Arkivoj de etikedoj: muziko

Vivante en pasinteca paradizo

Se oni interesiĝas pri populara (sub)kulturo, tiam la Vikipedio kaj la videa arĥivo youtube.com povas servi kiel grandiozaj fontoj de informo. Eĉ se oni ignoras videojn kaj nur ŝatas muzikon, kombini ambaŭ TTT-ejojn tre helpas respondi demandojn.

Ofte okazas al mi, ke mi legas en iu KD-libreto ke iu kanto “uzas samplaĵon el la kanto X de la artisto Y”. Tiu informo ja utilas kaj decas, sed ĝi ĉiam kreas gravan demandon: Kiom forte la pli nova verko reuzas malnovan? Ĉu vere nur temas pri uzo de samplaĵo aŭ ĉu artisto kvazaŭ kreis reludversion?

En la Vikipedio (precipe en la anglalingva versio) mi trovis multajn indikojn, kiuj same kiel la KD-libretoj mencias la originan kanton kaj almenaŭ unu konatan interpreton de ĝi. Per tiu informoj facilas trovi videojn ĉe youtube. Tiel mi finfine havis la eblon kompari ekzemple la jenajn kvar parojn:

konata kanto origina kanto
Orbital – Halcyon + On + On Opus III – It’s a fine day
Coolio – Gangsta’s Paradise Stevie Wonder – Pasttime Paradise
MC Hammer – U Can’t Touch This Rick James – Super Freak
Eric Prydz – Call on Me Steve Winwood – Valerie

Orbital agis tre lerte, ĉar oni ne rekonas la originan verkon. Ili vere kreis ion memstaran. La titola kanto de “Dangerous Minds” reale venas de Stevie Wonder; sed almenaŭ Coolio faris konvinkan reludversion. Tio en si mem jam estas agoskinda sukceso, se oni konsideras, ke kutime reludversioj ne atingas la kvaliton de la originaloj. De MC Hammer mi estas seniluziigita, ĉar lia repo preskaŭ komplete uzas la originan kanton. Kvankam mi ne ŝatas sampladon de refrenoj, “Call on me” estas akceptinda laŭ mi. Interese, ke Steve Winwood tiom ŝatas la remikson, ke li pretis nove surbendigi sian kantadon.

Ni havas ?iun tempon de la mondo

Mi denove ricevis la konfirman sperton, ke ofte indas atendi, ĝis kiam venas la ĝusta tempo por io. Pasintjare en marto mi remiksis tri ritmenblusajn kantojn de mi. Poste en majo resp. julio mi ankoraŭ verkis remiksojn de du el miaj kvar acidĵazaj pecoj. La trian, kiu restis precipe sen ŝanĝoj, mi almenaŭ komplete refaris per aliaj versioj de la samplaĵoj.

Lasis min tamen iom nekontenta, ke mi daŭre ne povis veni al fina decido, ĉu krei novan version de la kvara acidĵaza peco. Ĝi estas la plej nova el la kvar kaj la lasta, kiun mi finis, nome en januaro 2004. Mi ĉiam cerbumis, ĉu ŝanĝi la bason aŭ ne.

Denove venis inspiro al mi tra la kontakto kun aliaj Esperanto-artistoj, la Internacia Seminario kaj kuna tempo kun miaj plej bonaj amikoj. La 12an de januaro, mi finis ankaŭ tiun remikson. Dum monatoj ne venis plene konvinka ideo al mi, kiel novaranĝi la bason, kaj subite ene de kelkaj tagoj mi ekhavis tri ideojn. Ili parte baziĝis sur la malnovaj (kaj tial montriĝis prave, ke mi konservis ilin), sed samtempe montris iun novan aliron al la konata temo. Je la fino mi elprovis ĉiujn tri ideojn kaj uzis la plej bonan.

Mi vere kontentas pri la rezulto. Nun mi denove povas pli multe okupiĝi pri novaj acidĵazaj kantoj. Ankaŭ tie montriĝas ondo da novaj ideoj dum la pasintaj tagoj, kiuj forigis multan blokitecon. Mi scias, ke mi povas esti tre feliĉa pro tio.

La fokuso tamen restu plu ĉe la finado de komencitaj verkoj, se la inspiro permesas tion. Malpli da nefinitaj verkoj helpas vivteni iun superrigardon.

Amatoj kaj fiduloj

Dum la pasinta Internacia Seminario kreskis denove mia intereso pri Rusio. Foje mi kontentigas tion per tre nekutimaj rimedoj: Mi denove instalis du komputilajn ludojn.

La unua estas Indiana Jones kaj la turo de Babel (aŭ “Indiana Jones kaj la infera maŝino”). En la ludo oni ofte vidas ruslingvajn vortojn kaj aŭdas Rusajn soldatojn. Ankaŭ la sonŝpuro enhavas kvazaŭ Rusan temon. La muziko kulmino por mi estas sceno sur la ŝipo “V.I. Pudovkin”, kie tiu temo eksonas kun Rusa ĥoro en la malantaŭo.

La alia ludo kompreneble estas “Ruĝa Alarmo 2” (RA2). Tie denove ravas kaj melankoliigas min la himno, kiu aŭdeblas dum fikcia glora venko.

Fakte pli frue mi skribis, ke la kanto “Himno de EsperHe” (remikso havebla en la reto) de Dolchamar memorigas min al la Rusa himno. Slavik Ivanov komentis en sia taglibro, ke li ne plene konsentas pri tiu komparo, ĉar li vidas tute alian paralelon.

Sed ŝajne tute neatendite la origina aŭtoro de la kanto pravigas min. Sub la karesnomo Pieĉjo, Patrik Austin menciis en la Vikipedio ke “la melodio similas al slavaj himnoj kiel la himno de Rusio“. Kion deziri plu? Foje la historio vere pravigas min…

Ĵaŭde atingis min retmesaĝo de iu Harold kun la titolo “Permesopeto”. Bedaŭrinde pro misklako ĝi iris al la rubokesto antaŭ ol mi legis ĝin. Espereble Harold ne tro longe atendos, sed sendos sian mesaĝon denove.

En la aero ĉi nokte

Ankoraŭ indas mencii kelkajn aferojn pri la 50a Internacia Seminario. Kompreneble okazis plia muzikado, nome dum la novjara koncerto kaj la internacia vespero. Sed mi jam estis sufiĉe ofte sur la scenejo dum tiu semajno, tiel ke mi rezignis pri ebla partopreno.

Pli interesa estis la marmeladumado, kiun Esperanto Desperado kun la Franco Melono (ĉe la piano) faris plurfoje. Ili ludis tre viglan kaj aŭskultindan ĵazon. Tio tre memorigis min al la “Bring on the night”-versio sur la samnoma albumo de Sting.

Grava grupo de bonetosuloj estis la Katalunanoj, kiuj ofte muzikis. Unufoje, kiam ili kantis en la trinkejo, mi tamen admonis, ke ili kantas la originalon, ne la tradukon de “En la fronto de Gandesa”. Unu el ili respondis, ke ili ne konas la tekston. Tiam mi simple kantis ĝin kun ilia instrumenta akompano. Poste mi skribe fiksis la tekston por ili. La Katalunanoj cetere invitis al manĝado kaj trinkado. Tre plaĉis al mi, kiel ili agis kune kun ĉiuj aliaj kaj ne kiel aparta grupo.

En la trinkejo minimume trifoje estis uzita mia publika kantaro. Indus presi kelkajn ekzemplerojn kaj disdoni ilin dum renkontiĝoj.

La IS denove estis fonto de inspiro. Interalie mi verkis novan kanto-parodion, kiu spontanee venis al mia kapo dum la koncerto de Esperanto Desperado. Dum la koncerto de Pafklik’ al mia kapo venis multaj linioj kaj rimoj, kiujn mi poste skribe fiksis. Ili servu kiel bazo por mia sekva hiphopa teksto.

Dum la internacia vespero mi partoprenis en skeĉo, kvankam pasintjare tio ne plaĉis al mi. Sed ĉifoje mi mem kunverkis la tekston kaj decidis, kiel prezenti ĝin (mallonge kaj prefere je la komenco!). La motoro malantaŭ tiu aktiveco tamen estis Stephan Schneider.

Unu klarigo, kial Esperantujo tiom feliĉigas min, estas la multaj komplimentoj, kiujn mi rikoltas. Tri tute diversaj virinoj kaj rokmuzikisto laŭdis mian hararon, unu virino ŝatis mian barbeton kaj miajn okulvitrojn, alia rimarkis, ke mi daŭre estas agrable maldika, kaj unu amiko konstatis, ke mi evidente havis pli bone videblajn muskolojn ol antaŭe. Kion deziri plu?

Aliaj pozitivaj punktoj:

  • La IS okazis en kastelo. La plej proksima urbo estis Paderborn, kie mi studis. Krome estis IS en Vestfalio, mia hejmregiono.
  • La jubilea aranĝo estis bone farita. La organizantoj realigis la proponojn, kiujn i.a. Till kaj mi estis farintaj antaŭ unu jaro.
  • La ejo havis saŭnon. La duŝoj ĉiam liveris varman akvon. La manĝaĵo tre plaĉis al mi, precipe la silvestra bufedo kaj la novjara bufedo. Oni malofte vidis la estrojn, sed ili faris tre simpatian impreson.
  • La trinkejo kaj la diskoteko estis apudaj. Tio tre gravas por bona diskoteko.
  • La Internacia Kulinara Festivalo (IKF) dum unu posttagmezo estis bonega ideo! Tio nepre okazu ankaŭ la sekvan fojon.
  • La aranĝo ne estis tro strikta. Homoj kunportis sian manĝaĵon al la trinkejo kaj neniu grumblis. Duncan dum la lasta nokto eĉ alportis frapboteletojn!
  • La Blinda Gardisto – la oficiala murgazeto de la IS – reaperis! La redaktantoj kunsidis ĝis la frua mateno kaj montris la saman malseriozan sintenon kiel Till kaj mi dum nia BG-tempo.

Kompreneble ne ĉio funkciis bone kaj necesas kritiki kelkajn aferojn. Mi jam sendis miajn proponojn al KKRen, la organiza teamo, kaj tial ne bezonas ripeti ĉion detale ĉi tie. Plej gravas, ke mi havas la impreson, ke oni sincere interesiĝas pri mia opinio.

En ?iu spec’ de diskoteko

Post la sukcesa serio de gastmuzikado dum la 50a Internacia Seminario, mi finis mian partoprenon en koncertoj jam rekorde frue, nome la 30an de decembro. Tio ege plaĉis al mi, ĉar nun mi estis libera por fari aliajn aferojn – DĴumi ekzemple. Mi estis promesinta al DĴ Leo jam monatojn antaŭe, ke mi prizorgos la diskotekon almenaŭ dum du noktoj.

Inter la 30a kaj 31a, post la koncerto de Inicialoj DC, mi ekis mian laboron je la 1a. Por glata transiro inter la elektronika esperantlingva muziko kaj la diskejo, mi komencis per “Kaj sentiĝas am'” de DĴ Roĝer. Fakte tiun unu kanton mi bezonis por elprovi la teknikaĵojn.

Poste mi daŭrigis per miaj kutimaj stiloj, nome pop- kaj rokmuziko el la 1980aj jaroj. La dancejo estis jam bone frekventata kaj ĝi eĉ ankoraŭ pleniĝis. Iam mi transiris pli kaj pli al muziko el la 1990aj jaroj. Post du horoj mi finfine komencis fazon kun peza muziko. Estis la ĝusta tempo, ĉar la ĉeestantoj tre verve dancis kaj rimarkeble ŝatis mian muzikelekton.

Ekde la 4a iom post iom malpleniĝis la diskoteko. Tamen kelkaj homoj pludancis. Tiam mi eĉ surmetis metalrokon kaj poste regeon. Mi krome kontentigis kelkajn muzikdezirojn. Je la 5a mi volis iri dormi. Unue mi elektis “Till kaj Gunnar faras teknon”, sed la homoj restis. Do mi aŭskultigis kiel elĵetan kanton “Angie” de J.B.O., kiu bone taŭgis kiel deca fina kanto por tiu nokto.

Dum la silvestra balo mi surmetis la muzikon inter la 1a (nova jaro en Britio) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). Mi komencis per “New Year’s Day” de U2, ĉar tion DĴ Leo ne estis ludinta tuj post noktomezo. Dum la premiado de la kostumoj (la temo de la silvestra balo estis mezepoko), tre konvenis mia KD kun muziko de Kaj Tiel Plu (Cantiga), Morice Benin (Homa blovo), In Extremo (Herr Mannelig), Subway to Sally, Schandmaul kaj aliaj. Tiun kompaktdiskon mi estis preparinta speciale por tiu silvestra balo. Mi finis mian laboron per kanto en la portugala. Poste mi transdonis la taskon al Patrik Austin, ĉar DĴ Leo ne reestis ĝustatempe. Oni poste diris al mi, ke li revenis nur 1-2 kantojn post mia foriro. Mi tamen saĝe evitis la diskejon por la resto de la festo por ne esti surprize kaptita kiel DĴ denove.

Fakte multaj homoj laŭdis mian laboron kaj demandis min dum la lastaj du noktoj de la IS, ĉu mi denove prizorgos la diskejon. Ankaŭ DĴ Leo ofertis tion al mi, sed mi neis tion pro du kialoj: Mi ankoraŭ bone memoris mian malbonfarton kiel DĴ dum la lasta nokto antaŭ unu jaro kaj nepre volis eviti, ke tio okazas al mi denove. Plie kaj eĉ pli grave mi estis promesinta, ne labori dum la lastaj du noktoj, kaj nepre volis plenumi tion.

Ĉifoje la diskoteko estis tre proksima al la trinkejo. Tio kutime estas granda avantaĝo. Tamen multaj homoj ne estis kontentaj, ĉar DĴ Leo evidente havis alian muzikelekton ol ili. La laŭtaj basoj de kluba muziko ofte bruis en la trinkejo. Tio pli ĝenis ol subtenis.

Mi tamen daŭre opinias, ke DĴ Leo havas talenton. Se li iom pli adaptiĝas al la kutima IS-publiko, tiam li povos esti brila DĴ en Esperantujo dum multaj jaroj. Grava li jam estas nun, ĉar li ne nur faris, sed ankaŭ organizis la diskotekon.

La diskeja nokto, kiu plej plaĉis al mi, estis sendube inter la 29a kaj 30a de decembro. Tiam ankaŭ DĴ Roĝer ĉeestis. Post kelkaj trinkaĵoj kaj babilado en la trinkejo, arono subite diris: “Nun estas la tempo por danci!” Do ni du hastis al la diskoteko. Tie jam estis pluraj homoj kaj ni verve ekdancis. Fakte arono faris ekzakte tion, kion mi atendis de li – li dancis kiel frenezulo. Tiom trejnita homo ja devas agi tiel. Sed ankaŭ ĉe mi la regula sportumado montris siajn bonajn efikojn kaj mi ne nur bone eltenis la dancadon, sed konkursis kun arono dancante. Dum sufiĉe longa tempo eksonis kluba muziko, sed iam oni transiris al pli pezaj pecoj. Kiam mi aŭskultis “Breathe” de The Prodigy, mi demetis mian ĉemizon kiel faris arono jam je la komenco. Tio pli facilis por mi ol dum antaŭaj jaroj, ĉar mia korpo aspektas pli bone ekde la trejnado, ne plu magre, sed agrable maldike.

Kompreneble ankaŭ mi iam estis elĉerpita, sed la nokto estis plena sukceso por mi. Kaj krome estis granda honoro, tiom roki la homojn kune kun arono, la stila Kanadano!

Estis elvendita prezentado

La koncertoj, kiujn mi menciis en la hieraŭa enskribo, ĉiuj tre bone sukcesis. Esperanto Desperado, JoMo kaj Dolchamar certe apartenas al la plej altkvalitaj kaj spertaj Esperanto-artistoj. La grupo Pafklik’ ĵus startis sian karieron, sed iros sian vojon.

Dum la Internacia Seminario ankaŭ okazis aliaj koncertoj. La ceteran muzikan programon de la gufujo mi ĉiam evitis. Laŭdire la 30an de decembro okazis gitarludado kaj kantado de Nederlandano dum la vespera programo, sed ĝin mi maltrafis. Oni poste diris al mi, ke precipe la kantado estis tute malbona. Pri unu prezentado de Norvego mi tute ne scias, ĉu ĝi entute okazis. Restas menciindaj du koncertoj:

Kadakar mi spektis la kvaran fojon post la IJS 2004, la IS 2004/05 kaj la IS 2005/06. Ĉifoje ili havis drumiston, kio sendube estis plibonigo, sed la resto ŝajnis al mi preskaŭ same kiel dum la pasinta jaro. La rimarkinda afero por mi estis, ke ankaŭ la reago de la publiko montris tion. Unue kelkaj homoj dancis, sed poste neniu plu.

Inicialoj DC (Éric Languillat) donis tre malfruvespere koncerton kun elektronika popmuziko, videoj, kantado kaj viva elektra gitaro. Origine li volis fari tion unu tagon antaŭe, sed alvenis tro malfrue por fari tion. Bedaŭrinde oni ne estis anoncinta la koncerton bone (min neniu ekzakta tempoindiko atingis). Tamen kelkaj homoj dancis. La koncerto antaŭ du jaroj certe pli bone sukcesis (la ĉambro estis pli malgranda kaj ĉiuj homoj jam ĉeestis), sed denove plaĉis al mi, kion mi aŭdis. Mi daŭre opinias ke Eric ankoraŭ ne alvenis ĉe la maksimumo de sia talento en Esperantujo.

Aĥ jes, kaj finfine la fifama IS-bluso alvenis! Mi jam demandis min, ĉu ĉio estas en ordo kun mi. Kion ni farus en la mondo sen tristeco kaj letargio?

Alradie brili al la mondo

La post-IS-sindromo daŭre ne turmentas min. Hieraŭ mi uzis la recepton “faru ion kun amikoj” kontraŭ ĝi. Mi ĉeestis la rolludan grupon de mia frato, en kiu mi aktivas ekde kelkaj monatoj.

La muzika programo de la Internacia Seminario eĉ supertrafis tiun de la pasinta jaro. Tamen ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la IS ĉagrenis min la fakto ke la Kuracistoj ne povus koncerti tie, des pli ĉar mi konstatis tralegante la duan informilon, ke multegaj artistoj estos tie. Inter ili troviĝis pluraj, kiuj ne estis menciitaj, kiam oni neis nian proponon, muziki dum la IS. Ŝajnis al mi ke kvazaŭ ĉiu povus ludi dum la IS, nur ni ne!

Aliflanke la lastaj monatoj de la jaro 2006 estis plenŝtopitaj per laboro kaj aliaj eventoj, kiuj foruzis mian forton. Mi ne havintus tempon por fari ĉion tion kaj ekzerci por plena roka koncerto. Do almenaŭ mi saĝe uzis mian energion, ekde kiam mi sciis, ke ni ne koncertos dum la IS.

Krome mi tre baldaŭ havis alternativan planon, kiun mi realigis: Anstataŭ koncerti dum unu vespero, mi partoprenis ĉe multaj koncertoj kiel gastmuzikisto! Tiel mi verŝajne kreis novan rekordon pri gastmuzikado dum unu renkontiĝo.

La 27an de decembro ludis Esperanto Desperado. Ili venis malfrue al la ejo, tiel ke ni ne plu havus tempon por ekzerci. Tamen mi kantis “Feliĉe” kun ili.

La 28an de decembro koncertis JoMo. Sebastian kaj mi posttagmeze priparolis kun li komunan programon kaj provludis ĝin. Interalie ni prezentis:

…kaj kelkajn pliajn kantojn. Mi tre ĝojas, ke ni kune prezentis malnovajn Amplifiki-kantojn, inter ili la IS-himnon. Plie mi ĉiam volis kanti “Hej la nizoj” kaj “Ĉu vi volas danci” kun li. Kaj ekde jaroj mi intencis instrui al li kelkajn kantojn de la Kuracistoj.

Iom post noktomezo okazis akustika koncerto de la Kuracistoj en la gufujo. Sebastian kaj mi ludis entute naŭ kantojn, la lastan kiel aldonon kun Krücke:

  1. Westerland
  2. Mi kaj ŝi
  3. Longe for
  4. En kaĉ’
  5. Kisu min, ho kara
  6. Solege en la nokt’
  7. Sen vi
  8. Ne plu
  9. La grasa Elke

“Solege en la nokt'” ni prezentis la unuan fojon publike. Tiel la koncerto enhavis ankaŭ ion specialan. Kompreneble muzikado sen baraktado per teknikaŝoj kaj kun tiom mallonga daŭro estas multe pli facila kaj senstreĉa ol plena koncerto en roka konsisto. Cetere ni provludis nur la duonon el la kantoj la 27an posttagmeze en la loĝejo de Sebastian. Kelkajn aliajn kantojn ni elprovis kelkajn horojn antaŭe.

La 29an de decembro okazis la hiphopa koncerto de Pafklik’. Ili invitis min partopreni kaj mi prezentis mian hiphopan kanton “La premiero”. Bonŝance mi estis kunportinta la muzikon por ĝi sur KD.

La 30an de decembro Dolchamar aperis sursceneje. Dum la posttagmezo kaj frua vespero mi estis okupita per aliaj aferoj, tiel ke ni ne povis provludi. Je la fino Dolchamar, Sebastian kaj mi ludis “Dance kun larma okul'” kiel aldonon.

Entute la Kuracistoj optimume uzis la semajnon. Mi eĉ opinias, ke tiel estis pli bone ol kun propra rokkoncerto. Ni multfoje sukcese aperis sur la scenejo kaj havis bonan kontakton kun multaj aliaj muzikistoj. Tio donas bonegan bazon por estonta muzikado.

Se la tempo sufi?as

La IS-bluso ankoraŭ ne kaptis min, kvankam pasis mia unua labortago. Eble ankaŭ ĝuste pro tio ĝi ankoraŭ ne venis – anstataŭ sidi hejme kaj cerbumi mi havis ion por fari.

Dum la Internacia Seminario finfine atingis min la inspiro necesa por fini projekton, kiu jam delonge okupas min. Ekde jaroj mi intencis fari duan eldonon de mia kompaktdisko kun malrapidaj kantoj por para dancado. La origina versio datas el la jaro 1999 kaj estis daŭre uzata en la gufujo, kune kun parto de mia trinkeja kompilo. La kantolisto fakte jam estis preskaŭ preta, sed mi daŭre pensis kaj dubis pri la plej bona sinsekvo de la titoloj. Tion mi nun finfine decidis. La KD do aspektas jene:

K2
01. 4:49 Foreigner            Waiting for a girl like you
02. 4:59 Toto                 Africa
03. 4:12 The Police           Every breath you take
04. 4:58 U2                   With or without you
05. 7:44 Marillion            Kayleigh & Lavender (DJ-Kunar-Remix)
06. 6:08 Gary Moore           Still got the blues
07. 4:11 Tito & Tarantula     After dark
08. 4:46 Chris Isaak          Wicked game
09. 5:30 Zucchero Fornaciari  Il volo
10. 4:29 Jean Jacques Goldman Elle ne me voit pas
11. 4:18 Khaled               Aïcha (version mixte)
12. 4:47 Seal                 Kiss from a rose
13. 3:39 Sting                Fields of Gold
14. 4:03 Bryan Adams          Heaven
15. 5:10 The Scorpions        Wind of change
16. 5:34 Guns 'n Roses        Knockin' on Heaven's Door

En la gufujo mi refoje rimarkis, ke kelkaj kantoj estis sufiĉe malpli laŭtaj ol la aliaj. Tion mi solvis, maksimumigante la laŭtecon de ĉiu unuopa kanto. Nun la tuto devus soni pli unuece, harmonie.

Ne, ne povas esti mal?usta

La IS-bluso staras ĉe la sojlo, do urĝas agi kontraŭ ĝi. Hieraŭ mi aĉetis novajn vestaĵojn. Pozitivaj ŝanĝoj en la vivo ekster Esperantujo ja estas unu bona recepto kontraŭ la post-IS-sindromo. Alia paŝo por batali la simptomojn konsistis el ordigado de mia loĝejo. Entute mi forŝetis 5 kg da papero. Mia tablo denove aspektas superrigardeble. Tio ĝenerale devas denove okazi en mia vivo, se ĝi daŭriĝu bone: Necesas ordigi la posedaĵojn kaj forŝeti la superfluajn.

Dum la Internacia Seminario, mia patro prezentis siajn tradukojn de Germanaj drinkokantoj en la trinkejo. Mia frato verkis drinkokanton laŭ la refrena melodio de la kanto “Carnaval du Paris”. Kaj mi finfine sukcesis realigi ideon, al kiu inspiris min Duncan jam dum la KEF 2005: Mi verkis trian strofon de “Odoras kiel vespermanĝo“, kiu nun estas kompleta parodio de “Smells like Teen Spirit” de Nirvana. Entute nur temas pri du pliaj linioj, sed verki ilin tamen kostis tempon, ĉar la bezonata inspiro ne venis ekster Esperanto-renkontiĝoj.

Mi estos denove kun vi, mi estos denove kun vi

Hieraŭ mi revenis de la 50a Internacia Seminario (IS) en Wewelsburg apud Paderborn. La post-IS-sindromo certe ankoraŭ kaptos min, sed nun mi jam aktive batalas kontraŭ ĝi.

Kion diri pri la jubilea IS? Ĝi estis minimume pli bona ol la pasintaj du kaj rilate al la etoso denove memorigis min pri la Internaciaj Seminarioj de la malfruaj 1990aj jaroj. La nombro de la partoprenantoj restis iom malalta (209), sed almenaŭ rimarkeblis denove kresko.

Mi jam notis ĉiujn rakontindajn punktojn pri tiu ĉi IS, sed nur iom post iom skribos ilin. Kompreneble la muzika parto ricevos apartan atenton. Jam nun mi menciu ke la muzika programo superis eĉ tiun de la pasinta jaro kaj estis la plej bona, kiun mi iam ajn spertis ekster la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)!

Kun multaj artistoj mi babilis kaj feliĉe rimarkis, ke ili havas similajn vidpunktojn kiel mi. Do mi ne estas sola batalanto, sed trovas min en bona kompanio. Tio sole jam estas tre esperiga.