Arkivoj de etikedoj: svedio

Vendante meblojn al studentoj kaj divorcitaj viroj

En majo mi estis denove en Berlino. Pri la kialo mi devos skribi alian fojon, kaj fakte mi ne rakontis pri unu antaŭa kaj unu posta vizito de Berlino pro grandaj Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi ankoraŭ ne pritraktis en mia muzika taglibro. La decida afero estas, ke mi renkontis plurajn esperantistojn. Unu vesperon, dum kiu okazis multa stultumado, Chuck Smith prezentis al mi amuzan kanton pri IKEA, la fama Sveda mebloentrepreno.

Jonathan Coulton: IKEA

Kompreneble necesas perdi kelkajn kritikajn vortojn pri IKEA. Dum la tempo de la Germana Demokratia Respubliko, la politikaj kaptitoj en GDR devis produkti IKEA-meblojn. La malalta prezo de la mebloj en okcidentaj industrilandoj do dum la jena tempo havis sian originon en ekspluatado de diktaturo-viktimoj.

Sed nun mi finu per la serioza parto de la enskribo kaj revenu al la amuzaj kantoj pri Svedujo. Unu estas parodio, kiu fontas sur vortludo en la germana. Sed unue mi menciu la originalon:

Nino de Angelo: Jenseits von Eden

“Jenseits von Eden” (“Transe de Edeno”) estas la germanlingva titolo de libro de John Steinbeck. La originalo nomiĝas “East of Eden”, do “Oriente de Eden”. Origine tio estas biblio-citaĵo. La parodio havas la titolon “Jenseits von Schweden”, do “Transe de Svedujo”.

Uschi Ischmeier: Jenseits von Schweden

Kaj nun la vera kuriozaĵo venas: Die Ärzte surbendigis reludversion por la albumo kun la nomo Die Ärzte! Necesas scii, ke la grupo preskaŭ neniam faris reludversiojn por siaj albumoj.

Die Ärzte: Jenseits von Eden

Sed Die Ärzte almenaŭ mem kontribuis al la temo de tiu ĉi enskribo. Ili verkis kanton pri Svedujo, kies teksto tamen pensigas pri lando en la sudo. Ĝis hodiaŭ mi opinias, ke la muzikistoj volas parodii kantojn, kiuj surface rakontas pri fremda lando, sen ke la aŭtoro aŭ kantisto vere estis tie – aŭ simple ignoras la problemojn de la lando kaj ŝajnigas, ke ĉio estas en ordo tie.

Die Ärzte: Jag älskar Sverige (svensk översättning)

Mi amas Svedion!

Mi ne regule legas urbogazetojn, sed foje trafoliumas ilin. Tiel mi tute hazarde legis en papera ekzemplero de ultimo, ke de la 19a ĝis la 23a de oktobro okazas internacia filmfestivalo de Münster kaj ke kadre de ĝi oni montros la Svedan filmon “Populärmusik aus Vittula“.

Tiun titolon mi tuj rekonis, ĉar dum la KEF mi spektis en prelego pri Esperanto en filmoj etajn partojn de “Populärmusik från Vittula“. Ja nur temis pri kelkaj minutoj, sed tio jam sufiĉis por veki intereson ĉe mi.

Dum vizitado de artmuzeo en Helsinko nur mallonge poste, mi vidis plakaton de tiu filmo. La min akompanantaj Svedinoj menciis, ke ili ege ŝatis tiun filmon. En tiu momento mi bedaŭris, ke mi verŝajne neniam aŭ nur post jaroj vidos tiun filmon – kutime oni montras malmultajn filmojn en kinejoj, kiuj ne venas el Usono.

Kiam mi do eksciis pri la festivalo, tuj klaris la decido iri al la kinejo por spekti “Popmuziko el Vittula”. Min ankaŭ ne ĝenis la fakto, ke mi devus fari tion sole; mi finfine komprenis, ke mi devas fari, kion mi volas, sen tro dependiĝi de aliaj homoj.

La filmo agrable surprizis min, ĉar mi estis preparinta min por iom stranga, sufiĉe trista filmo. Reale tamen temis pri nova rakontado de la malnova kombino “seksumado, drogoj kaj rokenrolo“. La ĉarmecon de tiu ĉi versio malfacilas priskribi. Al mi plaĉis, ke la filmoj enhavis amuzajn, gajajn scenojn same kiel seriozajn, melankoliajn.

La unua grava rokkanto, kiu eksonis, estis “Rock’n’Roll music” (origine de Chuck Berry, se mi bone memoras). Poste unu el la protagonistoj ludis instrumentan version de “Born to be wild” (origine de Steppenwolf) per fortega gitaro. Imprese, ke la kanto povas funkcii sen kantado – kaj ĝuste tiun demandon estis starigintaj la personoj en la filmo antaŭe. La muzikinstruisto de la junuloj aspektis kiel John Lennon (en la kunbarba versio); mi ne scias, ĉu tio simileco estis intencita aŭ ne.

Antaŭ kaj post montrado de la filmo, la Irandevena reĝisoro Reza Bagher ĉeestis. Iu organizantino de la festivalo mallonge prezentis kaj intervjuis lin (la duan en la angla kun sufiĉe forta germana akcento). Poste homoj el la publiko rajtis fari demandojn. Mi unue intencis alparoli lin pri la Esperanto-scenoj – ja estus interese por li scii, ke oni informis kaj varbis pri siaj filmoj dum Kultura Esperanto-Festivalo, kaj ke Esperanton oni parolas ankaŭ hodiaŭ, sed tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke nur okazus tia formo da kontakto. Al mi ne venis bona demando, en kiun mi povus enmeti tiujn informojn, sed tro longe paroli kaj fari la impreson de fanatikulo kaj sen enuigi la reston de la publiko. Tial mi preferis simple sidi kaj aŭskulti, tiel neuzante mian (tamen neklaran) ŝancon.

Tiel mi almenaŭ lernis kelkajn aferojn, nome ke la reĝisoro en Irano unue ekkonis la muzikon de “Tom Jones”. La uzado de diversaj etosoj por la filmo ne estis hazardo; la reĝisoro menciis, ke ankaŭ por li gravis, ne fari simplan komedion, kiel oni komence intencis. La filmo baziĝas sur libro. Unu nemontrita sceno, kiun oni pro monomanko je la fino ne povis filmi, montrus la morton de unu el la du herooj pro drogumado. Ĉar jam en la unua sceno oni ekscias pri la morto, mi ĉi tie ne malkaŝas iun gravan sekreton.