Arkivoj de etikedoj: social distortion

Vi ĉiam kantas la bluson

Post nia unua komuna ekzercado, la akticevo de mia ankoraŭ oficiale nefondita muzikgrupo stagnis. La basistino forvojaĝis dum monato; poste ni ankoraŭ interŝanĝis kelkajn retmesaĝojn (sen ke la gitaristo respondis), sed ne plu renkontiĝis.

Tio finfine ŝanĝiĝis la 13an de decembro, kiam ni tri renkontiĝis vespere en la nova loĝejo de la basistino. Ŝi loĝas ne tre for de mi en Münster. Ĉar mi antaŭe ne bone kapablis estimi la distancon, mi uzis mian biciklon kaj tial ne povis kunporti mian gitaron.

Sed iĝis agrabla vespero. Ŝajne la aliaj same ĝuis la revidon kaj komunan ludadon kiel mi.

Ni ripetis preskaŭ nur kantojn, kiujn ni la pasintan fojon jam elprovis: “Paranoid” de Black Sabbath, “Purple Haze” de Jimi Hendrix, “Bad Luck” de Social Distortion, “So lonely” de The Police. La tekston de “Purple Haze” mi ankoraŭ ne konas, do iĝis instrumenta versio.

Ni interkonsentis, baldaŭ denove muziki. Ni povas fari tion en la kelo de la domo, kie la basistino loĝas. Krome ekzistas ankaŭ ludejoj, kiujn eblas lui hore. (Ni iom atentas pri la mono – kaj eble mi foje dum monatoj estos for pro laboraj kialoj, do ni ankoraŭ ne scias, ĉu eblos konstanta, regula ludado.)

Kelkaj homoj ŝatas rokenroli

La KEF memorigis min pri mia malnova deziro, ludi en rokgrupo. La Kuracistoj certe estis unu paŝo en la ĝustan direkton, sed mi ne sciis, ĉu eblos daŭrigi tion, kaj krome ekzercado kaj koncertoj okazis nur malofte. Estus preferinde, kiel mi konstatis dum la diversaj koncertoj, havi la tutan grupon surloke en unu urbo (do en Münster) por pli regula komuna muzikado. Nur tiel oni povas de komencinto kreski al pli lerta muzikisto.

Komence de aŭgusto mi respondis al anonco en Na dann, urba gazeto de Münster. Basistino (engaĝita komencantino) serĉis grupon por ludi rokon, metalrokon kaj punkon. Tio tuj trafis mian guston kaj tial mi proponis al ŝi, simple fondi propran, novan grupon. Aliĝis ankoraŭ gitaristo.

Mi unue renkontiĝis kun li. Li kunportis KDn kun diversaj rokmuzikaĵoj, kiuj montris, kion li muzike alcelus kaj kion eblus realigi relative facile je la komenco. Mia kapo kompreneble estis plena je ideoj (kaj mia muzikkolekto grandas), sed unue mi ne sukcesis bone vortumi miajn preferojn.

Kiam mi tamen renkontis la basistinon, tio jam multe pli bone funkciis. Ni tuj muzike bone interrilatis kaj ni ankaŭ havas similajn ideojn pri kion alceli per grupo. Tre helpas se la celoj ne estas tro iluziaj aŭ ambiciaj…

Unufoje ni komune muzikis en provludejo proksime de la stacidomo. Mi ne kunportis mian gitaron (ĝi nur taŭgas por akustika ludado en sidanta pozicio), sed diversajn notojn. Kompreneble la komenco ne facilis. Sed iam ni trovis komunan ritmon kaj mi akiris antaŭaŭskulton pri tio, kion mi volas atingi per muzikgrupo.

Ni ludis entute kvar pecojn:

  1. Bad luck de Social Distortion (jen video)
  2. Come as you are de Nirvana
  3. So lonely de The Police (tie mi ludis la bason – ja estas nur kvar tonoj!)
  4. Paranoid de Black Sabbath

Kompreneble tiuj kantoj grandparte konsistas el malmultaj akordoj kaj estas facile ludeblaj. Sed se la rezulto sonas bone, la resto ne gravas. Mi eĉ sen mikrofono kapablis kanti sufiĉe laŭte. Mi tre scivolemas, kiel ĉio sonus kun drumo, mikrofono kaj dua gitaro. Mi pretas investi la monon por mikrofono, kaj mi volas aĉeti novan gitaron ĉiuokaze jam delonge.

Ni interkonsentis rerenkontiĝi kiam la basistino estos reveninta de kvarsemajna vojaĝo al Hindio (aŭ Barato – kiel oni volas). Jes, ŝi estas vojaĝema kaj interesiĝas pri fremdaj lingvoj. Ni ankoraŭ devas serĉi minimume drumiston kaj regulan provludejon.

Mi ne povas diveni, kiun futuron tiu projekto prenas. Sed mi ĝojas, ke mi entute ekis ĝin. Ne eblas alveni ien sen iri.