Arkivoj de etikedoj: zeitzeichen

Ni ne estas nevenkeblaj

Kutime mi apena? a?skultas la la radion (nu, la kutiman radion). Sed unu elsendon mi tre ?atas sekvi tra la interreto: Zeitzeichen (signoj de tempo) memorigas pri datoj el la historio. Dum proksimume kvaronhoro oni interese kaj kun certa profundeco pritraktas specifan temon, personon, okaza?on. Mi konas tiun elsendon jam el la tempo, kiam mi ankora? vizitis la lernejon. Tiam ?i eksonis el vera radio.

Mi ridetis, kiam mi trovis la jenan daton en la listo de la pasintaj elsendoj: 1996-02-13: La malfondi?o de la popmuzika grupo “Take That”. Okaze de la 15-jara datreveno, oni rerigardis. La elsendo a?skulteblos en la interreto ver?ajne ?is la fino de la jaro.

Siatempe la grupo tute ne ravis min. Por mi estis ensemblo “bakita la? la kutima recepto”. Tamen kelkajn monatojn post kiam ili iris apartajn vojojn, mi finis la lernejon. Kaj tiel ilia lasta granda sukceso, “Never Forget”, i?is la kanto de tiu lernojaro.

Certe ne estas la plej malbona muzika?o de tiu grupo, e? kun iom da melankolio. Kaj kiam mi a?skultas ?in hodia?, mi memoras la bonajn momentojn dum la finado de la gimnazio.

Dum la Internacia Seminario (IS) 1996/97 en Freiburg, kelkaj amikoj kaj mi intencis fari parodion de la grupo. Ni longe ekzercis, surmetante ?iuj blankajn vesta?ojn kaj ekzercante koreografion. Beda?rinde je la fino ni ne povis prezenti tion dum la internacia vespero, ?ar unu el ni ne fartis bone. Sed mi memoras la ekzercadon kun rideto!