mia MP3-kolekto (2003-11-09):

mp3.com
3,58 GB (3.853.599.530 bajtoj)
1.091 dosieroj, 17 dosierujoj

MP3
7,58 GB (8.139.184.234 bajtoj)
2.582 dosieroj, 61 dosierujoj

1 thought on “Ne plu forgesu pri mi

  1. Resonado: ?u vi memoras pri verda arbar’? « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *