Arkivoj de etikedoj: lpg

Naŭmburgo sen vi estas urb’ sen harmoni’

Mia enskriboserio pri la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo).mem finiĝis, sed mi daŭre havas ion por rakonti. Post la enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo kaj gufujo kaj trinkejo kaj maltrafitaj koncertoj kaj DĴumado kaj partopreno en la internacia vespero, la JES finiĝis la 4an de januaro. Same kiel post la 2a JES kaj post la 3a JES, mi ne tuj vojaĝis hejmen, sed ankoraŭ vizitis Berlinon.

La 4an vespere okazis koncerto de Danghera kaj Kim en la trinkejo “Fünf Ziegen”, kies estro parolas Esperanton kaj same kiel mi ŝatas malnovajn Amplifiki-kantojn. Al la trinkejo venis sufiĉe multaj esperantistoj, ankaŭ kelkaj, kiuj antaŭe ne estis ĉe la JES. Tiel mi interalie revidis Alessandra, Italinon el Vercelli, kiun mi ne vidis dum kelkaj jaroj. Ŝi estas kvazaŭ el mia pasinteco kiel junulo… kaj tuj apud mi sidis Roĉjo, kun kiu mi stultumis pri nova kanto por la VIPoj. Nepriskribebla sento, kiel malnovaj tempoj miksiĝis kun la nuno kaj proksima estonteco. Cetere mi ankaŭ revidis Mao, kiu rakontis pri sia tempo kiel juna plenkreskulo. Kelkaj aferoj ŝajne ne ŝanĝiĝas…

La sekvan vesperon okazis post-renkontiĝo ĉe la adreso Danziger Straße 50 (kiel antaŭ du jaroj). Ĉifoje eĉ estis kun karaokeo, kaj mi partoprenis ĝin!

Mi finu per bela anekdoto de la JES, nome la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC. La unuan fojon mi aŭskultis ĝin la unuan fojon en septembro 2009. Por kapti la post-JES-etoson, mi jam pli frue ligis al video. Ĉifoje La Perdita Generacio (LPG) unue reludis la kanton kun iomete alia titolo, nome “Naŭmburgo sen vi”. Inicialoj DC ŝanĝis tion al “Naŭmburgo kun vi”. Kaj LPG kadre de alia koncerto ankoraŭ dum la sama JES kreis la version “Naŭmburgo sen ni”!

La perdita generacio (LPG): Naŭmburgo sen vi

Inicialoj DC (i.d.c.) – Naŭmburgo kun vi

Ambaŭ supraj videoj estas de Sjoerd Bosga. Aldone Irek publikigis videon de LPG – Naŭmburgo sen ni ĉe Ipernity. Bedaŭrinde ne eblas rekte montri ĝin ĉi tie.

Ni ŝirmiĝas inter muroj de solec’

Kio restas por diri pri la koncertoj dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo)? Post enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo, mi ne plu frekventis iun koncerton fakte.

Dum la novjara nokto okazis kvizo. La 2an de januaro unue koncertis Tone (kiu jam aperis dum la koncerto de Jonny M kiel gastmuzikisto), poste Danghera kaj Kim (kiujn mi jam konis kune de la 3a JES). Nekutime aldoniĝis la vespero de la 3a de januaro, ĉar la JES daŭris ĝis la 4a. Post la internacia vespero ankoraŭ koncertis La Perdita Generacio (LPG).

Aldoniĝas la gufujo-koncertoj, kiujn mi ĉiujn komplete maltrafis: La 30an de decembro koncertis Gijom Armide, la 1an de januaro ĴeLe (Lena kaj Ĵenja Wilke) kaj poste LPG kaj la 2an de januaro unue Inicialoj DC kaj poste Johannes Mueller.

Kvankam mi ĝenerale aprobas la ideon de programo en la gufujo, tio ĉio laŭ mi estis evidente tro. Tio blokis la gufujon dum horoj, tiel ke mi mem havis problemojn, foruzi mian tasopason, ĉar dum multaj noktoj mi simple maltrafis la malmultan “liberan” tempon de la gufujo. Aldone oni uzis teknikaĵojn por tiuj koncertoj (iomete kontraŭ la tradicio) por surbendigi ankaŭ ilin. Sed tio signifis, ke ne povis okazi diskoteko tiam. Do la mesaĝo estas klara: Gufujo-koncertoj volonte, sed ne tiel, ke ili malebligas diskejon aŭ spontanean teumadon kun parolado.

Aliflanke tiel mi pasigis pli multan tempon en la trinkejo. Ĝi havis bonan teamon ĉifoje, kiu diligente laboris. Krome la ĉambro estis farita por trinkejo kaj havis veran etoson – tute male al tiu de la 3a JES! En la trinkejo plurfoje okazis karaokeo (ankaŭ tio iom tro ofte kaj longe laŭ mi – kiu ne ŝatas tion, devis fuĝi), sed krome oni montris muzikvideojn. Dum la novjara nokto mi eksidis kaj mem iomete surmetis videojn, tiel iĝante VĴ Kunar (nova afero!). Tio kunkreis bonan etoson. Cetere la trinkejo disponigis kafon dum la posttagmezoj – tre bona ideo!

Eĉ se mi ne partoprenis tiujn menciitajn koncertojn, mi povas almenaŭ ligi al diversaj videoj faritaj dum ili. Filmis Sjoerd Bosga kaj Irek. Bedaŭrinde ŝajne ne plu eblas rekte enmeti videojn de Ipernity, tiel ke mi nur povas ligi al ili:

  1. Tone – Verva Virin’
  2. LPG – La kosma aventuro
  3. Tone & Jonny M. – Eterna lumo

Inicialoj DC (i.d.c.)

Kim kun Danghera: Ska-virino

La Perdita Generacio (LPG): Lulkanto por piratoj

ĴeLe: Ukraina popolkanto

Gijom Armide: Viaj bukloj

Hejmen en la nokto, malfrua teregal’

Dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) koncertis ankoraŭ multaj diversaj grupoj kaj artistoj.

Johannes Mueller ludis la pianon kaj kantis. Mi opinias, ke li multe pliboniĝis dum la pasintaj jaroj. La kantotekstojn mi parte komprenas tre bone. Restas ankoraŭ kelkaj aferoj por poluri, sed detalan kritikon mi ŝparu ĉi tie. Ĉiel ajn li aŭskultigis al mi tri pecojn de si dum alia tago, kiuj estis en plena roka konsisto. Dum tiu okazo mi diris mian opinion.

Johannes ankaŭ prizorgis la gufujon, kiu festis sian 15-jariĝon. Efektive mi ĉifoje tute ne trinkis teon tie, sed la gufujo ŝajne ĉiam estis la plej longa programpunkto. Tutegale, kiam mi enlitiĝis, homoj poste rakontis al mi, ke tie okazis spontaneaj koncertoj, kiuj daŭris ĝis la mateno. Nur mankis zingibra teo. Multaj partoprenantoj bezonintus ĝin.

Lena & Shenja Wilke, patrino kaj filino, faris akustikan koncerton. Pro tio, ke estis la lasta vespero, ĝi estis iom tro trankvila laŭ mia gusto. Sed facile eblis percepti la altan kvaliton de la muzikado. Dum alia tempo, mi certe povintus pli facile koncentriĝi pri la muziko.

Pli vigla estis La Perdita Generacio. La mallongigo “LPG” en la programo tamen pensigis min pri tute alia afero, nome agrikultura produktado-komunumo en GDR. Kvankam mi posedas ambaŭ albumojn de la Perdita Generacio, mi ankoraŭ ne trovis la tempon por atente aŭskulti ilin. Ili havis multajn ŝatantojn dum la JES; krome ili ankaŭ elradiis bonan etoson. La ulo, kiun mi konsideris la ĉefon, ĝenerale faris tre simpatian impreson. Certe estas grupo, kies muzikon mi devas studi ankoraŭ pli atente estonte.

Bonege funkciis la trinkejo. Ĉiam oni rapide servis, kaj neniam iu el la helpantoj havis malbonan humuron. Inter la haveblaj bierospecoj troviĝis Krombacher. Tio estis mia saviĝo: Neniam mi havis kapdolorojn dum la sekva tago, eĉ se mi estis trinkinta la unuajn botelojn relative rapide. Ankaŭ ekzistis iu Ĉeĥa biero, sed ĝi ne havis la kvaliton, kiun mi atendas de tia biero. Kiam la Krombacher-stoko preskaŭ elĉerpiĝis, la trinkeja teamo rezervis la lastajn botelojn por Sebastian kaj mi! Dum la lasta vespero mi elektis miksitan bieron, ĉar Krombacher ne plu haveblis. Sed tiam estis bona okazo, pri kiu mi skribos poste, por trinki miksaĵon…

En la sekvaj alineoj mi skribos refoje pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ne mankos kritiko.