Afiŝoj kun etikedo ‘u2’

Mi ne scias kiel okazis ke ni perdis unu la alian

lundo 8 Majo 2006

Denove mia taglibro aĝas unu jaron pli. Decas dediĉi la enskribon denove al muziko, kiu tre movas mian koron. Ĉifoje temas pri la kanto “Tausendfach” de Klee, kiun mi jam menciis okaze de mia 29a naskiĝtago.

La unuan fojon mi estis aŭskultinta ĝin dum la sportumado. Je la komenciĝo, do la unuaj taktoj sen kantado, mi pensis, ke estus britpopo kaj demandis min, ĉu estus kanto de Coldplay. Tiu ideo ne estas tro ekzotika – ankaŭ Sr-o Shhhh rimarkas en sia recenzo de la tuta albumo la foje orelfrapan similecon de la muzikstilo al britpopo.

“Tausendfach” similas al “2 Fragen” sed havas iom pli fortan muzikan parton. “2 Fragen” estas la kanto, per kiu mi entute malkovris la muzikon de “Klee”, aŭskultante ĝin je la fino de l’ somero 2004 en la radio. Mi ĝojis pri la agrabla muziko kaj la melodia kantado. La voĉo memorigis min pri Judith Holofernes, la kantistino/gitaristino de “Wir sind Helden”, nur kun la malgranda sed grava diferenco ke la kantistino de “2 Fragen” evidente kapablas kanti.

Por sia dua albumo kaj ĉiuj disketoj de ĝi, Klee elektis blankan kovrilon kun nigrablankaj fotoj aŭ ilustraĵoj. Tiu kombino – nigrablanka KD-kovrilo, melankolia muziko kun fortaj gitaroj kaj elektronikaj elementoj – ja jam ravis min ĉe la verkoj de aliaj grupoj. Ekzemploj estas la disketo “Cynical Heart” de “Jam and Spoon feat. Jim Kerr” kaj, kompreneble plej grave, la albumo “All that you can’t leave behind” de U2, per kies ilustraĵoj mi komencis ĉi tiun muzikan taglibron kaj pri kiu temis mia unua teksta enskribo. Similstile sed senelektronike efikis “…sed estas ne” de Persone kaj la albumoj de Coldplay. La mikson de gitaroj, sinteziloj kaj melankolio mi ankaŭ konas kaj ŝatas de Moby. Ŝajne tiu tipo de muziko montras malfortan flankon de mi: Simple ne eblas al mi rezisti ĝin; ĝi ĉiam allogas kaj kaptas min denove.

La disketon “Tausendfach” mi ricevis kiel malfruiĝintan donacon por kristnasko. La 3an de januaro, ĵus reveninta de la Internacia Seminario (IS) 2005/06 en Xanten, mi trovis la kompaktdiskon sur la tablo en mia ĉambro hejme ĉe miaj gepatroj.

Ravas min ne nur la kanto “Tausendfach”, sed ankaŭ aparte ĝia video (elĝutebla kiel WMV-dosiero kaj MOV-dosiero). Unue oni vidas la bandon en malhelaj vestaĵoj kaj hela fono, do denove kvazaŭ nigrablankan bildon.

Post iom da tempo tra projekciilo montriĝas filmscenoj de feriumado ĉe la maro, en la montaro, en suda urbo. Oni vidas la kantistinon kaj nekonatan viron dum aŭtoveturado, trinkado kaj fumado. Ili faras trivialajn gestojn kaj portas buntajn feriajn vestaĵojn, do havas tute ordinaran aspekton. La amatora kvalito de la filmetoj memorigas pri feriaj filmoj.

Tio kreas enorman kontraston al la bando, kiun oni vidas kun akraj konturoj, en plena seriozeco, kaj la kantistinon kun sufiĉe multa ŝminko, profesia hararo kaj modaj vestaĵoj. Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi havus sukceson ĉe la laboro (muzikado), sed solecon sen amo.

La filmscenoj evidente montras la pasintecon. Ili ankaŭ povas esti interpretitaj kiel memoroj (kiuj ja ofte estas malklaraj kaj bonegaj!). Ĝuste pri perdita amo oni memoras unuopajn scenojn kaj situaciojn. Jes ja, la financa situacio estis malbona kaj la estonteco malcerta, sed tio en tiu momento ne gravis, ĉar oni estis feliĉa.

Kompreneble tiun percepton forte influas miaj (terure melankoliaj!) memoroj. Certe la spertoj en la propra vivo servas kiel filtriloj dum la spektado de tia video kaj la aŭskultado de tia kanto.

Des pli trankviligis min, ke la muziko estas trista, sed samtempe milda. La teksto parolas pri perdita amo, pensado pri la pasinteco kaj la scio, ke oni komprenis multon nur poste. Iom post iom ankaŭ la muzikgrupo en la video ricevas kolorojn. La kanto postlasas la mesaĝon “Estis bona tempo. Kio pasis, daŭre signifas ion!” Verŝajne pro tio mi ŝatas tiun kanton pli ol multajn aliajn.

Ĝis la fino de la mondo

vendredo 7 Oktobro 2005

Pro la 60-jariĝo de la Germana reĝisoro Wim Wenders, la televido antaŭ semajnoj montris nokte plurajn el liaj filmoj. Mi ne spektis ĉiujn, sed kvar el ili. Resume mi devas konfesi, ke mi ne plu miras, se homoj nomas liajn verkojn “strangaj” kaj ne komprenas ilin.

Dum “La Usona amiko” (1977) ankoraŭ faris relative normalan kaj interesan impreson, la pli novaj filmoj postlasis min konfuzita. Tion mi ne ŝatas ĉe filmoj. Kompreneble rajtas resti duboj kaj demandoj. Tamen filmoj distru kaj pensigu; konfuzi estas la tasko de virinoj!

Al mi plaĉis, kiel homoj el diversaj landoj parolis diversajn lingvojn unu al la alia, kaj tio funkciis. Kompreneble la fakto, ke mi komprenis tiujn lingvojn – la germanan, la anglan, la francan, la italan – vaste influis mian prijuĝon.

Ofte tamen la ĉefa demando, nome “Kion la reĝisoro volas diri al ni per tio?”, restis sen respondo. Ne necesas, ke filmo donas nepretervideblan respondon. Sed se filmo daŭras tre longe, sen ke rimarkeble io okazas, tiu demando ekestas aŭtomate. Por doni imagon pri la dimensioj: La unua el tiuj tri filmoj daŭris tri horojn, dum mi legis pri origina versio daŭranta eĉ ok!

En la dua filmo anĝelo povis aŭskulti la belajn pensojn de normalaj homoj. Kara reĝisoro, kiu kredu je tio? Mi ne alcelas la anĝelon aŭ la pensoaŭskultadon, sed ke la pensoj estis tiom noblaj kaj poeziaj. Reale homoj havas ofte terure simplajn, krudajn, primitivajn pensojn, kaj estas bone, ke ni ne estas telepatiaj estaĵoj.

Same nekredinde estis, ke en la tria filmo diversaj homoj de la rando de la socio kuniĝis kaj kune provis enspezi monon, trompante riĉulojn. La trompemo ja estas realisma, sed ŝajnas al mi tute utopie, ke tiaj pli aŭ malpli psike difektitaj ekstersociuloj senprobleme formus grupon, kune verkus planon – kaj realigus ĝin! Kutime tiom memcentritaj unuopuloj ne respektas aliajn aŭ helpas al ili.

U2 liveris kantojn por la filmoj, i.a. “Until the end of the world” por la samnoma “Ĝis la fino de la mondo” (1991), “Stay! Far away, so close” por “Longe for, tiom proksime!” (1993) kaj “The ground beneath her feet” por “La “Miliono da dolaroj”-hotelo” (2000).

Tiuj kantoj stile kongruas al la filmoj. Ili havas siajn interesajn partojn, sed iel mankas la vera spico en ili. U2 dum kelkaj jaroj ŝajne forgesis, kiel roki la homojn. Oni ne povas fidi je bona gitaro kaj kantado en la refreno kaj forpreni en la strofoj ĉiun viglecon kaj pasion. Neniu miraklo, la U2-albumo kun la plej bonaj kantoj el 1990 – 2000 ne tiom furoras kiel tiu kun la plej bonaj kantoj el 1980 – 1990!

Unu brila muzika momento en la plej nova filmo tamen ekzistis: Muzikisto unue ludis la komencajn notojn de “Für Elise” kaj transiris al “I am the walrus”. Ambaŭ pecoj komenciĝas kvazaŭ same! Tion mi neniam antaŭe rimarkis. Aparta ŝerco estis, ke la ĉefa belulino en la filmo nomiĝis “Eloise”, dum la muzikisto en sia frenezeco asertis, ke li skribis ĉiujn Beatles-kantojn, inter ili kompreneble ankaŭ “Mi estas la rosmareno”.