?io, kion vi ne povas postlasi

Skribi taglibron mi faris kiel infano. Ĉu do nun publike prezenti mian tutan privatan vivon? Ne!

Sed fiksi kelkajn pensojn pri muziko, tio ja decas por artisto. Kiel unuan artikolon mi elektis tri bildojn de U2, grupo, kies verkoj ricevis gravan signifon por mi ekde 1999/2000.

Kial mi tradukis la nomon de la albumo “All that you can’t leave behind” al la germana, itala kaj Esperanto? Nu, ofte anglalingvaj titoloj sonas tute triviale, kiam oni legis ilin en aliaj lingvoj, kaj por montri la diferencon, oni traduku la malmultajn bonajn.

Ĉiam, kiam mi aŭskultas la kanton “Beautiful Day” de U2, min trafas agrabla melankolio. Tiu kanto kaj la bildoj memorigas min pri du aferoj: Unue pri pasinta vivofazo (printempo 2000), kiam mi vivis en Italio, havis amrilaton kun virino kiu loĝis en alia lando. Mi estis longe for de mia hejmo kaj de mia koro, la unua en Germanio, la dua en alia lando. Fakte iam tiam mi la unuan fojon aŭdis “Beautiful Day” en la radio. La tekston de la kanto mi ĉiam interpretas jene: Iu ulo senespere vagadas tra fremda urbo, nenio funkcias, kaj li eĉ ne havas bonŝancon en la amo (la amata virino aŭ ne ĉeestas por konsoli lin aŭ eĉ ne plu amas lin). Tamen estas (resp. ja estu!) “bela tago”. La mesaĝo do estas: Ne lasu la malgajecon transpreni vian tutan animon, vi scias (aŭ, pli bone, forte deziras) ke vi ne estas senespera kazo!

Reveninte hejmen, mi vidis la U2-albumon kun siaj nigrablankaj fotoj kiuj montras la grupon ĉe flughaveno, do vojaĝante. Kaj rigardu la bildon iom pli atente: La U2-anoj ne aspektas ege gaje pri tio, ke ili vojaĝas. Ŝajne ili devas vojaĝi, estas ilia sorto. Kaj kvankam laŭ ekstera aspekto ĉio estas tute en ordo ĉe ili (modaj vestaĵoj, malpezaj pakaĵoj), tamen io mankas. En la bildo, tio estas la koloroj – la tuta mondo ial aspektas senkolora – malvarma, malgaja, sterila, soleca. Ĉu tio ne estas tute konata situacio por ni esperantistoj – daŭre vojaĝi? Ni serĉas feliĉecon en multaj flirtoj kaj amrilatoj, sed ĝin rare trovas. Kaj kvankam ni fieras pri nia preteco viziti aliajn landojn, nia sperto pri kiel bone paki la valizojn, ni tamen pretervidas ke kelkajn aferojn – plej grave nian koron – ni ne ĉiam simple povas (re)enpaki kaj kunpreni kien ajn ni volas. Aliflanke ekzemple impresoj, memoroj pri pasinta distancrilato (aŭ ĉu nur tritaga afero?) daŭre akompanas nin, ni ne povas postlasi ilin en la landoj de kiuj ni forvojaĝas (aŭ en la pasinteco).

Hm, kia muziko taŭgas por tiom memdubaj, tristaj pensoj? Jes, kompreneble: Persone! Dum miaj lastaj monatoj en Italio en somero 2000, mi daŭre aŭskultis kelkajn ege melankoliajn Persone-kantojn kiuj ankaŭ havas la temojn distanco inter amantoj, perdita amo ktp. (“Bileto al la lun’“, “Longe for“, “Du homoj“). Ili bonege kongruas al la U2-muziko – kaj ne hazarde: La membroj de Persone mem diras ke ili sonas iom kiel U2.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *