Arkivoj de etikedoj: pech

Mi volas liberiĝi

Antaŭ ol la jaro finiĝas, ankoraŭ indas skribi pri somera Esperanto-aranĝo, kiun mi vizitis. Al la 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), okazinta inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en Liberec’ (Ĉeĥujo). Venis 330 homoj el pli ol 40 landoj. La bona afero estas ke ne necesas kolekti ĉiujn fontojn en la reto kaj mem kompili listojn, ĉar la organizantoj jam faris tion per propra paĝo “eĥo de la partoprenintoj“. Mi tamen aparte mencios videojn kaj citos fontojn, kompreneble sen ajna postulo de kompleteco. Estas pure persona elekto, kiu ne respegulas “objektivan kvaliton”.

Plej bonan superrigardon donas video de poligloto:

Li ankaŭ skribis en Esperanto kaj en la angla pri la IJK. Krome haveblas liaj multaj videoj, el kiuj li kunmetis la supran verkon.

Post la prezentado de Marek Blahuŝ, la ĉefa organizanto, mi aliĝis ankoraŭ dum la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf. Kial mi ĉifoje donis preferon al la IJK kaj ne al la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)? Mi ne plu estis tiom certa pri ĝi. Unue ĝi devintus okazi en 2007, sed tiam estis ŝovita al 2008. Sed ankaŭ en 2008 ĝi ne okazis. Mi fidis je tio, ke IJK en Ĉeĥujo sub la gvido de Marek iĝos bona.

Kion indas skribi ĝenerale pri tiu IJK? Unue kaj plej grave: Miaj atendoj estis kontentigitaj. Kiu konas min, tiu scias, ke mi kiel aktivula veterano kaj iama kunorganizanto de grandaj renkontiĝoj ĉiam rigardas atente al detaloj kaj ne pretervidas fuŝetojn. Laŭ la nombro de partoprenantoj, la IJK estis malgranda kompare al pasintaj tempoj (t.e. 1990aj jaroj), sed akceptebla laŭ hodiaŭaj mezuroj.

La mapo de la 2a informilo ne bone montris la vojon kaj la akceptado iĝis iom ĥaosa. Tamen iu havis la cerbon, sendi ĉiujn ankoraŭ ne akceptitajn nememzorgantojn al la vespermanĝo. La studenta loĝejo mem estis freŝe renovigita, ĉar en januaro estis okazinta iu vintrosporta aranĝo en Liberec kaj la sportistoj loĝis tie. Kiam unu duŝo ne funkciis, oni komunikis tion al la organizantoj kaj tuj la sekvan tagon venis riparisto! Pri la manĝoj esperantistoj estas aparte grumblemaj (internacia amikeco tamen finiĝas ĉe la stomako), sed mi mem ŝatis tion, kion liveris la kuiristinoj. Dum la tuttaga ekskurso mi veturis al Prago, kie mi tute hazarde lernis ion pri la muziko, kiun Freundeskreis uzis por sia kanto „Esperanto“.

Du mezuriloj montras, kiom bona estis la IJK: La ĉefa organizanto ne estis plena sen nervoj je la fino de la aranĝo. Neniam dum la tuta renkontiĝo, kiam ajn mi alparolis iun de la organizantoj, tiu diris “Mi ne havas tempon!” aŭ donis malafablan respondon, sed ĉiam helpis min.

Ankaŭ la urbeto mem faris tre agrablan impreson kaj bone prezentis sian landon al la eksterlandaj gastoj. Dum unu vespero ni spektis koncerton de la loka rokgrupo Pech. (En la germana, “Pech” signifas “malbonŝanco.) En unu kanto, ili kantis “Esperanto” en la refreno. Alia kanto, “Atlasky”, memorigis min iomete pri “Новый День” de Epidemia. Kompreneble mi aĉetis ilian albumon “Šance na změnu tuňáka” kaj kolektis subskribojn de ĉiuj kvar membroj post la koncerto. Aliaj homoj en la publiko opiniis same pozitive, dancis kiel frenezuloj kaj akiris kompaktdiskojn. Tio siavice impresis la muzikistojn, kiuj faris agrable normalan impreson kaj ĝojis pri tiu entuziasma reago.