Arkivoj de etikedoj: punko

?us falis muroj, nun falas bomboj

Pri la problemoj de Vinilkosmo rilate al la financado de pliaj eldonoj mi jam skribis. Tamen tiu situacio ne retenis la Esperanto-diskeldonejon, oferti tutan diskon senpage: La punko-kompilo Esperanto Subgrunde Kompil’ el la jaro 2000 nun libere el?uteblas. (Sur la pa?o, Esperanto-teksto kun priskribo sekvas po post la angla- kaj franclingva versio.)

Necesas registrado, sed almena? tio funkcias: La klarigoj estas tre bonaj. Nura averto de mi: Oni uzu minusklan kontonomon. Interese, ke la a?tomata abono de la nova?letero ne estas elektita. Kutime mi konas tion inverse, sed mi forte preferas tiun ?i manieron. La kantoj estas haveblaj en du diversaj formatoj: MP3 kaj FLAC. Mi forte rekomendas la duan, kiun mi uzas por mia ciferecigita muzikkolekto. La zip-dosiero kun la FLAC-versioj estas 521 MB granda. ?i enhavas anka? la belan titolan ilustra?on kaj la KD-libreton en la formo de pluraj bildoj.

Pri la subgrunda kompilo mi verkis recenzon. Certe eblas da?re kritiki multon pri ?i. Sed mi ?atas meti la atenton al kelkaj personaj spertoj. La kanton “Nur bruo” mi uzis por la muzika kvizo dum la Internacia Seminario (IS) 2002/03 en Trier. Tio ege pla?is al la homoj. Kiam amikoj a?skultis ion el la kompilo, ili komentis, ke Esperanto devas esti viva lingvo, se ekzistas tia muziko en ?i. Kadre de mia prelego dum la GIL-konferenco en 2006, same kiel dum diversaj aliaj prezentadoj pri Esperanto-muziko, mi uzis interalie tiaspecan muzikon por montri la buntecon de Esperanto-muziko.

La stilo certe ne pla?as al kelkaj homoj kaj anka? la tekstoj estas parte tre fortaj. Tiamaniere la artistoj de la disko plej similas al La Pafklik’.

Interesaj estas la aldonaj kantoj, kiuj venas kun la interreta versio:

  1. “Esperanto” de Ara?kana (origine de ilia vinila disketo el 1999)
  2. “La bonaj vortoj” de Pi?amadurjes (Pixamanndurries), origine de Vinilkosmo-Kompil’ 1 el 1995
  3. “Korespondi deziras” de Pi?ismo, origine de Vinilkosmo-Kompil’ 2 el 1996
  4. “Amromanco” de Bruego la ru?a (Varcarm le rouge), origine de Vinilkosmo-Kompil’ 2 el 1996

Jam estis granda afero, kiam du Persone-albumoj i?is senpagaj. Kun tiu plia disko, neniu povas plendi ke Esperantujo ne ofertas muzikon al homoj, kiuj ne havas monon.