Malsukceso ne temas pri fali suben, malsukceso estas resti sube

La muzikgrupo Marillion estas interesa fenomeno. (Legu pli sur mia persona muzika paĝo pri ili.)

La albumon marillion.com mi taksas vere elstara. Ĝi donas la ĝustan nutraĵon al la koroj de intelektuloj kiuj estas tro kaptitaj en pensado. Kaj la muziko riĉas je diversaj rapidecoj, etosoj, harmonioj…

Jen kelkaj tre citindaj linioj (krom la hodiaŭa titolo):
Realeco estas io super kio ni ŝvebas
Ni ne vidas aferojn kiel ili estas,
Ni vidas ilin kiel ni estas

Se vi faris erarojn,
Ekzistas ĉiam plia ŝanco por vi
Vi povas rekomenci en ĉiu momento
En ĉiu eta fojo kiun vi elektas

Ĝuste tion mi foje bezonas aŭdi. Tre pozitiva, realeca mesaĝo.

Kial mi ĝuste hodiaŭ skribas tion? Nu, kial ne? Vi povas ŝanĝi aŭ plibonigi vian vivon en ĉiu eta momento, tuj kiam vi volas… kaj fari bonon ankaŭ.

3 thoughts on “Malsukceso ne temas pri fali suben, malsukceso estas resti sube

  1. alauxdo

    Estas bonege, kiam la kantoj kongruas kun nia humoro — do venas gxustatempe kaj gxustaloke!

    Interalie, al mi tre placxas tiurilate la verso de Kipling, “Se”. E-traduko legeblas cxi tie.

    Tamen oni konsideru ankaux la realecon, kaj sorsxvebante ne forgesu, ke en tiu cxi mondo oni ja restas ankoraux vundebla.

  2. D? Kunar

    bonega poezio

    Jes, tiu poemo esprimas tre trafe: Se vi restas ĉiam iom trankvila spite al ĉiuj vivsituacioj, tiam vi estas via propra reĝo – kaj vere la heroo en la filmo de via vivo.

  3. goulo

    Ho, mi feli?as vidi Esperantan tekston pri Marillion, ?i tie kaj sur via muzikretpa?o! Mi ?atas la grupon dum dudek jaroj! Fakte, la albumo Misplaced Childhood estas nun en mia stereoilo! Mi e? vidis ilin en Novjorko (ili ludis kun la kanada grupo Rush), ?irka? 1983, sed ne denove…

    Pasintsomeron, mi parolis kun virino kiu lo?is dek jarojn en Germanio kiam ?i estis knabino, kaj ?i menciis ke Marillion estas pli populara tie ol en Usono. (Kaj ?i anka? konas la kanton “Kayleigh” plej bone…) Kaj vere, mi nur a?dis ilin iomete en la radio… unue, mi a?dis “He Knows You Know” per radio (nur unufoje, en Houston Teksaso), kiu konatigis min al la grupo… kaj post kelkaj jaroj, kompreneble, “Kayleigh” estis tre populara. Mi konas kelkajn aliajn amikojn kiuj anka? ?atas Marillion.

    Interese kiel la grupo kun Fish kaj kun Steve Hogarth estas tiel malsimila! Mi ?atas amba?. Ja, ilia muziko bonegas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *