Arkivoj de etikedoj: laboro

Mi estas ankora? staranta – jes, jes, jes!

Ĉijare mi rompis etan tradicion de mi rilate al mia reta taglibro: Mi nenion enskribis la 8an kaj 9an de decembro. Kutime mi ja ĉiun duonan jaron faras rondrigardon kaj skribas pri aliaj retaj taglibroj. Ĉifoje apenaŭ ekzistas io nova raportinda. Krome mi ne havis multan tempon dum tiuj du tagoj pro la laboro.

La 9an de decembro estis la kristnaska festo de mia firmao. Matene ĉiuj renkontiĝis en la (lukse renovigita) kamparanejo Gut Havichhorst. Tie okazis la kvartala renkontiĝo (diversaj prelegoj, prezentado de novaj membroj ktp.). Ni ricevis matenmanĝon kaj tagmeze bufedon. Tio memorigis min pri la IS kaj mi rakontis al miaj kolegoj pri miaj spertoj kiel bufedo-veterano. (Kiel IS-organizanto oni lernas, pri kio atenti: Eldonu malgrandajn telerojn. Laŭeble kreu du vicojn al la bufedo. Ofertu la saman manĝaĵon ĉe pluraj lokoj.)

Je la 3a matene: Gunnar rokas la domon

Vespere ni festis en la Picasso-muzeo de Münster. Unue ni agrable manĝis bongustan menuon, dum kiu oni servis diversajn vinojn. La ĉefo kaj diversaj gravuloj parolis, kaj tiam komenciĝis la pli malformala, distra parto. Mi sidis ĉe la plej malantaŭa tablo, do kiam la homoj ekstaris kaj forlasis la tablojn, mi vidis grandparte malplenan solenan salonon. Tio kreis deĵavuon pri silvestro (pli ekzakte la tempo post la silvestra bufedo kaj antaŭ la balo), kaj tio tre deprimigis min. Mi memoris, ke mi ĉifoje plej verŝajne ne povos veni al la Internacia Seminario la tutan tempon – eble eĉ tute ne. Mi parolis kun kolego, kiu same ŝatus havi plian liberan tempon komence de januaro por festi novjaron kiel kutime.

Dum unu-du horoj mi sentis min tute sola pro tio. Sed tiam mi estis travivinta tiun punkton kaj denove amuziĝis. DĴ surmetis muzikon, kiu pli kaj pli plaĉis al mi kaj kiam kelkaj koleginoj ekdancis, mi ne plu retenis min.

Mi ankaŭ diris muzikdeziron al la DĴ – “Every you every me” de Placebo. Li surmetis ĝin post fazo, kiam preskaŭ ĉiuj homoj sidiĝis. Subite denove pleniĝis la dancejo kaj la homoj dancis freneze. Mi evidente pravis pri mia elekto! Poste la DĴ surmetis “Song2” de Blur kaj “Smells like Teen Spirit” de Nirvana – simple bonege! Je duona post la kvara mi foriris kun la lastaj postrestintaj kolegoj al la “Mocambo Bar” kaj tie trinkis lastan rondon. Iom antaŭ la sesa matene mi enlitiĝis. La dancado ankaŭ memorigis min pri la IS kaj la silvestra balo – sed en bona senco.

Bon?ance, ke oni neniam scias, kio onin atendas

La bona novaĵo estas, ke mi ekde la 21a de novembro denove havas laboron. La malbona novaĵo estas, ke mi pro tio ne plu same ofte povos skribi en mian taglibron. Kaj ekde la KEF mi nur kun ega malfruo skribas pri miaj travivaĵoj. Sed iam mi denove atingos akuratecon, pri tio mi certas!

La laboro kaŭzis, ke mi finfine povis rezigni pri la espero, refunkciigi mian USB-bastonon. Ekde la lasta labortago ĉe mia malnova laborejo ĝi ne plu funkciis. Mi vane provis legi la enhavon per tri diversaj komputiloj kaj poste eĉ fajfis pri la enhavo, provante kompletan reformatigadon, kio ankaŭ ne sukcesis. Sur la USB-bastono troviĝis kelkaj dokumentoj kreitaj de mi kadre de mia laboro, kiujn mi povintus uzi kiel ekzemplojn por mia kapablo verki tekstojn ktp. Tial mi tre longe hezitis pri la formatigadoprovo. Sed nun kun nova laboro mi ne plu bezonas tiujn dosierojn.

Tial mi la veturis al Media Markt, kie mi estis aĉetinta la USB-bastonon. Fakte la vendejo troviĝas longe for de la urbocentro, en industria parto de Münster, kien mi neniam aliokaze biciklus. Mi alvenis nur kelkajn minutojn antaŭ la tempo de fermiĝo, sed ankoraŭ sukcesis unue uzi mian garantirajton (kiu validas dum du jaroj). Ĉar la USB-bastono evidente ne plu estis riparebla kaj ĉar tia modelo ne plu haveblis, oni redonis al mi la monon. Ne temis pri la 99,99 eŭroj, kiujn mi estis paginta siatempe, sed 49,99 eŭroj, ĉar la bastono intertempe perdis sufiĉe de sia valoro. Tia estas la teknika evoluo… Do ĝis neniam al mia USB-bastono (aĉetita 2004-01-23, nefunkcianta ekde 2005-06-15, finfine fordonita 2005-11-28)!

La 3an de decembro mi veturis kun miaj gepatroj al la Real-supermerkato en Nordwalde. Tie oni ofertis USB-bastonon kun duobla spaco kompare al mia iama (512 MB anstataŭ 256 MB) je malpli ol la duona prezo de la malnova (44,95 eŭroj)! Krome miaj gepatroj havis specialan rabatkarton kaj tiel pagis ankoraŭ ĉirkaŭ 20%n malpli. Do mi nun havas pli bonan modelon – kaj denove garantion de du jaroj. Tamen mi ne plu fidos je tiaj iloj – jam unufoje unu ĉesis funkcii en grava momento.

Andreas Viklund, artisto de la Elektronika Kompilo, havas novan TTT-ejon kaj novan paĝon kie li ofertas sian muzikon. Do ekzistas du memorindaj retejoj:

Andreas Viklund ĉe download.com – kelkaj novaj kantoj elŝuteblaj kiel MP3-dosieroj
la muzika paĝo de Andreas Viklund ene de lia propra TTT-ejo – ankoraŭ ne komplete pretas la muzika enhavo, la informoj, ligoj