Arkivoj de etikedoj: radio verda

Kiel glacio en la sunbrilo

La 19an de majo, mi veturis kun miaj kolegoj al la skiejo en Bottrop. Fakte mi loĝas en tre plata regiono kaj pro la milda klimato en majo kompreneble ne plu neĝas, se entute. Oni kreis artefaritan vintron sur monteto. Origine mi konis tiajn teknikajn frenezaĵojn nur de la Japanoj. Kutime mi ne vizitas tiajn lokojn – en mia kapo regas ekologiaj pensoj kaj malŝato de la enorma energiforuzado. Sed ĉar temis pri la grupa ekskurso de mia firmao, mi ne havis malbonan konscion.

Eblis elekti inter skioj kaj neĝbreto. Por ambaŭ sportoj okazis kursoj por komencantoj. Mi preferis la neĝobreton pro du kialoj: Mi jam aŭdis terurajn rakontojn pri vundiĝoj okazintaj dum skiumado kaj mi ekde mia junulaĝo volis elprovi neĝbretojn. Male al arono, mi havas neniujn spertojn rilate al neĝbretoj, ĉar en mia hejmo ne okazas regula vintra sportumado – simple ne okazas vera vintro!

La komencantan kurson gvidis Aŭstro. Iom amuze, ke instruisto por vintraj sportoj laboras en mia hejma regiono, longe for de la Alpoj. Relative proksimas montareta Saŭrlando, sed tie kompreneble loĝas Vestfaloj. Al tiu regiono Nederlandanoj veturas por skii, sed ankaŭ la sportejon en Bottrop vizitis multaj Nederlandanoj. Tial ĉe la muroj pendis multaj afiŝoj en la nederlanda, sed ne ĉiam lingve ĝustaj, kiel mia Nederlanda kolegino atentigis min.

Miaj spertoj kun rulbreto iom helpis kompreni, kiel ĝuste stari sur neĝbreto. Ĉe la balancado kaj falado tre utilis miaj Ju-Jutsu-spertoj.

La kurso daŭris nur unu horon, tamen poste ni ĉiuj iris tuj tagmanĝi. En salono kiu iom similis al granda ĉaleto atendis bufedo. Tie mi denove rimarkis – same kiel dum la atendado en la enirhalo – ke en la malantaŭro daŭre eksonis muziko el laj 1980aj jaroj. Mi rekonis multajn kantojn, kiujn mi tre ŝatas.

Poste mi faris ankoraŭ du bonajn rondojn per la neĝbredo. Tiam mi pensis, ke la plej konvena kanto nun estus “Like ice in the sunshine“. Kaj kio subite eksonis? Ĝuste tiu kanto el la 1980aj jaroj! Tiun situacion mi ege ĝuis!

Mi memoras ĝin el la dua Otto-filmo, kiun mi estis spektinta ekde mia infanaĝo oftege kaj pasintfoje nur kelkajn tagojn antaŭe. Kvankam la filmo estas jam preskaŭ 20-jaraĝa, ĝi daŭre bonegas.

Post la ekskurso la plej multaj kolegoj estis sufiĉe elĉerpitaj. Mi tamen ankoraŭ havis energion por iri al duhora Ju-Jutsu-trejnado.

Do, a?skultu la radion

La plej nova modo en reta Esperantujo estas t.n. “podkastoj”. Mi ne tre ŝatas tiun novan esprimon, ĉar principe nur temas pri speciala formo de reta radio. Kial oni bezonas propran, tute novan vorton por tio, mi ne komprenas. Tekniko tiom rapide ŝanĝiĝas, ke oni ne tuj kreu tute novan formon por ĉiu eta afero, kiu baze konsistas el jam konataj konceptoj. Ke la vorto ŝajne venas el la Vikipedio, des pli dubigas min, ĉar mi ja jam vidis multajn lingvajn fuŝaĵojn tie.

La afero malantaŭ tiu vorto tamen kaptis mian intereson. La germanlingvajn retradiojn, kiujn kreas privatuloj, mi ĝis nun ignoris. Iel tio ĉiam ŝajnis al mi fermita rondo de “iPod”-uzantoj.

arono rondsendas siajn pensojn tra “Radio Verda“. Tiu radio jam antaŭe ekzistis, sed nun li reokazigas ĝin en nova formo.

Kiam li anoncis la refunkciadon de Radio Verda kaj en enskribo en sia persona taglibro kaj en enskribo ĉe la Esperanto-komunumo de LiveJournal, mi en komento ofertis uzadon de mia samplobazita muziko por pliriĉigi la muzikan programon. Aarono dankeme akceptis la proponon. Tiel jam aperis la jenaj muzikaĵoj de mi en liaj elsendoj:

la 08an de novembro – Suno venos post la pluvo
la 10an de novembro – Kontraŭ la ombroj
la 14an de novembro – Nokta vivo
la 15an de novembro – Laughing Joker
la 24an de novembro – Till kaj Gunnar faras teknon

Cetere jam ekzistas dua “podkasto” en Esperanto: esPodkasto de Rolf Ernst. Mi konas lin ekde jaroj kaj ĝojas reaŭdi lin.