Arkivoj de etikedoj: the axis of awesome

Jen kiel vi verkas amkanton

En novembro mi trovis brilan videon. Ĝi pritraktas la demandon, ĉu iam elĉerpiĝos nova muziko (ĉar ĉiu ebla sonkombino jam estas uzita).

Will We Ever Run Out of New Music?

Ankaŭ la priskribo estas ekzemplodona: Tie estas menciitaj multegaj fontoj. Tra tiuj indikoj mi trovis la muzikgrupon “The Axis of Awesome” – aŭ retrovis, ĉar mi vage memoris ilin. Fakte jam antaŭ tri jaroj skribis pri kvar akordoj, kiuj aperas en multegaj kantoj, kaj kiel The Axis of Awesome montras tion. Intertempe ekzistas oficiala video de tiu kanto, kiu enhavas dekojn da kantoj.

The Axis of Awesome: 4 Chords

Sed nun mi malkovris, kiajn brilajn kantoparodiojn la muzikistoj verkis! Ekzemple ili surbendigis “la tipan amkanton” kiu sonas kiel preskaŭ ĉiu embarasa “romantika” popmuziko, kiu publikiĝis ekde la 1990aj jaroj.

The Axis of Awesome: How To Write A Lovesong

Plie ili parodiis la diskotekan muzikon de la 1970aj jaroj. Krome la kanto memorigas min pri “Sexual Healing” de Marvin Gaye el la jaro 1982.

The Axis of Awesome: Sexual Harassment

Sed la membroj de “The Axis of Awesome” primokas ankaŭ la nuntempon. La temo “kliŝaj kluboj kaj ilia malbona muziko” vere meritas tion. Tiuj uloj ŝajnas kapablas ĉion trafe esprimi!

The Axis of Awesome: In The Club Tonight