Arkivoj de etikedoj: muziko

De lago Lemano ?is la Finnlanda stacidomo

Mi jam rakontis muzikvideajn anektodojn de miaj voja?oj al Kazan kaj al Sankt Peterburgo. En la due menciita urbo ankora? okazis alia menciinda afero.

Tiun tagon mi estis vizitinta la krozo?ipon A?rora, kiu fami?is pro sia rolo dum la oktobra revolucio en 1917. Por veni tien, mi prenis la metroon kaj eliris je la Finlanda stacidomo. Jen alia nomo kun historia signifo. Tie Lenin alvenis, kontrabandita de la Germanoj el Svislando. The Pet Shop Boys faris alludon pri tio en sia kanto West End Girls. Tie ili kantas “De la lago Lemano ?is la Finlanda stacidomo”. Nu, proksime de tiu lago mi estis en 1986 kaj 1987 dum la someraj ferioj en La Chaux de Fonds. Kaj nun mi estis ?uste en tiu stacidomo! (Cetere The Pet Shop Boys anka? faris aliajn verkojn kun rilato al Rusujo: “Go West” kaj muzikon por la filmo “Kiraso?ipo Potjomkin”.)

Post la turistado, mi man?is en eta restoracio. Mia Rusa akompano diris, ke ?io aspektas kvaza? kiel dum Sovetaj tempoj. Sed la muziko, kiu eksonis en la malanta?o, estis klare okcidenta. Mi jam estis spertinta tiun mikson dum anta?aj fojoj en Rusujo. Ekzemple dum dutaga trajnvoja?o al la Azova maro, iam en la radio a?skulteblis “Rasputin” de Boney M. – okcidenta kanto kun rilato al Rusujo! Kaj nun mi subite demandis min, ?u miaj oreloj min trompas: ?u tie ne kantis iu en la angla pri Sovetunio?

Denove hejme mi facile eltrovis, pri kiu temas: La kanto nomi?as “U.S.S.R.”, la artisto Eddy Huntington. Li estis fama dum la tempo de la tiel nomata “Itala diskoteko”, tipa popmuzika stilo el la 1980aj jaroj.

Se oni rigardas la videon de Eddy Huntington: U.S.S.R., tiam oni estas tre feli?a, ke ne nur la malvarma milito estas historio, sed anka? la modo de tiu tempo! Tamen indas spekti tion:

La supra video enhavas dialogojn, interrompojn kaj brusonojn. Anka? haveblas versio kun altkvalita sono, kiu nur montras la disketon:

Plej amuze tamen estas, kiel mi eltrovis nur hodia?, ke ?ijare aperis nova kanto de li: Eddy Huntington: Love For Russia.

La video estas kunmeta?o el la malnova Sovetunio-video kaj diversaj vivaj prezentadoj de tiu kanto, laste en 2002 en Moskvo. Tie li aperis kadre de nostalgia televidelsendo pri diskotekaj furora?oj. Se mia KD por Rusujo ne jam estus finpreparita anta? du jaroj, mi ekde januaro havus unu novan kandidaton por ?i – kaj ekde hodia? e? duan.

Amo estas en la aero

Hiera? mi skribis pri muzikvideoj, kiujn mi ekkonis en hotelo. Aldonindas ankora? kelkaj ekzemploj por tiu ?i jaro. En februaro mi estis en Sankt Peterburgo.

Tie mi la unuan fojon a?skultis Lady Gaga: Poker Face. Mi ne tre ?atas la kanton a? la artistinon, ?io aspektas kaj sonas artefarite.

En varbado por ?ipsoj kun alludoj pri la nova jaro (kiu la? la rusortodoksa eklezio okazas du semajnojn post la romkatolika, do ne estis tro longe anta?e) eksonis John Paul Young: Love Is In The Air, tre malnova kanto. Anta?e mi ne tro ?atis ?in; ?i havas la tipan sonon el la 1970aj jaroj, kiu ofte sonas tre malnova, pasinttempa. Tamen la unua parto de la kanto, kun tiu klara kantado, nun tre pla?as al mi.

Sed la du veraj furora?oj ne estas anglalingvaj. Unu kanton mi nur ?atis post ofta a?skultado, sed tiam des pli ?i ne plu foriris el miaj oreloj: Banderos: Adios (????’????: ?????). Tiun kanton mi kunprenis kiel mian personan someran kanton al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec.

Kaj la kulmino estis kanto, kiun mi vidis nur unufoje en la televido. Tamen ?i tuj kaptis mian atenton kaj pro la video kaj pro la muziko: Zdob ?i Zdub: Bun? Diminea?a konsistas el nostalgiaj bildoj, bonhumura kantado, vigla ritmo kaj latunaj blovinstrumentoj – kvaza? oriente?ropa mondmuziko. La grupo venas el Moldavujo.

Kiu diris, ke ne plu eblas malkovri ion por okcidentuloj? Kia ?ojo, kiam la vivo ankora? ofertas agrablajn surprizojn!

Ni estas solaj

Hejme mi neniam spektas muzikan televidon. Nuntempe la plej grava kialo estas, ke mi ne havas televidilon entute. Sed anka? anta?e la muzikaj kanaloj ne plu interesis min, ?ar dum la pasintaj jaroj, ili pli kaj pli forigis sian (supozite) kernan produkton el la programo kaj plenigis ?in per Usonaj “realvivaj” serioj kaj varbado por po?telefonaj melodioj. Kutima ?erco en Germanujo estas: “Mi volas spekti muzikvideojn – en?altu muzikan televidon!”

Tamen, kiam mi tranoktas en hotelo dum feriumado, povas okazi la kontra?o: Kelkaj kantoj aperas tiom ofte en la televido, ke mi da?re ligas ilin al tiu tempo.

Kiam mi estis en Kazan (Rusujo) en majo 2008, tre popularaj estis du kantoj. Unu estas Madonna & Justin Timberlake: 4 Minutes (produktita de Timbaland). Tiun mi ne ?atas, ?i neniel ravas min.

La alia estas Kylie Minogue: In My Arms, elektronika-melankolia popmuzika?o. Tiu ne plu eliris miajn orelojn. La sekva video estas alia versio ol tiu malanta? la suba ligo, ?ar enmetado estas malaktivita por tiu. Anka? tiu pli nova, kunmetita versio pla?as al mi. Tie aldone kantas viro:

En januaro mi vizitis Bavarujon. Kvankam la Germana muziktelevido, kiel mi ne povas mencii sufi?e ofte, absolute a?as, foje – ver?ajne malgra? ?iuj provoj – tamen aperis muzikvideo. Polarkreis 18: Allein allein mi jam konis el la radio – denove elektronika, melankolia popmuziko. Iom surprizis min ke la strofoj estas en la angla kaj la refreno en la germana.

Mi jam regas kelkajn gitaroakordojn

Tra unu el la plej popularaj germanlingvaj blogoj mi malkovris tre amuzan kanteraron. Ne temas pri kanto-eraro, sed multaj pecoj de diversaj kantoj, kantitaj kune. La grupo ?iam ludas la samajn kvar akordojn (C G Am F – eble en alia dutalteco) kaj tiel montras, ke dekoj da kantoj uzas ilin!

?e Youtube mi trovis diversajn versiojn de “The Axis Of Awesome: 4 Chords”. Por la komenco, a?skulatadon indas studia surbendigo kaj koncerta surbendigo.

Du kantoj venas al mia menso, kiu ne enestas: “The Police: So Sonely” kaj “No Woman, No Cry” (ekzemple de Bob Marley, The Fugees…). Alia populara vicordo de tiuj kvar akordoj estas C Am F G.

Vento frapas al fenestro

Ankora? okazas, ke mi estas kormovita tra Esperanto-muziko kaj perdi?as en memoroj. Lastan fojon tion forte ka?zis la 51a selsendo de Varsovia Vento. Tie oni intervjuis Martin Wiese. En tiu elsendo li rakontas pri sia muzika pasinteco, sia aktiveco en diversaj grupoj (la fruaj Amplifiki, poste Persone kaj lastatempe “La Talpoj”). Inter la diversaj partoj de parolado oni ?iam a?skultigis lian muzikon kaj kelkajn kantojn li mem ludis. Elstaris la IS-kanto kaj Longe for. La dua venas de la unua Persone-albumo “62 minutoj”. Mia grupo “La Kuracistoj” reludas ?in regule dum koncertoj. Alia agrabla?o estis, ke li mem diris, ke li da?re tre ?atas la kanton Du homoj de la dua albumo “En la spegulo” (kiu intertempe senpage haveblas). Tiun kanton Supernova el Brazilo reludis (tre bone!) dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, ?e?ujo.

Kiam etaj princoj iras dormi

Hodia? la unuan fojon mi pagis por MP3-dosiero. Tio ne estas io eksterordinara, se oni konsideras, ke ekzistas interretaj vendejoj por tio ekde jaroj. Tio estas io speciala, se oni scias, ke mi forte preferas diskojn al dosieroj kaj ke mi ne ?atas âceti unuopajn kantojn. Fakte mi ne mendis la kanton por mi mem. Kaj mi vidis, ke la kompleta disko estas kopiprotektita.

Kun kopiprotektitaj diskoj mi havas grandparte negativajn spertojn. Principe mi jam evitas entute a?eti ilin, tamen en mia kolekto trovi?as minimume tri ekzempleroj: Apocalyptica: Reflections (kiu dum a?tomata startado instalas iun kromprogramon, do agas kvaza? viruso; estis donaco tamen), Jam & Spoon Featuring Jim Kerr: Cynical Heart (kiu tute faras problemojn) kaj Coldplay: X&Y (kiu tiom malbone legi?as ke ne eblis ciferecigi kelkajn kantojn bone). La muzikindustrio denove sukcesis ?agreni fidelan klienton.

Anstata? mendi tutan albumon tra la interreto, atendi kelkajn tagojn ?is ?i alvenas kaj tiam eltrovi, ke la kopiprotekto estas denove terura kaj ne permesas komfortan a?skultadon, mi dekomence rezignis. La muzikindustrio perdis la profiton el la diferenco de tuta albumo kaj tiu unu kanto. Mi ne plu pretas penti pro la kaprica?oj, kiujn iuj stultuloj elpensas, por efektive malhelpi al konsumantoafabla muzikomerkato. Mi da?re volas a?eti kantojn, kiuj pla?as al mi.

Faru tion

Ekzistas interesa anekdoto pri kanto de Nelly Furtado, nome Do It. La?dire la bazo de la muziko estis simple reuzita muzika?o de alia artisto. La popularan kanton oni konas, ?in oni anka? ludas en Esperanto-diskotekoj:

Oni facile rimarkas la elektronikajn elementojn, kiuj sonas iomete malkutime por Nelly Furtado. Sed en peco en la stilo de komputilaj ludoj el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, tio estas tute tipa. Acidjazzed Everything estas de Tempest (Janne Suni). Remikso de tiu kanto de GRG (Glenn Rune Gallefoss) la?dire e? pli similas al “Do It”, sed jen la originalo:

Fakte tiu elektronika tuj memorigis min pri malnovaj komputilaj ludoj, kiam mi la unuan fojon a?skultis “Do It”. Mi posedas la diskon Power Game Hits, kiu enhavas interalie Chris Hülsbeck: Shades.

Reuzado de tiuj klare malnovaj elementoj pli ofte okazas. Pasintan jaron, kiam mi feriumus en Kazan (Rusujo), en la a?tobuso iu junulo sonigis hiphopan kanton, kiu bazi?is ?ajne sur iu malnova komputila muziko.

Tiu sceno de trako?atantoj, kiuj produktas kaj inter?an?as malnovstilan muzikon (kaj foje komponas a? komponis ?in por komputilaj ludoj), jam pli frue alportis interesajn aferojn. Anka? Andreas Viklund, kiu kontribuis al la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo, venas de tie, se mi ?uste memoras.

Preta a? ne, jen mi venas

Malgra? ?iu kritiko: Youtube kaj la (anglalingva) Vikipedio povas bone subteni muzik?atanton. Mi skribis pri tio jam plurfoje, ekzemple pasintan decembron kaj povus fari malregulan serion el tio, ?ar mi ?iam malkovras ion novan.

Lastatempe mi eltrovas, de kie venas la muziko por la hiphopo el mia tempo kiel juna plenkreskulo. Je mia granda surprizo, ofte la kantoj bazi?as sur multe pli malnovaj muzika?oj. Specife la nigrula muziko el la 1960aj kaj 1970aj ludas gravan rolon.

En dua duono de la 1990aj jaroj, ekzemple furoris la sekva kanto: The Fugees: Ready Or Not.

La muziko en la malanta?o venas… de Enya! Estas ?ia kanto Boadicea, kiu eksonas tie. E? la basoj jam estas en ?i.

Sed anka? la refrena kantado ne estas verko de The Fugees, sed prenita el alia, pli frua verko, kiu e? portas la saman nomon: The Delfonics: Ready Or Not.

Ne nur la refreno, anka? la muziko de tiu kanto estis reuzita. La facile rekonebla melodio de la latunaj blovinstrumentoj retroveblas ekzemple ?e Missy Elliott: Sock It To Me.

Kaj denove estas kanto el la malfruaj 1990aj jaroj. Mi ?iam opiniis, ke multa muziko el tiu tempo ne estas tre sprita. Sed nun mi scias, de kie venas la originaloj. Kaj mi da?re plulernas kaj pli estimas la laboron de artistoj el pli fruaj jardekoj.

Flugu min al la luno

Mi konfesas: Por recenzi novajn Esperanto-muzikdiskojn, mi bezone multe tro longe, almena? dum la pasintaj jaroj. Aliflanke mi tute ne ?atas la kutiman manieron, kiel oni prezentas fre?e aperintajn verkojn en Esperanto-gazetoj: Homoj surface kaj haste skribas. Plej ofte oni nur redonas la informojn, kiujn la eldoninto mem liveris, a? la?das sen tro akre analizi la produkton. Mi kiel detalfanatikulo ne kapablas skribi tiel. Mia lasta recenzo temas pri “Hotel Desperado”, la dua disko de Esperanto Desperado, kiu aperis en 2004, do anta? kvin jaroj. Tamen indis atendi tiun tempon por fini la tekston. Mi lernis interalie, ke mia plej ?atata kanto de tiu disko, “?i nokte“, reuzas melodion. Kiam mi vizitis la doktori?an feston de Sebastian en junio 2007, lia ?aza ensemblo ludis kanton, kies melodion mi rekonis. Poste li klarigis al mi, ke la kanto nomi?as “Fly Me To The Moon” kaj estas kvaza? klasika?o en tiu muzikspeco. Mi trovis multajn videojn en la reto, sed plej kaptis mian atenton la surbendigo de Karolina Pasierbska:

Vi havas la amon

Jen fenomeno, pri kiu mi jam volis skribi delonge: Foje okazas, ke mi a?skultas iun kanton en la radio a? ?e festo kaj pensas: “Tute klare, ?i estas de artisto X!” Sed tiu certeco trompas kaj fakte nur poste mi eltrovas, ke ?i venas de tute alia grupo. Unu muzika?o, kiu tre agrable surprizis min, estas “You Got The Love (New Voyager Radio Edit)” de “The Source Featuring Candi Staton“. Mi opiniis, ke temas pri kanto de Moby: soula kantado kun melankolia elektronika muziko, tute tipa por li.

Alia agrabla surprizo estas, ke la versio el 2006, kiun mi ekkonis, estas (?is nun) la lasta el multaj remiksoj, kiuj aperis dum la jardekoj. La origina kantado datas el la 1980aj jaroj! Mi a?etis la disketon kun kvin versioj, i.a. mia ?atata, kaj konstatis, ke el origina popmuzika?o i?is ha?za peco en la 1990aj kaj en tiu ?i jardeko, ?i ekhavis melankolian muzikan mantelon. Fakte la moderna versio plej pla?as al mi kaj sonas por mi, kvaza? ?i estus la originalo. La muziko tiom bone substrekas la emocian kantadon, ke malfacilas imagi, ke tiu akompano ne estas la origina!