Arkivoj de etikedoj: solidarność

Mi havas neniun emon, neniun emon

Post mia alvojaĝo en la karavano, kio atendis min dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)? La aranĝo okazis en lernejo (kiel en Zakopane antaŭ du jaroj), sed ĉifoje eblis tranokti en junulargastejo, kiu estis nur kvin minutojn for. Tio estis grandega plibonigo kompare al la pasinta fojo en Pollando! La junulargastejo estis tute konvena laŭ miaj bezonoj kaj mi tie ĉiam sukcesis trankviliĝi kaj dormi post festado. Dua granda plibonigo estis vera vespera salono por la koncertoj, kiu situis en akceptebla distanco. En la lernejo mem oni servis la manĝojn. La kuiristinoj estis tre afablaj kaj agnoskis eĉ bazan konon de la pola. Kiam temas pri organizado de renkontiĝo, mi ĉiam atentigas ke rekontiĝo prefere havu iun centran lokon, kien homoj kutime venas kaj povas hazarde renkonti unu la alian. Tio ĉifoje estis la koridoro en la unua etaĝo de la lernejo. Tie haveblis kafo kaj teo senpage. Do ankaŭ tiurilate la 3a JES estis bona.

Aliflanke la JES havis kelkajn fuŝaĵojn, kiujn mi rektas mencias. Plej grave: Ĝi nur daŭris kvin tagojn (2011-12-27 – 2012-01-01)! Oni do ne lernis la lecionon de la 2a JES en Burg/Spreewald, kiu jam finiĝis unu tagon pli frue ol kutime, sed eĉ iri plu en la malĝustan direkton. Jam dum la disdono de la aliĝiloj dum la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) tiu grava miselekto montriĝis. Mi aŭdis homojn diri: “Tio estas malmulte pli ol plilongigita sermajnfino. Por tio mi ne venos!” Certe tio ŝuldiĝis al la fakto, ke la lernejo rekomenciĝis jam la 2an de januaro, tiel ke necesis ordigi kaj redoni la ejon jam dum la 1a de januaro posttagmeze. Sed tio simple signifas, ke lernejo evidente ne taŭgas por unusemajna festado kaj ke necesas trovi alternativon por la fojoj, kiam JES okazos en Pollando. (Cetere ankaŭ la JES en Burg/Spreewald finiĝis unu tagon pli frue ĝuste pro tio, ke necesis redoni la lernejon, kiu servis kiel memzorgantejo, trinkejo, diskoteko kaj salono por la vespera programo.)

Tiu fuŝo montriĝis en la nombro de partoprenantoj: Estis multe malpli ol 200, do paŝo reen.
Aldoniĝis surloke problemoj kun deĵorantoj de la lernejo, kiuj ne estis alkutimitaj al longa festado de la partoprenantoj. Grava kriterio por taŭga ejo estas, ke la estroj scias kaj akceptas tion. Ĝis hodiaŭ oni memoras la fojojn, kiam tio ne okazis dum la Internacia Seminario en Tübingen 1994/95 kaj Trier 2002/03.

La trinkejo estis maletosa. Krome nur tie oni rajtis trinki alkoholaĵojn, sed tio ne funkciis, ĉar la centra renkontiĝejo (kiel skribite supre) estis la apuda koridoro.

Iam dum la semajno Éric Languillat (Inicialoj DC) faris videointervjuon kun mi pri la historio de la gufujo. Bedaŭrinde mi ĝis nun ne vidis la materialon aperi ie, sed li mem diris, ke estis eksperimento kaj li ankoraŭ ne sciis, ĉu kaj se jes kiel li uzos la surbendigon.

Ĉar la renkontiĝo estis tiom mallonga, eblas pritrakti ĉiun vesperon sinsekve sen daŭre ripeti la saman. La 27a de decembro estis alventago, kiel mi jam menciis. La 28an de decembro koncertis Asorti el Litovujo. Mi konas ilian muzikon jam dum multaj jaroj (interalie tio kaŭzis, ke ili aperas en la Elektronika Kompilo), sed estis la unua fojo, ke mi renkontis ilin persone! Ili sufiĉe bone dancigis la homojn. Aparte mi memoras Esperanto-version de “Sweet Home Alabama“. Sekvis koncerto de Gijom Armide, sed tiun mi grandparte maltrafis, ĉar mi preferis ekstere babili kun homoj. Kion mi aŭdis de la koncerto estis sendube altkvalita, sed malgaja kantado kaj pianoludado ne estas io, kion mi eltenas dum longa tempo.

Asorti: Novjara nokto

Dum la nokto okazis karaokeo. Ĉifoje mi prezentis la kanton, nome “Mondo aŭ mi” de Persone.

Poste mi DĴumis. La diskoteko troviĝis en la kelo, do tre for de la trinkejo, kaj estis tre malgranda, tamen taŭgo loko. Mi surmetis muzikon proksimume inter la 1a kaj 30 kaj la 4a kaj 20. Tiam bedaŭrinde oni devigis min ĉesi “por ke ĉiuj homoj iru dormi”. Tiun stiradon de la partoprenantoj mi tute ne ŝatas. Sed kion fari?

Almenaŭ mi sukcesis aŭskultigi kanton de J.B.O., kiun mi estis akirinta lastatempe. Estas parodio de la kanto “Basket Case” de Green Day.

J.B.O.: Los Casos Basketos

La kialo por iri dormi estis, dum la sekva mateno esti veka por pinta programero. (Do mi konsentas, ke estis grava afero, sed pensas, ke ankaŭ eblintus kolekti same multajn partoprenantojn sen deviga fino de la nokta programo.) Mallongan piediron for de la ejo troviĝis iama ŝipkonstruejo, kie siatempe laboris Lech Wałęsa, kiu fondis la sendependan sindikaton kun la nomo “Solidarność” (“solidareco”) komence de la 1980aj jaroj en Pollando. Tio estis grava paŝo al la fino de socialismo en orienta Eŭropo (inkluzive la falo de la Berlina muro). La JES-partoprenantoj fakte renkontis Lech Wałęsa ĉe ties iama laborloko. Li afable respondis diversajn demandojn de la publiko.

Pri la resto de la JES mi rakontos en posta enskribo. Tiu ĉi jam iĝis sufiĉe longa.