Arkivoj de etikedoj: muzeo

Bonvenon en la Neandertalo, bonvenon, bonvenon!

Hodiaŭ mi vizitis kun miaj gefratoj kaj mia bofrato la Neandertalan muzeon apud Düsseldorf. Nin allogis la speciala ekspozicio “La blanka oro de la Keltoj” pri la salminejo en Hallstatt. Ĉar nia rolluda rondo ludas kulturon similan al la Kelta, tio kompreneble aparte interesis nin. En 1990 miaj gefratoj kaj mi jam estis en la salminejo de Hallstatt, sed ekde tiam oni multe pli trovis kaj esploris.

Kompreneble mi ne povas redoni ĉiujn impresojn de plurhora muzeovizito. Aparte memorinde al mi ŝajnas, ke jam antaŭ plurmil jaroj la homoj jam posedis rimarkindan teknikan nivelon. Do neniel ĝustas ke “kun la Romianoj venis civilizacio kaj kulturo“, kiel la populara imago kredigas.

La malapero de la Neandertala homo precipe pensigas. Li ja estis multe pli robusta kaj forta ol la moderna homo – kial do la pli delikata speco postvivis ĝuste dum tempo de klimata malmildiĝo? Krome la Neandertalano dum pli frua malvarma fazo ĝuis avantaĝon pro sia diversa biologio kompare al aliaj homspecoj. Kial avantaĝo subite montriĝis obstakla? Eĉ la praa tempo estas jam plena da ironio…

Malantaŭ kestoj da travidebla plasto troviĝis statuoj de diversaj homspecoj. Al mi tre plaĉis la ideo, ke la lasta kesto estis malplena kaj enirebla, tiel ke ĉiu vizitanto de la muzeo povis pozi mem kiel moderna homo!

La informoj pri praaj homspecoj memorigis min pri la aŭrkoj de diversaj fantaziaj mondoj. Vidante la felojn kaj armilojn, tuj venis al mia kapo la aŭrka muziko el “La Mastro de la Ringoj”. Kvankam ili rolas tie kiel primitivaj malbonuloj, ilia muzika temo tamen refoje fascinas min.