Mi babilas kiel lunatik’

Sebastian (la basisto de “La Kuracistoj“) portis sian malnovan Roland JV30-klavaron al mia loĝejo, do mi iom reelprovis mian fingran lertecon. Mi interalie ludis kelkajn melodipartojn kaj akordojn de “Für uns” de Die Ärzte. Nu, sufiĉe facila kanto, la gitara akompano konsistas el nur kvin akordoj: F, G, Am, Dm kaj Em. Tamen bela sperto ludi duan instrumenton – eĉ se nur iomete.

Ni ankaŭ parolis pri estonta koncerto dum la Internacia Seminario (IS) en Naumburg/Saale. Ni planas pligrandigi nian repertuaron kaj jam ekde januaro estas realigantaj tiun ideon. Sed pli mi ĉi tie ankoraŭ ne malkaŝu… ĉiukaze ni volas pliboniĝi kaj fari tri aferojn samtempe: ege distri la homojn, plivigligi la Esperanto-kulturon kaj amuziĝi. Unu aktuala projekto de mi estas kolektado de akordoj por ekhavi finfine rokmuzikan kantareton. Tio ĝis nun bone evoluas… la plej aktuala novaĵo tiurilate estas ke Pier Luigi Cinquantini kaj Giuseppe Castelli enretigis sian kolekton de tradukitaj kantoj, inter ili cetere ankaŭ la muzikaĵo de The Police kiun mi ĵus aŭskultis!

Ĉisemajne mi ricevis du novajn KDjn kun samplaĵoj – unu malmolrokan kaj unu progresemhaŭzan. Ili ne estas tiom bonaj kiel tiu brila acidĵaza, sed en ordo. Finfine mi reekis la kantproduktadon… tamen sen promesi aŭ anonci ĉi tie ke baldaŭ mi prezentos konkretajn rezultojn. Mi volas labori sen streĉo. Nu, eble revenis la inspiro.

Fine aldonan komenton pri la U2-kantoj “Beautiful Day” kaj “Electrical Storm [William Orbit mix]”: Mi tre ŝatas la influon de elektronika muziko en ili, sonas tute moderne kaj montras interesan perspektivon por rokmuziko en la nova jardeko. Se vi ne rimarkis tion: Tiuj sferaj sinteziloj ja estas tipaj elementoj de ambjento! Ne mirinde se oni legas kiu kontribuis al tiuj kantoj: La unuan kunproduktis Brian Eno, la duan William Orbit – ambaŭ konataj ambjentaj artistoj! Interesa detalo: En la interrete (ekz. ĉe mp3.com) havebla versio de “Electrical Storm” mankas gitara solo kiu aperas en la versio de la KD “Best of 1990-2000” (pli ekzakte dum la lastaj 40 sekundoj). Hm, ĉu tio estis intencita aŭ ĉu iu ne atentis? Ĉiukaze mi preferas la interretan version, ĉar oni pli bone aŭdas la kantadon en ĝi kaj tiu gitaro ŝajne ja nur estis poste aldonita.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: