Arkivoj de etikedoj: william taylor

La juna viro nomiĝis William Taylor, la fraŭlino Sally Gray

Mia bofrato kompilis por mi kompaktdiskon kun melankoliaj kantoj en la ĉeĥa. Longe mi ne kuraĝis aŭskulti ĝin, ĉar mi ne bezonis malgajigan muzikon, sed la malon! Nun mi tamen elprovis la KDn kaj eltrovis, ke ĝi bonegas!

Kiel jam ĉe duobla kompaktdisko kun muziko el la 1980aj jaroj en la slovaka, mia bofrato kolektis ĉiujn tekstojn kaj aldonis tradukon en la germanan. Krome li donis informojn pri la grupoj kiuj helpas kompreni la kuntekston, en kiu oni kreis aŭ surbendigis la kantojn. (Iom tio similas al mia agado kadre de la kompilo da germanlingva muziko.)

Du kantoj aparte kaptis mian koron kaj per la teksto kaj per la muziko:
La unua rakontas pri la vivo en Teschen/Těšin (Ŝlezio, urbo en Ĉeĥio proksime de Pollando) komence de la 20a jarcento. Nun mi certe jam aŭskultis multajn melankoliajn baladojn pri la vivo dum estinta tempo, sed tiu ĉi vere trafis min, ĉar ĝi enhavas tiun kromguston de amara ironio en la teksto. Ĝi rakontas pri agrabla, idilia vivo en la jaro 1910. La kanto finiĝas per la vortoj: “Bonŝance, ke oni neniam scias, kio onin atendas“. Oni bezonas nur minimumajn konojn de la Eŭropa historio, por memori, kiaj militoj kaj diktaturaj jardekoj sekvis por Mezeŭropo…

La alia kanto estas traduko de tradicia Irlanda (aŭ Brita?) folkloraĵo, kiu rakontas pri la malfacila amo inter du gejunuloj. La kantado dum la strofoj tremigas la koron, dum la instrumenta refreno dancigas.

La kantaŭtoraj verkoj memorigas min pri Morice Benin kaj sia disko “In-spir'”. Kvankam mi ne estas tre entuziasma pri ĝi, mi trovis ja kelkajn kantojn, kiujn mi tre ŝatas, precipe “Homa blovo” pro sia belega melodio.