Arkivoj de etikedoj: rockradio.de

Mi estas la viro de mil a?oj

Mi jam menciis, ke mia amiko kun la multaj diskoj kaj la propra studio faras radion. Interesa elsendo de li estas Sphärentanz (“sfera danco”). ?iun unuan mardon en la monato inter la 22a kaj noktomezo (la? Germana tempo) ?i eksonas kadre de www.rockradio.de.

Foje okazas subita rea?skulto de kanto, kiun mi jam konas delonge – ekzemple “A Gentleman’s Excusement” de Fish, la ekskantisto de Marillion. Mia bona amiko Holger konatigis min kun tiu kanto jam anta? preska? dek kvin jaroj! Sed anka? kantoj de Marillion mem eksonas dum la elsendo – ekzemple viva versio de “No One Can” kaj “Man Of A Thousand Faces“.

Koncerta versio de Inside de Stiltskin ege ?ojigis min. Kanto, kiun mi ekkonis, estis “Roses” de RPWL. Fakte kantas tie Ray Wilson, la kantisto de Stiltskin (kaj dum iom da tempo en Genesis).

RPWL: Roses (albumo “World Through My Eyes”)

La muzika elekto en tiu elsendo tre varias. Principe temas pri muziko, kiun oni apena? a?skultus en kutima radio. Foje trovi?as tie veraj perloj. Jen kelkaj ekzemploj de grupoj, kiujn mi ekkonis tiel kaj kies albumojn mi a?etis poste (a? ricevis kiel donacon): Qntal (bonega versio de Stella splendens), Toeppel Butera (germanlingva mondmuziko), Barry Hay (grandioza reludversio de “The Power Of Love”, origine de Huey Lewis and the News), kaj Randale (punkroka infanomuziko). Certe indos alifoje skribi pri detale pri tiuj albumoj.