Arkivoj de etikedoj: paul simon

Kaj mi vidas, ke perdi amon estas kiel fenestro en via koro

Denove alvenis mia naskiĝdatreveno, ĉifoje la 37a. Jam ekde dek jaroj mi ne plu estas junulo. Post tio, kion mi skribis hieraŭ, eblus facile pensi, ke mi estas sukcesa kaj feliĉa. Sed principe daŭre validas, kion mi skribis pasintjare.

Ŝajnas kiel ĉiama memtrompado: Mi memoras la pasintecon, kvazaŭ mi estintus pli naiva kaj esperoplena, sed kiam mi relegis, kion mi skribis, mi komprenas, ke mi ĉion jam pli klare vidis antaŭe.

Pro tio mi ne volas ripeti la kutiman plendadon. Mi ĉion jam esprimis. Kio estas la diferenco al pli fruaj jaroj? Dum la pasinta vivojaro mi lernis, ke aŭ mi ne trovos lokon en la vivo, aŭ ĝi estas ĉe la rando de la socio.

Rilate al muziko mi estis tre aktiva kaj sukcesa. Mi realigis mian plej grandan muzikan revon, kiu ankaŭ estis la revo de mia vivo.

Kaj, kiu pensintus tion, mi ne memoras jaron, en kiu mi havis kontakton kun tiom multaj belaj, atraktivaj virinoj. Kaj kio estas vera granda afero: Kun du mi dividis miajn sentojn kaj ne plu sentis min kiel kompleta idioto (kiel aŭtomate ekde 2010).

Sed ĉio tio estas aferoj, kiujn mi faras en mia libera tempo. Mia profesia vivo estas daŭre ne tia, ke mi povus iĝi pli trankvila. Kaj la “grandajn” temojn (amrilato, geedziĝo, familio) tio neniel influas. Kiu volus vivi tian vivon ĝis la fino kelkajn jardekojn poste? Mi ne. Sed mi ankaŭ ne vidas vojon, kiel mi iel povus progresi.

Kaj pri la muzikado: Certe tio estas io bona. Sed la kantoj, kiujn mi kantas kaj ludas, kiam mi estas sola, estas ĉiam ĉagrenaj aŭ malgajaj. Tio estas tre malbona signo. Kie restis la romantikajpozitivaj kantoj? Jen du ekzemploj por kantoj, kiujn mi lastatempe oftege aŭskultas kaj mem kantas kaj ludas:

The Rolling Stones: Gimme Shelter

“Mi ĉiel ajn estas malsukcesulo – kial mi daŭre ludu laŭ la reguloj de la socio?”, “Ekde kiam mi estis junulo, homoj predikas al mi ke >>ĉiu ricevas sian ŝancon<< kaj >>via tempo ankoraŭ venos<<. Sed intertempe pasis sufiĉe multaj jaroj por konstati, ke tio estas mensogoj, per kiuj oni volas trankviligi, por ke mi funkciu." kaj "Ne plu eblas ŝanĝi ion, prefere detrui ĉion ĝis la grundo kaj tiam rekonstrui ĝin" estas tri bazaj vidpunktoj de mi. Mi mem estas iom ŝokita pri mi mem. Mi neniam konsideris min esti ribelo. Ĝenerale mi serĉis harmonion. Paul Simon: Graceland (1992)

La albumo Graceland ege impresis min – kaj la samnoma kanto esprimas unuflanke tiom fortan senton de perditeco kaj samtempe havas tiom tenerajn muzikajn fajnaĵojn, ke ĝi trafas rekte al mia koro. Krome ĝi estas ege bone ludebla per la nova instrumento, kiun mi aĉetis. Sed pri tio mi rakontu alian fojon.

Mi scias, kion mi scias

Hodiaŭ antaŭ ekzakte dek jaroj mi komencis tiun ĉi retan taglibron. Nekredeble, kiom rapide la tempo pasis! Mi povus nun longe listigi, kiuj gravaj aferoj okazis en mia vivo (kaj ligi al la enskriboj, se mi tuŝis tiujn temojn), sed ŝajnas iom tede al mi, tiom forte kaj intense rerigardi. Nuntempe ĉefe min okupas mia nuna vivo. Grandparte daŭre validas, kion mi jam skribis dum mia naskiĝtago: Preskaŭ nenio estas en ordo en mia vivo.

La 8an de majo, mi kutime skribas pri du muzikaj temoj: U2 kaj grava sonŝpuro (el filmo kun tempovojaĝo). Ambaŭ mi jam faris antaŭ monato.

Tamen ekzistas ligo inter la hodiaüa temo kaj Star Trek, eĉ se ne rekte al la filmo “First Contact”. Jean-Luc Picard iam mem estis asimilita de la Borgoj – sed poste savita kaj rehumigita. Ne longe poste, li vizitas siajn parencojn sur la tero. Post batalo kun lia frato, revenas la memoroj kaj subite la emocioj superas lin.

Star Trek: The Next Generations – Jean-Luc Picard ploras en la epizodo „Family“

Kiam mi spektis tiun scenon kiel junulo aŭ juna plenkreskulo, ĝi ĉiam ŝajnis iomete embarasa al mi. La inteligenta kaj kapabla kapitano Picard senhalte ploras!

Hodiaŭ, kun la sperto de multaj jaroj, mi vidas la aferon en tute alia lumo: Mi pensas, ke tio estas unu el la plej fortaj momentoj el la serio, ĉar ĝi estas tiom realisma. Ĝi montras, ke Picard estas homo, kaj ke li bezonas tempon, por digesti la terurajn aferojn, kiujn li spertis. Tute prave diras lia frato, ke tio ankoraŭ okupos lin dum longa tempo kaj ke li devos lerni vivi kun ĝi. Mi mem devis longe batali kun mi mem, kiel ĝuste pritrakti miajn emociojn, kaj mi opinias, ke bona sinteno al la propraj emocioj estas unu el la plej sanaj kvalitoj de plenkreskula viro.

Tiu ŝanĝanta percepto estas bonega temo por muzika taglibro. Jam antaŭe mi skribis rekte pri muziko por plenkreskuloj. Fakte jam ekde jaroj mi havas la ideon, skribi pri albumoj aŭ kantoj, kiujn mi ne komprenis aŭ kapablis estimi kiel junulo, sed kiujn mi intertempe ege ŝatas.

En februaro 2012, mi finfine aĉetis la albumon “Graceland” de Paul Simon. Ĝi estas konsiderata klasikaĵo kaj mejlŝtono ne nur en lia verkaro, sed de popmuziko ĝenerale. Eble ĝuste pro tiu rekono mi longe rezistis, okupiĝi pri “Graceland”. Krome laŭ mia memoro la refreno de la titola kanto estis sufiĉe plata. Aliflanke mi ege ekŝatis la kanton “You Can Call Me Al“. Ĝi tuŝas la temojn, kiuj nuntempe gravas por mi. Kiom bela diferenco inter la gaja etoso de la muziko kaj la seriozeco de la teksto! Jam pro tiu unu kanto, indis aĉeti la tutan diskon. Cetere estas jubilea eldono okaze de la 25-jara datreveno de ĝia origina apero, kiu enhavas kelkajn aldonajn kantojn (fruaj aŭ alternativaj versioj de albumaj kantoj) kaj la rakonton, kiel ekestis la kanto “Graceland”. La KD-libreto enhavis longan tekston kaj tiom multajn aldonajn informojn pri la estiĝo de la muziko, ke mi dum monatoj tute ne tuŝis la diskon. Mia kutimo, bone koncentriĝi kaj legi ĉion dum la unua aŭskultado, denove malhelpis al rapida konsumado. Sed kiam mi finfine legis kaj aŭskultis ĉion, mi ege ĝuis tion, ĉar mi multe pli bone komprenis la muzikon kaj kapablis aprezi la tutan verkon. Do ŝajne mia aliro estis la ĝusta por mi.

La unua kuriozaĵo por mi estis, ke Paul Simon faris tion, kion mi mem post longa pensado trovis kiel (eblan, teorian) adekvatan stilon por mi mem. Eĉ se laŭ la enhavo ĝi estas alia, unu ekzemplo estas mia kanto “Al la liberec’“. La ideo por tiu kanto venis al mi dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko (Finnlando) en 2005, sen ke mi konsciis pri tio, ke ekzakte tiu koncepto jam ekzistis. Li uzas mondmuzikon, sed kantas melodie per tipa “glata” voĉo de blankulo. Li alparolas temojn (kaj problemojn), kiuj ne estas por aŭ de “la tuta mondo”, sed validaj unue en lia propra vivo kiel mezaĝa viro en okcidentindustria lando. Anstataŭ kanti pri harmonio kaj monda paco, liaj tekstoj de estas plenaj je tristeco – kaj samtempe kun melodio kaj muzika akompano, kiuj havas tute kontraŭan etoson! Tiel Paul Simon povas malferme esprimi siajn sentojn kaj sian tutan malgajecon, sed la mondo ne malakceptas tion aŭ forturnas sin, ĉar la muziko invitas al dancado kaj festado. Per la albumo, Paul Simon bonege difinis, kiun rolon blanka artisto povas transpreni, agnoskante la diversecon de la mondo, kaj samtempe tenante sian propran identecon (kaj muzikan devenon), kontribuante ĝuste per tio. La albumo estas majstroverko, ĉar ĝi funkcias je diversaj niveloj samtempe.

Krom “You Can Call Me Al”, ankaŭ la kanto “Graceland” mem mirinde bone plaĉas al mi. La forta parto certe ne estas en la refeno, sed en la gitarludado en la strofoj. Ĝi donas tre melankolian etoson – ial mi tuj devas pensi pri vojaĝo dum nokto, kaj fakte almenaŭ pri vojaĝo temas la kanto (kaj li mencias “perdi amon” en unu strofo).

Kanto, kiun mi ne konis antaŭe kaj kiu postlasis fortegan impreson, estas “I Know What I Know”. Stile ĝi ege memorigas min pri la kanto “System” de Die Ärzte, mia plej ŝatata kanto de ilia albumo “Geräusch“. Eble la teksto ne rekte redonas tion, sed por mi “I Know What I Know” esprimas la ĝeneralan rakonton de la tuta albumo. Paul Simon kantas pri blanka viro, kiu havas pli ol 30 jarojn kaj perdis ĉiun certecon en sia vivo.

Li ne plu scias, kiu li estas kaj kion fari – perdita viro kun identeco-krizo, kiu konstatas, ke en la mondo ŝajne ne estas loko por homoj kiel li. Kaj ĝuste tial tiu kanto tuŝas min tiom profunde.

Paul Simon: I Know What I Know

Vi povas nomi min Al

Foje tre simpla muzikvideo estas tre efika. Jen kion amuzan rezulton sukcesis fari Paul Simon kun la helpo de komediisto Chevy Chase:

Paul Simon: You Can Call Me Al

Antaŭ jaroj, kiam mi ankoraŭ ne konis la titolon, mi ĝenerale memoris la kanton kiel “kun iu ligo al Afriko” kaj “kantita de Paul Simon” (cetere, kia muzika ŝanĝo post Simon & Garfunkel). Almenaŭ tiarilate mi ne eraris:

Paul Simon: You Can Call Me Al (en koncerto)

La teksto rakontas pri viro, kiu dubas. La ĝisnuna certeco estas for; ne eblas simple daŭrigi. Li faras multajn demandojn pri sia vivo kaj la estonteco. Ial tiu kanto nuntempe tre plaĉas al mi.