La verda parko estas nun la renkontej’ – same mirinde ĉiujare

Plej grava novaĵo: Hodiaŭ mi ricevis la novan version de mia diplomo. Do mi finfine sukcese finis miajn studojn! Sed mi devas diri: Estis longa kaj ofte malfacila vojo…

Mi denove uzis la klavaron. Ĉifoje mi ludis “It’s no good” de Depeche Mode kaj la enkondukajn akordojn de “Beautiful Day” de U2. Se mi daŭrigas tiel, mi iam povos iĝi akompana klavaristo en muzikgrupo! Nu, foje subteni per propra muzikado la aliajn muzikistojn plaĉas al mi kaj ankaŭ bone kongruas al mia ĉefa funkcio kiel kantisto.

Kvankam en tiu ĉi momento pluvas, hodiaŭ posttagmeze la vetero estis bonega en Paderborn. Mi kune kun mia kunloĝanto Till iris al la apuda parko por manĝi glaciaĵon kaj sidi sur la herbejo. Poste ankaŭ venis mia alia kunloĝanto Hanno. Ho, kiom bela tago! Kaj tian ripozadon en freŝa aero oni tro malofte faras. Fakte la tuto memorigis min pri kanto de Persone, nome Longe for. Legu la tekston kaj vi komprenos!

Se vi komprenas la anglan, tiam elprovu la kvizon “Kiu lando de la mondo vi estas?“. La ĝisnunaj rezultoj estas tute interesaj, ĉar trafaj. Mi iĝis Svislando (jen pli pri tio) kaj Till kiu iros al Ĉinio por studi tie dum unu jaro atingis la rezulton “Ĉinio”!

Daŭre eblas demandi DĴ Kunar pri Esperanto-muziko! Jen la unuaj respondoj.

1 thought on “La verda parko estas nun la renkontej’ – same mirinde ĉiujare

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *