Arkivoj de etikedoj: Swingle Singers

Kaj estos dum tiu tago granda lumo

La jaro pasas kaj restas multaj muzikaj aferoj por rakonti. Mi jam menciis mian denovan kantadon en ?oro. Jen trovita?o de la jaro, kiu anka? alcelas muzikon de anta? kelk cent jaroj:

La 88a elsendo de Fernsehkritik.TV (2012-03-09, rekta ligo al la parto) rande pritraktis novan televidelsendon, “Roche & Böhmermann”. Eblas bonege diskuti pri la nivelo de la babilronda elsendo a? e? nur admiri la fajnan humuron kaj la aspekton de la studio. Aldoni?as la belega titola muziko. Kiel mi eltrovis tra la blogo de la elsendo, estas verko de Johann Sebastian Bach, nome la fugo en g-minora, anka? nomata la fugeto, numero 578 en la Bach-verkaro-indekso. La sentempa muzika?o aperas en popmuzika vesto en versio de Swingle Singers el la 1970aj jaroj. Jen alia versio, kiu stile ege similas al ?i, ?ar ?i uzas ?ajne la saman aran?adon:

Lakeside Singers: J.S. Bach “Little Organ Fugue BWV578” arr. Ward Swingle

Post a?skultado de moderna versio kompreneble interesis min, kiel sonas la verko en pre?ejo. Jen surbendigo, kiu redonas la imponan sonon de orgeno:

Ton Koopman: Bach – Fugue in G minor BWV 578

Sed tie la interesa?oj ne fini?is! ?e Youtube trovi?as videoj, kie a?skulteblas ajna fama muzika?o en praktike ?iu instrumento ebla (kaj neebla). Trie kaj fine koncerta prezento de saksofona kvinteto:

Quintessence Saxophone Quintet Plays Bach: Fudge Fugue

La sama muzika?o en tri tute diversaj aran?adoj, sed ?iam brila. Tio montras la veran majstrecon de la komponisto.