Arkivoj de etikedoj: youtube

Preta a? ne, jen mi venas

Malgra? ?iu kritiko: Youtube kaj la (anglalingva) Vikipedio povas bone subteni muzik?atanton. Mi skribis pri tio jam plurfoje, ekzemple pasintan decembron kaj povus fari malregulan serion el tio, ?ar mi ?iam malkovras ion novan.

Lastatempe mi eltrovas, de kie venas la muziko por la hiphopo el mia tempo kiel juna plenkreskulo. Je mia granda surprizo, ofte la kantoj bazi?as sur multe pli malnovaj muzika?oj. Specife la nigrula muziko el la 1960aj kaj 1970aj ludas gravan rolon.

En dua duono de la 1990aj jaroj, ekzemple furoris la sekva kanto: The Fugees: Ready Or Not.

La muziko en la malanta?o venas… de Enya! Estas ?ia kanto Boadicea, kiu eksonas tie. E? la basoj jam estas en ?i.

Sed anka? la refrena kantado ne estas verko de The Fugees, sed prenita el alia, pli frua verko, kiu e? portas la saman nomon: The Delfonics: Ready Or Not.

Ne nur la refreno, anka? la muziko de tiu kanto estis reuzita. La facile rekonebla melodio de la latunaj blovinstrumentoj retroveblas ekzemple ?e Missy Elliott: Sock It To Me.

Kaj denove estas kanto el la malfruaj 1990aj jaroj. Mi ?iam opiniis, ke multa muziko el tiu tempo ne estas tre sprita. Sed nun mi scias, de kie venas la originaloj. Kaj mi da?re plulernas kaj pli estimas la laboron de artistoj el pli fruaj jardekoj.

Kun ?iu korobato

Kiel mi jam skribis kelkfoje antaŭe, kombinado de Youtube kaj la Vikipedio tre helpas ĉe trovado de bona muziko kaj diskoj.

Komence de la jaro min menciis la kanton “With Every Heartbeat” de Robyn. La origina elektronika versio (jen video) ravis min dum unu vintro, sed mi tamen hezitis aĉeti ĝin sur disko.

Pasis monatoj. Tiam mi legis en la popkultura blogo Coffee & TV pri Umbrella-reludversioj. Origine ĝin kantis Rihanna. En tiu enskribo la aŭtoro Lukas Heinser ligas al Youtube-videoj de la diversaj surbendigoj kaj mencias ĉe unu, ke ĉe radio BBC 1 oni jam spertis la plej strangajn reludversiojn. Tio instigis min ne nur spekti tiun videon, sed serĉi aliajn de la sama radielsendo. Tiel mi stumblis preter akustika viva BBC-versio de “With Every Heartbeat”, en kiu Robyn nur estas akompanata de piano. Ĝi multe pli tuŝis min ol la elektronika versio.

En la komentoj sub la video, unu uzanto skribis ke akustika versio de la kanto troviĝas sur la “Rakamonie”-albumeto de Robyn. La Vikipedio menciis akustikan version sur iuj versioj de la origina “With Every Heartbeat”-disketo, sed ankaŭ konfirmis la indikon pri la albumeto, tamen ne por ĉiu versio de ĝi.

Serĉo ĉe jpc.de agrable surprizis min: Oni ofertis la albumon je modesta prezo! La albumo entute enhavas kvin kantojn. Estas interesa kontrasto, ĉar unuflanke temas pri tre agresema popmuziko, aliflanke pri ege melankoliaj baladoj, ekzemple ankaŭ la akustika versio de “Be Mine”.

Plej proksima estas la E

Jam ekde monatoj mi intencis kompili du ludolistojn por youtube.com-videoj. Nun mi realigis tion.

Esperanto” konsistas el diversaj videoj en Esperanto. Pli interesa estas “Esperanto-muziko“, en kiu aperas dekoj da Esperanto-muzikvideoj. Mi ankoraŭ ne ordigis la unuopajn pecojn laŭ muzika kvalito, sed almenaŭ metis la plej konatajn grupojn antaŭen: Esperanto Desperado, JoMo, Dolchamar, Kajto – ili ĉiuj havas videon ĉe youtube.com! Tial intertempe eĉ mi pripensas, ĉu ne produkti amatoran videon por unu el miaj kantoj. Mi havas plurajn diskojn plenaj aŭ duonplenaj je videoj – mi nur neniam uzis ilin, krom por ĉirkaŭ unuminuta video fine de 1997.

Dum mi trarigardis la 333 videojn, mi kompreneble ankaŭ trovis kelkajn kuriozaĵojn. Por mi la plej granda surprizo estis “Next is the E-o“. Fakte la titolo estas vortludo, ĉar la muziko estas la kanto “Next is the E” de Moby.

De tiu artisto mi posedas du albumojn, nome “Play” kaj “18“. Mi unue ne rimarkis, ke vere estas lia muziko en la video, ĉar la kanto venas el pli frua verkofazo kaj sonas kiel tipa denca muziko el la komenco de la 1990aj jaroj.

Post iom da tempo tamen venas la tipa melankolia sono, kiun mi ŝatas en multaj de liaj kantoj. Sed mi neniam pensintus, ke mi aperus en video kun lia muziko! Fakte parto de la materialo estis filmita en la universitato de Standford (Usono) kaj dum la Internacia Seminario 2003/04 en Naumburg/Saale (Germanio). Kaj ĝuste dum melankolia kantofazo, inter 2:14 kaj 2:24, videblas sceno de la silvestra balo, kiam ĵus alvenis la nova jaro kaj la homoj gratulas unu la alian. Tiam tuj en la antaŭo mia frato kaj mi brakumas unu la alian.

Tio postlasas bonegan impreson ĉe mi, ĉar la tuto (malrapida video kun melankolia muziko) kreas tre solenan, paceman kaj harmonian etoson. Cetere ekzistas enskribo kun foto de mia frato kaj mi dum tiu IS.

Vivante en pasinteca paradizo

Se oni interesiĝas pri populara (sub)kulturo, tiam la Vikipedio kaj la videa arĥivo youtube.com povas servi kiel grandiozaj fontoj de informo. Eĉ se oni ignoras videojn kaj nur ŝatas muzikon, kombini ambaŭ TTT-ejojn tre helpas respondi demandojn.

Ofte okazas al mi, ke mi legas en iu KD-libreto ke iu kanto “uzas samplaĵon el la kanto X de la artisto Y”. Tiu informo ja utilas kaj decas, sed ĝi ĉiam kreas gravan demandon: Kiom forte la pli nova verko reuzas malnovan? Ĉu vere nur temas pri uzo de samplaĵo aŭ ĉu artisto kvazaŭ kreis reludversion?

En la Vikipedio (precipe en la anglalingva versio) mi trovis multajn indikojn, kiuj same kiel la KD-libretoj mencias la originan kanton kaj almenaŭ unu konatan interpreton de ĝi. Per tiu informoj facilas trovi videojn ĉe youtube. Tiel mi finfine havis la eblon kompari ekzemple la jenajn kvar parojn:

konata kanto origina kanto
Orbital – Halcyon + On + On Opus III – It’s a fine day
Coolio – Gangsta’s Paradise Stevie Wonder – Pasttime Paradise
MC Hammer – U Can’t Touch This Rick James – Super Freak
Eric Prydz – Call on Me Steve Winwood – Valerie

Orbital agis tre lerte, ĉar oni ne rekonas la originan verkon. Ili vere kreis ion memstaran. La titola kanto de “Dangerous Minds” reale venas de Stevie Wonder; sed almenaŭ Coolio faris konvinkan reludversion. Tio en si mem jam estas agoskinda sukceso, se oni konsideras, ke kutime reludversioj ne atingas la kvaliton de la originaloj. De MC Hammer mi estas seniluziigita, ĉar lia repo preskaŭ komplete uzas la originan kanton. Kvankam mi ne ŝatas sampladon de refrenoj, “Call on me” estas akceptinda laŭ mi. Interese, ke Steve Winwood tiom ŝatas la remikson, ke li pretis nove surbendigi sian kantadon.