Arkivoj de etikedoj: pasinteco

?io nur pro vi

En majo mi aĉetis “Für alle die”, la kvaran disketon de la dua Klee-albumo. Laŭ mi ĝi estas la plej malforta el la kvar disketoj. Iom negative laŭ mi estas, ke sur la kompaktdisko nur troviĝas la radio-versio kaj ne tiu de la albumo. Krome la teksto ŝajnas al mi sufiĉe triviala kaj nenion diranta. Ankaŭ la muziko ne sonas tro sprite. Ĝi similas al “Wenn Dich die Liebe trifft” (kanto de la dua disketo “Gold”) rilate al la pianoludado kaj al “Gold” rilate al la ĝenerala dancoritmo.

La kanto de la kvara disketo, kiu vere kaptis mian atenton, estas koncera versio de “Wunsch frei”. Ĝi estas terure melankolia – kompreneble ke ĝi movas mian koron. Unu signifo de la teksto povus esti, ke la kantistino parolas al sia mortinta amato – iom simile al “Nur zu Besuch” de Die Toten Hosen, nur ke tie viro parolas kaj ke ne nepre temas pri koramikino. Mi tamen preferas la interpreton, kiu unue venis al mi, nome ke la kantistino memoras perditan amon. Certe tio estas pli simpla ideo, sed ĉu vere malpli grava?

Post iom da aŭskultado mi eltrovis, ke “Wunsch frei” tamen ne estas tiom brila, kiel mi unue pensis. La gitarludado en la enkonduko kaj refrenoj tre similas al tiu en “Yellow” de Coldplay (la ligon al britpopo mi jam menciis la pasintan fojon), dum la pianoludado inter la strofoj kaj la refreno konsistas el la sama melodio kiel refrenoparto de “Perfect day” de Lou Reed. Tiu ekkonscio iom mildigas la melankoliigan efikon de la kanto.

Krome okazaĵo en mia vivo – aŭ pli bone, propra ago – tre helpas ne malgajiĝi dum la aŭskultado de la kanto. Hieraŭ mi realigis la bonan intencon kiun mi faris por tiu ĉi jaro kaj ricevis tute neatenditan kompenson. Nenio pli larĝe malfermas la pordon al la estonteco ol fari bilancon al pasintaj aferoj. Estas ĉiam tre kuraĝige aŭdi de aliaj ke oni faris ion ĝuste, precipe se tiu persono ludas aŭ ludis gravan rolon en la propra vivo kaj se oni ne nur pensis, sed ankaŭ sentis, ke oni faru iun certan agon. Krome nenio pli trankviligas ol scii, ke oni ne eraris rilate al kelkaj aferoj en la pasinteco. Kaj se post jaroj nun oni konfesas, ke mi pravis pri tio, ke mia vivo ne tiom facilas kiel alia persono imagas ĝin – kion deziri plu?

Sed ankaŭ mi lernis ion novan: Mi ĉiam pensis, ke mi estas plej forta, kiam mi estas kune kun virino. Nun mi eltrovis, ke ekzistas eĉ pli supera stato al tio: esti en harmonio kun mi mem post kiam mi bilancigis mian pasintecon, tiel ke mi tute ne dependas de tio, ĉu mi nun havas koramikinon aŭ ne.

Mi opinias, ke mi finfine venkas ĉiurilate kontraŭ mi mem, kompare al mi dum mia plej bona tempo. Fascine, ke mi ne bezonas virinon por tio, sed nur devas fari, kion mi opinias ĝusta.

Se oni aldonas al tio la sperton faritan dum la rekontiĝo okaze de la 10-jara jubileo de mia lernejofina jaro, tiam la majo estis tre komprenoriĉa monato, kiu portis min vere antaŭen. Kompreneble necesis multe agi mem antaŭe por tio. Sed estas ĉiam mirinde, sperti ke foje vere indas la propraj agoj!

Kiel jam dum la pasintaj tri jaroj, mi ne kreos novajn enskribojn en junio. Unumonata paŭzo servu kiel fazo por ripozi, koncentriĝi pri aliaj aferoj – kaj kolekti novajn temojn por la muzika taglibro!

Neniam forgesu, de kie vi venis

Dum la vespero de la 12a kaj la nokto al la 13a de majo, unu de la ĉarmulinoj festis sian 20an naskiĝtagon. Ĉar mi antaŭe partoprenis la Ju-Jutsu-trejnadon en Münster, mi alvenis nur duonan post la deka. Tio ne malhelpis, ĉar la naskiĝtago estis nur la sekvan tagon. Kiam mi eniris la festokelon, tuj min bonvenigis tuta aro da belulinoj. Tio kompreneble tre bonhumurigis min. Mi agrable babilis kun multaj el ili, kiujn mi jam delonge ne estis vidinta. Krome mi kaptis la okazon por iom DĴumi. Dum la kanto “Go West” de The Pet Shop Boys mi faris paran dancon kun unu el la belulinoj – tre eksterordinare, se oni konsideras, ke mi ne konas parajn dancojn. Iam eksonis “Let me entertain you” de Robbie Williams. Kvankam mi ĝenerale ne tro ŝatis tiun artiston, tiu ĉi kanto estas en ordo. Ĝi taŭgas por roki sur la dancejo, kion mi faris ĉirkaŭita de belulinoj. Kune kun DĴ Arafat mi foriris kiel la lasta gasto. Evidente la fakto, ke mi estis la plej maljuna gasto, ne malhelpis longan festadon.

La sekvan vesperon mia iama gimnazio festis sian 40-jaran jubileon. Tio koincidis kun la 10-jariĝo de miaj finaj lernejaj ekzamenoj. Mi alveturis kun du el la belulinoj, kio kompreneble tre plaĉis al mi. Ili finis la lernejon nur unu jaron antaŭe kaj nun ili akompanis min! Dum mia lerneja tempo la knabinoj neniam atentis min. Estas bele sperti, ke io en la vivo povas ŝanĝiĝi.

Malgraŭ antaŭaj anoncoj, la lernejo ŝajnis al ĉiuj el mia jaro neŝanĝita. Krome ĝi faris tre etan kaj aĉan impreson al mi. Oni estis ofertinta al ni rigardon al niaj ekzamenoj, kiujn ni estis skribintaj dek jarojn antaŭe, sed tio ne interesis min. Kial okupiĝi pri pasintaj defioj, se la nuna vivo jam estas sufiĉe komplika? La personoj el mia jaro restis nur mallonge en la lernejo, ĉar atendis nin aparta festo en alia loko.

Dum dek jaroj mi estis ĉiam pensita je tiu tago, kaj dum la lastaj monatoj antaŭ tiu dato tion faris kun kreskanta intereso kaj timo. Mi atendis, ke ĉiuj aliaj estus venintaj multe pli antaŭen ol mi – alvenintaj tien, kie la socio atendas, ke mia generacio devas esti dek jarojn post la finiĝo de la lernejo. Tial mi timis, ke ĉiuj homoj taksus min esti malsukcesulo kaj ke ĉiuj demandus min, kial mi ne faris pli el mia vivo. Reale mi pensas, ke mi agis tute bone, kaj ke mi ne povis akiri pli. Sed mi ja spertis, ke oni ne taksas min laŭ realismaj mezuroj…

La revido dum mia 10-jara lernejofinado tamen iĝis tute alia. La homoj diris, ke mi aspektas ekzakte kiel antaŭ dek jaroj. Unu eĉ ŝerce rimarkis, ke ŝajnis kvazaŭ oni metintus min dum dek jaroj en fridujon, tiel ke mi restis freŝa kaj ne aĝiĝis. Krom mia daŭre tre juna vizaĝo, tiun prijuĝon vaste kreis la fakto, ke mia hararo ĝuste nun estas denove la sama kiel antaŭ dek jaroj (dum inter tiuj dek jaroj ĝi daŭre ŝanĝiĝis kaj preskaŭ neniam estis tiel), ke mi portis miajn okulvitrojn anstataŭ kontaktlensojn (kiujn mi aĉetis nur post mia ekstudado) kaj ke mi portis la t-ĉemizon de mia lerneja jaro. Mi estis iom seniluziigita, ke mi estis la nura, kiu ankoraŭ havas kaj portis ĝin. Post dek jaroj mi denove aspektas kiel dum mia lernejofinado – kongrue al miaj opinioj pri kelkaj temoj, kiuj same revenis al la sama punkto.

Unuflanke estas komplimento, se homoj el mia pasinteco rimarkas, ke mi laŭ ekstera aspekto tute ne ŝanĝiĝis. Aliflanke ĝuste tio povas esti signo de stagnado kaj montri, ke mi nenion elprovis kaj spertis dum tiuj dek jaroj. Tiun impreson mi kompreneble volis malpruvi. Pro tio mi montris al kelkaj homoj fotojn, sur kiuj mi havas tre longajn harojn, portas kontaktlensojn kaj foje ankaŭ barbon. Unu amikino unue rifuzis akcepti, ke la persono sur tiuj fotoj estas mi. Alia persono komparis mian aspekton al tiu de Kurt Cobain de Nirvana, la (ne)idolo de mia generacio. Mi ankaŭ montris kelkajn fotojn el mia tempo en Catania por ke la homoj ne pensu, ke mi ne forlasis mian hejman regionon. Kelkaj estis tre impresitaj de tio, ke mi konas lernejofinintinojn de 2005. Resume mi do estis tute kontenta pri tio, kion mi povis rakonti pri mia vivo.

Okulfrapis min ke la virinoj, kiuj dum la lerneja tempo estis la belulinoj, parte tute ne plu estis belaj, sed aspektis terure maljunaj. Alia, kiu antaŭe aspektis tute normale, nun estis imprese bela. Estis malbona surprizo konstati, ke multaj neniam forlasis nian hejman regionon. Kelkaj ankaŭ estis nekredeble fiksitaj al certa konduto kaj ne kapablis elprovi ion.

De neniu mi aŭskultis, ke li faris impresan karieron. Ankaŭ la doktoroj kaj juristoj ne estis pli kontentaj ol la aliaj. Multaj troviĝas en malpli bonaj vivsituacioj ol mi – ilin okupas ankoraŭ la studado aŭ komenca fazo de la laboro. Maksimume 20%j estas geedzitaj aŭ/kaj havas infanojn. Tio estas imprese malalta cifero por grupo de ĉirkaŭ 30-jaruloj. Multaj el tiuj personoj, kun kiuj mi parolis, samopinias kun mi: Laŭ propraj spertoj, diligenteco kaj inteligenteco ne repagiĝas. Se iu demandas, kio malĝustas en Germanio, mi havas kelkajn respondojn…

Por aŭskultigi muzikon, oni starigis komputilon kun relative malmultaj MP3-dosieroj. Kelkaj kantoj daŭre eksonis, precipe de Gentleman kaj The Gorillaz, kio post iom da tempo ĝenis min – des pli, ĉar ne estis hazardo. Kelkaj personoj vere ŝatis kvar- aŭ kvinfoje surmeti la samajn kantojn dum unu vespero. Al ili terure mankis stilo. Unu el ili provis dancigi la homojn dum noktomezo per anonco, sed tute fuŝis tion, ĉar li parolis dum la muziko. Krome malrapida regeo ne taŭgas por eki diskotekon. Tiel okazis neniu dancado, sed samtempe la muziko estis tro laŭta por la babilemaj homoj. Dum tiu fazo mi pripensis, forlasi la lokon kaj iri al la naskiĝtaga festo de mia frato, kie min atendus multaj amikoj kaj la belulinoj.

Feliĉe tamen, ke mi restis, ĉar iam finiĝis tiu fazo kaj amiko de mi transprenis la DĴumadon kun kelkaj konsiloj de mi. Li komencis per “The Time Warp” el la filmo “The Rocky Horror Picture Show“, kiu estis la kanto de mia lernejofina jaro. Tio tuj instigis multajn homojn el la plej diversaj grupoj ekdanci. Sekvis “So lonely” de The Police, kiun mi ekkonis kaj ekŝatis dum mia lasta jaro en la lernejo – do denove muzika vojaĝo reen en la tempo. Postaj titoloj estis “Skandal im Sperrbezirk” de Spider Murphy Gang, iu kanto de Dick Brave & The Backbeats, Let me entertain you de Robbie Williams (al kiu mi denove tre freneze dancis – same kiel nur unu tagon antaŭe!), kanto de Red Hot Chili Peppers, “Enjoy the silence” de Depeche Mode… kaj “Never forget” de Take That! Tio estis la alia kanto de mia lernejofina jaro, tiel ke la homoj tre amuziĝis. Mi estis parolinta kun la DĴ-amiko pri DĴumado kaj muziko kaj sentis min pravigita tra la scenoj sur la dancejo. Estis simple tiom evidente, ke mi scias, kiel dancigi homojn, kaj ke mi konas la ĝustajn kantojn. Tio estis eta triumfo por mi. Post iom da tempo bedaŭrinde denove iu nekapablulo transprenis la muzikon, okazis plendoj de la estroj de la loko pri la laŭteco ktp. Sed multaj el ni estis montrintaj, ke ni daŭre kapablas festi longe. Nur iom antaŭ la kvina matene mi revenis hejmen.

Kun kelkaj personoj mi vere havis bonan interparoladon. Ili havas bonan sintenon al la vivo. La pasinteco gravas kaj ne estis pro nenio, eĉ se oni mem ŝanĝiĝas. La antaŭaj agoj daŭre havas signifon. Estis tre bone sperti, ke mi ne eraris rilate al miaj amikoj.