Arkivoj de etikedoj: varbado

Solaj riveroj fluas al la maro

Kiam mi skribis pri muziko el Levis-varbado dum la 1990aj jaroj, mi menciis unu ekzemplon kun kanto el la 1960aj jaroj. Sed same okazis en alia varba?o (mi ne plu memoras, por kio), en kiu videblis kisanta paro en rolanta a?to.

Righteous Brothers: Unchained Melody

La frazoj pri la riveroj, kiuj fluas al la maro, memorigas min pri Miss Sarajevo de U2. Tie ili anka? aperas en la ponta parto.

Interese cetere, ke la origina versio de la kanto datas el la 1950aj jaroj. Mia impreso, ke tiastila muziko fajni?is en la jardeko poste, ricevis konfirmon.

?u vi anka? sentas tiun doloron komence de marto?

Kiel mi jam skribis anta?e, post la transloki?o al nova lo?ejo mi i?is civitano de Münster, mia naski?urbo, kaj kadre de tio la urba administrado donacis al mi DVD-n. Temas pri du elsendoj de la krimserio “Wilsberg” kies rakonta?oj okazas en Münster! Origine estis libroserio… kaj Münster anka? havas propran eldonon de Tatort, la plej fama kaj sukcesa krimserio en la Germana televido.

?iel ajn ?e unu Wilsberg-epizodo mi tre miris: Tiun scenon mi jam konis el alia kunteksto!

La dua Germana televido (ZDF) montras ?in en la interreto. Tie ?i nomi?as “Ekki traut seinen Augen nicht”: Ekki ne fidas siajn okulojn (alternativa adreso; kiel alia fonto povas servi artikolo kun foto).

Beda?rinde ne spekteblas la tuta parto, sed jam eblas vidi la paralelojn al varba?o el la 1990aj jaroj, nome “Washroom” por Levi’s (alternativa adreso). Absolute brile, tiu citado de populara kulturo!

Cetere la dua Germana televido ofertas specialan servon en la interreto: Eblas legi la muzikoliston por multaj memproduktitaj filmoj kaj serioj. Jen ekzemple la filmmuziko por tiu Wilsberg-epizodo, kiun mi supre menciis. Aldone haveblas videoj, en kiuj la komponistoj parolas pri sia laboro.