Arkivoj de etikedoj: zurück in die zukunft

Tio estas la forto de amo

Mi da?rigas mian enskribo-serieton de diskoj, pri kiuj mi eksciis tra la radio kun bona muziko. Post Qntal kaj Toeppel Butera nun temas pri Barry Hay. Li estas la kantisto de la grupo Golden Earring el Nederlando, kies plej fama kanto estis Radar Love.

Sur la albumo The Big Band Theory, kun la akompano de The Metropole Big Band li prezentas grandajn sukcesojn de rokmuziko en aran?o por granda ?azbando. Mian atenton kaptis la reludversio de “The Power Of Love”, origine de Huey Lewis and the News. La kanto fami?is pro la filmo “Reen al la estonteco“, en kiu ?i aperis.

Huey Lewis and the News: The Power Of Love

Avanta?e por la nova versio estas, ke la fanfaroj, kiuj origine venis de klavaro, nun estas luditaj de latunaj blovinstrumentoj. Kvankam la originalo estas kvaza? sentempa klasika?o kaj mi estas tre skeptikema pri reludversioj ?enerale, ?i tie tio bonege sukcesis kaj la rezulto vere konvinkas.

Barry Hay & The Metropole Big Band: The Power Of Love (vive)

Aliaj bonaj kantoj de la albumo estas “(Your Love Keeps Lifting Me) Higher And Higher”, origine de Jackie Wilson respektive Rita Coolidge, kaj “Labour Of Love”, origine de “Hue and Cry”. La? mia opinio, Barry Hay kaj la muzika akompano digne prezentas la verkojn kaj kvaza? origas ilin per tiu fajna sono.