Feli?e, ke ?ojo eklo?is en mia kor’

Mi dum kvin tagoj nenion skribis, ĉar mi estis hejme ĉe miaj gepatroj.
Sed mi kunportis kelkajn novaĵojn…

La komikso “Wir können ja Freunde bleiben” de la juna, talentita artisto
Mawil plaĉas al ĉiuj!
Till, lia bona studkolego Nils Urbach,
mia frato Harald kaj eĉ mia patrino ege ĝuis ĝin! Se vi parolas la germanan kaj interesiĝas
pri la moderna, junulara popkulturo, tiam nepre aĉetu tiun libron!

Hejme mi denove gustumis la Esperanto-vinon de Anton Kiefer el Edenkoben kaj refoje devis konstati,
ke indas trinki ĝin ne nur pro sia nomo! Normalkaze mi ne tiom ŝatas sekajn vinojn, sed
tiu ruĝa seka vino, kiun mi trinkis, gustis tute agrable, nek tro dolĉa, nek tro acida.
Se mi venontan fojon havos la eblecon, mi aĉetos propran stokon de tiu vino! Feliĉkaze mi ankoraŭ
havas du botelojn da Esperanto-vino en Paderborn, kiujn mi planas fortrinki kune kun Till kaj Hanno dum la sekvaj
du semajnoj, ĉar poste mi ne plu loĝos en Paderborn…

Kaj jen ni estas ĉe la centra temo: Post la fino de miaj studoj en la
universitato, mi nun estas translokiĝanta de
Paderborn reen al Nordwalde.
Ekde la 1a de junio mi denove loĝos tie. Jam pasintan sabaton mi kune kun mia frato transportis aŭton da aĵoj.
Kadre de la elpakado, mi ankaŭ ordigis mian denovan ĉambron. Dum tio mi trovis stokon da malnovaj,
memkompilitaj kasedoj, kiujn mi la unuan fojon ekde jaroj reaŭskultis. Unu de ili enhavas kantojn de la KDj
“The Police: Greatest Hits” kaj “Fields of Gold / The best of Sting 1984-94”. Kvankam miaj memkompilitaj kasedoj
kutime havas teruran sonkvaliton (estante multe tro mallaŭtaj), tamen temas ĉifoje pri bonega kasedo kun
daŭre bona kantoelekto.

La muziko de The Police kaj Sting min ekravis en pli frua vivperiodo, nome en 1995/1996, kiam mi trapasis mian
lastan jaron en la lernejo. Tiutempe mi oftege aŭskultis kaj kunkantis ambaŭ albumojn. Cetere de la kanto
“King of Pain” mi prenis mian unuan DĴ-nomon, sed poste ŝanĝis ĝin (anglalingva nomo ne povas
bone signali veran multlingvecon).

De la “Fields of Gold”-KD cetere ekzistas multaj diversaj versioj kun po kelkaj aliaj kantoj; mi tamen pensas ke
mi feliĉkaze posedas la plej bonan, ĉar ĝi enhavas kiel nura eldono la portugallingvan
“Fragilidade”.

The Police: Greatest Hits Fields of Gold / Best of Sting 1984-94
  1. Roxanne
  2. Can’t stand losing you
  3. So lonely
  4. Message in a bottle
  5. Walking on the moon
  6. The bed’s too big without you
  7. Don’t stand so close to me
  8. De do do do, de da da da
  9. Every little thing she does is magic
  10. Invisible sun
  11. Spirits in the material world
  12. Synchronicity II
  13. Every breath you take
  14. King of Pain
  15. Wrapped around you finger
  16. Tea in the Sahara
  1. When we dance
  2. If you love somebody set them free
  3. Fields of gold
  4. All this time
  5. Englishman in New York
  6. Mad about you
  7. It’s probably me
  8. They dance alone (cueca solo)
  9. If I ever lose my faith in you
  10. Fragile
  11. We’ll be together
  12. Moon over Bourbon Street
  13. Love is the seventh wave
  14. Russians
  15. Why should I cry for you?
  16. This Cowboy song
  17. Fragilidade

4 thoughts on “Feli?e, ke ?ojo eklo?is en mia kor’

  1. amuzulo

    Kiom malfacile estas la skribajxoj en “Wir können ja Freunde bleiben”? Cxu tauxgus por mia scio de la germana? Se vi iros al IJK, eble mi povas peti al vi ke vi kunportu ekzempleron tie por mi…

  2. D? Kunar

    Ni ja povas resti amikoj

    La komikso uzas ĉiutagan, “normalan” lingvaĵon, t.e. junula germana lingvo kun foje slangaj kaj dialektaj esprimoj en ĝi. La unua artikolo de spiegel.de kiu atentigis min pri Mawil estas de la 6a de marto kaj baldaŭ ne plu legeblos senpage. Tamen jen ĉiuj ĝisnunaj mencioj (la lasta nur de antaŭhieraŭ!):

    1. Girl leaves Boy – Comic als Diplomarbeit (2003-03-06)
    2. Wir können ja Freunde bleiben – Comics bei der Buchmesse (2003-04-28)
    3. Diplom-Com Mawil – Examen als Comiczeichner (2003-05-19)
  3. Resonado: Bonan tagon, mi volas rehavi mian vivon « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *