Arkivoj de etikedoj: knorkator

Griza estas la vivo sen vi

Knorkator estas, same kiel J.B.O., muzikgrupo kiu ludas en metalroka stilo ofte tre amuzajn kantojn. Jam dum mia studado mi ?atis ekzemple ilian kanton “Böse”, poste dum iu festo en mia amikaro mi malkovris ekzemple “Wir werden”. La lingva?o en la titoloj estas ofte pli peza ol tiu de J.B.O., kio eble ka?zis ke mi ?is hodia? ne posedas unu diskon de tiu grupo. Cetere ili malfondi?is anta? iom da tempo.

Jen kanto kiu parodias la tiel nomatan “gotikan” muzikon. Mi tre ?atas la nivelan altecon de muziko – same kiel ?e J.B.O., cetere:

Knorkator: Komm wieder her

(Por tiuj, kiuj ne komprenas la germanan: Por la kantisto la vivo estas griza, ?ar oni forlasis lin, kaj nun neniu plu purigas kaj ordigas.)