Afiŝoj kun etikedo ‘kef 2005’

Ni ĉiuj tenas tion, nun ke ni komprenas ĉion

mardo 4 Oktobro 2005

Kutime libroservo ne tre allogas min dum renkontiĝo. Dum bona aranĝo ekzistas tiom multaj aferoj por fari ke mi maksimume dum kelkminuta paŭzo enrigardas. Sed dum la KEF, kiu ja ofertis plenplenan kaj bonegan programon, mi havis eĉ pli ol unu kialon por iri tien:

Mi sciis, ke estis aperinta tria Tinĉjo-albumo, nome “Tinĉjo en Tibeto“. Por kompreni, kiom la Tinĉjo-serio gravas por mi, necesas scii ke la unua Tinĉjo en Esperanto (”La krabo kun la oraj pinĉiloj”) apartenas al Esperanto-memoroj el mia infanaĝo. Tial mi tre antaŭĝojis akiri la novan albumon. Unu strangaĵon mi rimarkis: En la tuta albumo (krom ĉe kelkaj anglalingvaj vortoj), la litero “k” aperas nur en sia majuskla formo, eĉ se ĝi troviĝas meze de vorto! Ŝajne okazis iu teknika eraro, kiun neniu vidis. Tio konfirmas mian opinion, ke en Esperantujo mankas homoj, kiuj kapablas koncentriĝi pri detaloj, finpolurado kaj korektlegado.

La Esperanto-Asocio de Finnlando eldonis tre plaĉaspektan t-ĉemizon. Ĝi surhavas nur la vorton “Esperanto” en blankaj literoj kaj ekzistas en tri versioj: nigra (kun ruĝa rando), blua kaj ruĝa (kun por blanka rando). Mi aĉetintus la nigran, se ĝi havus blankan aŭ nigran randon. Anstataŭe mi elektis la bluan, kiu pensigis min al piedpilkludista t-ĉemizo (ekzemple de la nacia Finnlanda teamo). La vendistino konfirmis, ke la ĉemizo iom similu al ĝi.

La KDj ne tiom interesis min, ĉar mi la plej multajn jam havas hejme. Krome mi ricevas de preskaŭ ĉiu nova albumo recenzo-ekzempleron. La nuraj du, kiujn indintus aĉeti, estis “Simbiozo” de Flávio Fonseca kaj “Lokomotivo, rulu nun!” de Kajto. Sed mi lasis la KD-aĉetadon al aliaj homoj kaj vidis kelkajn belajn scenojn, kiam kelkaj venis de la libroservoj kun plenaj manoj.

Anstataŭe mi investis pli longan rigardon al la libroj. Se miaj okuloj ne trompiĝis, la oferto de tiu libroservo multe pli indis atenton de mi ol aliaj. Mi vidis plurajn komiksojn kaj fantazian libron (almenaŭ mi tion supozis pro la titola desegnaĵo, flava drako). Je mia unua vizito, mi aĉetis la Kajto-kantaron kaj la kanonan kajeron de ili. Eĉ se la akordoj de multaj Kajto-kantoj aperis en la reto, mi volas almenaŭ aprezi la laboron necesan por tia libro per mia aĉeto.

Unu libro aparte kaptis mian atenton: “Dis!” de Sten Johansson. Sur la kovrilo oni vidas du ridetantajn virinojn, kiuj genuas antaŭ viro, kiu portas nur pantalonon Tio memorigis min pri la maldeca (kaj tre amuza!) “El la vivo de Bervala sentaŭgulo” de Louis Beaucaire, kiun mi legis en marto 2000 dum mia restado en Budapeŝto. Ĝi estas unu el la malmultaj Esperanto-libroj, kiujn mi aĉetis.

Ĉe “Dis!” mi pripensas dum kelkaj tagoj kaj ankaŭ demandis Sten, ĉu la enhavo kaj stilo similas al tiu de la Bervala sentaŭgulo. Li ĝenerale jesis, sed aldonis, ke lia verko foje enhavas pli seriozan tonon. Mi decidis prefere eltrovi tion mem. Tiel mi dum la lasta malfermtempo de la libroservo aĉetis la lastan ekzempleron – nur sekundojn, antaŭ alia persono demandis la vendistinon, kie estas “Dis!” de Sten Johansson. Sed mi poste eksciis, ke feliĉkaze Sten mem kunhavis stokon da siaj libroj kaj vendis unu al tiu ulo. Tamen al mi plaĉas la penso je tiu vere lastsekunda aĉeto. Pri la libro mi bedaŭrinde nur povos raporti post iom da tempo, ĉar ankoraŭ multaj libroj atendas legadon antaŭe…

Jes, ĉar mi timas vin perdi, vin vidi ne plu

lundo 3 Oktobro 2005

La KEF ne nur rekuraĝigis min pri kelkaj gravaj aferoj; ĝi ankaŭ montris al mi, kion mi ne bezonas plusekvi. Tion mi tre bonvenigas, ĉar mi tion ofte bezonas por finfine ĉesi kelkajn aktivecojn.

Unu afero, kiun mi rimarkis: Mi povas libere lasi hiphopon en Esperanto al aliaj artistoj. Martin Minich el Slovakio kaj Sergey Tikhonov el Rusio dum la karaokeado pruvis sian talenton. Eĉ se Eterne Rima neniam eldonos albumon, tiuj du espereble tenos la torĉon sufiĉe longe aŭ por mem surbendigi ion aŭ por instigi aliajn. Sed mia ĉapitro estas finita. Hiphopo en 1999 kaj 2000 estis interesa afero, ĉar tiam pluraj germanlingvaj artistoj publikigis interesajn verkojn, ekzemple Freundeskreis kun sia albumo kaj disko “Esperanto” kaj Die Fantastischen Vier kun pluraj disketoj. Ili inspiris min al verkado de propraj hiphopo-tekstoj en Esperanto, nome “La premiero” kaj “Bela renkontiĝo“. (Hiphopajn instrumentaĵojn mi jam produktas ekde fine de 1997, kaj ne intencas ĉesi.) Sed ekde 2000, la hiphopa sceno (en Germanio kaj ĝenerale) prenis direkton, kiu tute ne plaĉis al mi. Hodiaŭ mi estas sufiĉe seniluziigita kaj vidas mian tiaman aktivecon kiel interesan, pasintan epizodon de mia vivo.

Alia afero, pri kiu mi estonte senĝene povos rezigni, estos fotado. Mia fotilo estas simpla, komplete mekanika aparato, kiun mia avo antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj donacis al mi. El tuta rulbendo da 36 fotoj, eble sesono kun bonŝanco estas uzebla por artikoloj. La famaj fotoj el 1997, la subsubiro en Istrio kaj la kisantaj virinoj en Italio estis faritaj per ĝi; ankaŭ la sceno post la IJK 1998. Ĉiam ekzistis homoj kun pli bonaj fotiloj, kiuj aldone havis fakan scion pri fotado kaj tial regule akiris multe pli bonajn rezultojn. La nura problemo estis, ricevi tiujn fotojn. Sed tio hodiaŭ pli kaj pli facilas, ĉar multaj personoj transiris al ciferecaj fotiloj kaj publikigas siajn bildojn en la interreto. Kompreneble kelkaj neglektas la enretigadon (mi ekzemple memoras tre pitoreskan foton de la KEF, montrante min kun bela Rusino antaŭ la klubo kun sunsubiro en la malantaŭo; mi ĝis nun ne vidis ĝin rete), sed ĝenerale pli kaj pli regule haveblas fotaroj de Esperanto-renkontiĝoj. Kaj kiam ne temas pri Esperantujo, en mia amikaro kaj familio aliaj personoj posedas ciferecan fotilon. Sekve mi vere ne plu bezonas barakti per mia baldaŭ muzeotaŭga aparato. Mi anstataŭe uzu la ŝparitan tempon por vivi kaj krei memorindajn momentojn.

Ĉion tion mi ŝatas

dimanĉo 2 Oktobro 2005

Dum mia DĴumado en la klubo, la filino de Flo demandis min, ĉu “Rammstein” estas bona grupo. Mi kompreneble tuj respondis, ke ne, kaj ke ekzistas multaj aliaj vere konindaj germanlingvaj grupoj. Flo aldonis ke ŝi baldaŭ en la lernejo studos la germanan. Tuj al mia kapo venis la KD, kiun mi kompilis jam plurfoje por lernantoj de la germana. La filino de Flo instigis min prepari aktualigon, do version 4. Ĉifoje mi aldonis tri kantojn de ne tiom famaj, sed tamen konataj grupoj, kiuj ludas metalrokon resp. mikson inter metalroko kaj mezepokeca muziko. Mi lastatempe opiniis, ke tia muziko ankoraŭ mankas sur versio 3 de la kompilo, sed hezitis enmeti ĝin, ĉar la grupoj ne estas vaste konataj. Tamen por montri vere bonan malmolan germanlingvan muzikon, mi finfine mentis ilin sur la kantoliston. Mi vere kontentas pri versio 4.

Deutsch 4 (2005):

  1. Nena: Irgendwie, irgendwo, irgendwann
  2. Extrabreit: Hurra, hurra, die Schule brennt
  3. Die Fantastischen Vier: Sie ist weg
  4. Fettes Brot: Jein
  5. BAP: Verdamp lang her
  6. Die Toten Hosen: Wünsch Dir was
  7. Die Ärzte: Mach die Augen zu
  8. Sportfreunde Stiller: Ein Kompliment
  9. 2raumwohnung: 2 von Millionen von Sternen
  10. Klee: Gold
  11. Udo Jürgens: Griechischer Wein
  12. Reinhard Mey: Über den Wolken
  13. Volker Lechtenbrink: Ich mag
  14. Rio Reiser: Junimond
  15. Karat: Über sieben Brücken
  16. Herbert Grönemeyer: Bochum
  17. Marius Müller-Westernhagen: Freiheit (live)
  18. Schandmaul: Leb!
  19. In Extremo: Spielmannsfluch
  20. J.B.O.: Verteidiger des Blödsinns

Li havas nenion por perdi

sabato 1 Oktobro 2005

Antaŭ jaroj mi pripensis, ĉu ne prezenti min ĉe musicexpress.com.br. Mi ankoraŭ havas en mia e-poŝtkesto mesaĝon de la 23a de februaro 2001, en kiu Flávio Fonseca klarigis la kondiĉojn kaj necesajn paŝojn. Je la fino, du kialoj preventis pliajn paŝojn: Oni bezonas iun diskon por prezenti (kiun mi tiutempe ne havis, almenaŭ ne fizike). Krome mi ne volis mem krei konkurencon al mia tiama artista paĝo ĉe mp3.com, kiu dum tiuj jaroj ankoraŭ kreis multan eĥon. De tempo al tempo mi ankoraŭ pensis je tiu malnova ideo, sed ne plu serioze sekvis ĝin.

Sed dum la KEF Flávio Fonseca alparolis min denove pri ĝi. Nun ambaŭ iamaj obstakloj ne plu ekzistas: Mi havas ĉirkaŭ 20 ekzemplerojn de “Diskoteko internacia“, se subite iu volas aĉeti ĝin. Krome mp3.com jam ekde fine de 2003 ne plu rolas kiel la centra MP3-TTT-ejo por artistoj kiel mi. Sekve mi opinias, ke mi nur povas gajni de prezentiĝo ĉe musicexpress.com.br . Necesas elekti minimume 3 pecojn el la albumo, sendi foton, KD-titolilustraĵon kaj prezentotekston. Ĉio tio ne estos granda laboro. Mi faru tion.

En la futuron mi forfuĝis kun mia nova praide’

vendredo 30 Septembro 2005

Flávio Fonseca rakontis al mi dum la KEF pri sia ideo, fari ĵazan mikso-KDn kun kelkaj intrumentaj pecoj, vive luditaj kantoj, sed ankaŭ samplobazitaj, ambjentaj partoj. Tio kaptis mian atenton, ĉar mi jam produktis kelkajn acidĵazajn kantojn. Krome mi ĉiam volis fari mikson inter acida ĵazo kaj ambjento.

Amir de Esperanto Desperado proponis, ke mi aldonu perkutilojn al miaj teknokantoj. Tiun ideon mi jam delonge volas realigi; konkreta kantotrunko jam ekzistas ekde jaroj. La samplaĵoj ĉefe venas de la sama KD kiel tiuj de “Konsilo por la vivo”. Efektive do temas pri trenco, ne tekno. Mi jam havas dekon da perkutilaj samplaĵoj por ĝi. Amir tamen alcelis vivan perkutilludadon, kiun mi nuntempe bedaŭrinde ne povas surbendigi, ĉar mi ne havas la bezonatan ekipaĵon. Estas la sama problemo kiel ĉe la kantado. Sed mi ĝojas ke liaj muzikaj sugestoj iras en la saman direkton kiel la miaj… Amir en 2002 (dum la IJF, kadre de komuna muzikado ekstere, kiu reinstigis min lerni gitarludadon) diris al mi ke la nura elektronika albumo kiun li ŝatas estas “tiu kun la krabo” (”The Fat Of The Land” de The Prodigy, unu el miaj malmultaj ŝatataj elektronikaj albumoj!). Mi estas ĉiam denove impresita, al kiuj personoj plaĉas la samaj albumoj kiel mi.

Li vidas futuron ankoraŭ farendan

ĵaŭdo 29 Septembro 2005

KEF kompreneble servas kiel okazo por eki novajn projektojn. Tio por mi tamen estas danĝera, ĉar mi jam kutime havas pli multajn ideojn, ol mi iam povus realigi eĉ en kvar vivoj.

Jam dum la unua vespermanĝo ekestis interersa babilado inter Martin Wiese de Persone, DĴ Roĝer kaj Ĵomart & Nataŝa. Roĝer lastatempe faris remikson de la akustika versio de “Revoj“, aperinta sur la albumo “Sen“. Mi pro pluraj kialoj ne estis tiom impresita de la rezulto, ĉefe ĉar mi mem jam realigis tiun ideon antaŭ tri jaroj! DĴ Roĝer ne sciis tion, sed Martin memoris mian verkon. Roĝer ankaŭ estis remiksinta “Papago” de Ĵomart kaj Nataŝa. Martin faris la proponon, ke pluraj DĴj faru remikso-KDn kun verkoj de Persone kaj Ĵomart & Nataŝa. Tio kompreneble interesas min. Laŭ Martin, la rezulto povus aperi en la interreto kiel senpage elŝutebla albumo. La unua paŝo estas, trovi pliajn kantojn, kiuj taŭgas por remiksado. Ĝenerale ĉe akustikaj pecoj, kiuj la tutan tempon sekvas unu ritmon, la tasko plej facilas. Dum la KEF mi jam notis plurajn kandidatojn kaj hejme jam elprovis kelkajn ideojn. Ĉefe temas tamen pri kunmiksado de du diversaj kantoj kaj preskaŭ ĉiam unu el ili ne estas en Esperanto.

Kaj mi pretas, se vi volas

merkredo 28 Septembro 2005

Unu dubo ĉiam turmentas min (nu bone, mi havas tutan stokon da duboj, sed tiu estas la plej granda kaj grava en Esperantujo): Ĉu mia aktiveco entute estas sencohava kaj fruktodona? Aŭ ĉu mi estas stultulo, ĉar je la fino ĉiuj agoj restos vanaj, sen ajna sekvo por la estonteco? Kompreneble tiun dubon kaŭzas, ke mi malofte ricevas pozitivan eĥon pri mia agado. Tiel mi gajnas la impreson, ke homoj tute ne konas aŭ aprezas mian laboron.

Feliĉkaze dum la KEF mi ricevis malan sperton: Ŝajne nun repagiĝis ĉiu engaĝiĝo de la pasintaj kvin jaroj. Kompreneble tio ne falis el la ĉielo: Mi mem atentis pri tio, troviĝi sur la scenejo sufiĉe. Krome mi enpakis kelkajn ekzemplerojn de la kultura broŝuro (jen PDF-dosiero) por montri ĝin al diversaj artistoj kaj aktivuloj. Mia plano sukcesis – pluraj kunprenis ĝin, kvankam la broŝuro estas en la germana. Sed ĝi montras, kion eblas fari por kaj kiel eblas informi pri Esperanto-muziko, kaj tion la legantoj jam komprenas tra la dulingvaj titoloj.

Du demandoj aparte plaĉis al mi: Kelkaj homoj demandis, ĉu mi havas muzikgrupon; aliaj, kial La Kuracistoj ne venis al la KEF por koncerti. Post la ne tre sukcesa koncerto dum la Internacia Seminario (IS) 2003/04 mi ne plu atendintus tian reagon. Evidente indas repensi la estontecon de la Kuracistoj denove…

Unu plia postefiko restas de la KEF: Al mi venis novaj kantoideoj (krom la jam menciitaj!), dum la revojaĝo kaj hejme – kaj ne nur tekstoj kiel kutime, sed eĉ melodioj! Mi ne malkaŝos pliajn detalojn, sed esperas, ke mi iam povos skribi denove pri tiuj kantoj, kiam ili estos finitaj.

Elektrajn gitarojn kun laŭta rokmuzik’

dimanĉo 18 Septembro 2005

Por noti la melodion de la regeokanto, kiun mi elpensis dum la KEF, mi bezonis gitaron. Ĵomart & Nataŝa afable pruntedonis sian al mi. Kial mi konstatis, ĝi estas ege facile ludebla, ĉar ĝi havas tre mallarĝan kolon. Por tutfretaj akordoj, tio ege helpas! Mi senprobleme povis rapide ludi akordojn, kiujn mi sur mia propra gitaro hejme nur malfacile sukcesas fari. Se mi ĝuste memoras, la nomo de la akustika gitaro estis “Alhambra”. Nu, mi ĉiukaze intencas aĉeti novan, amplifikeblan gitaron. Tio estis unu plia memorigo, kial mi volas fari tion.

Do amu min, dum vivas vi

sabato 17 Septembro 2005

Kiam mi ne sufiĉe dormis, mi foje ricevas stultajn ideojn. Kelkaj eble dirus, ke eĉ pli multajn ol kutime. Dum la lasta tagmanĝo, mi sidis ĉe unu tablo kun Bjørn kaj Roĝer. Tiam unu el ili diris, kion mi jam rimarkis tagojn antaŭe, nome la impresan artistomikson. Tio por mi do ne plu estis novaĵo, kaj tial mi respondis, ke tio ja ankoraŭ estas plibonigebla. Kiam Krio de Morto ludos Ĵomart & Nataŝa, Piĉismo ludos Kajto kaj kompreneble ambaŭ inverse, tio estos vere impresa! Mi komencis kanti “Amu min” per raŭka metalroka voĉo por doni impreson, kiel tio sonus. Mia diraĵo kaj kantado kiel intencite kaŭzis ridadon, sed unu el miaj kuntablanoj aldonis, ke tiam la refreno devus esti “Malamu min”. Mi daŭrigis, aldonante “dum mortas vi”, kaj ni ĉiuj preskaŭ falis de la seĝoj pro ridado.

Poste mi prezentis la ideon al Ĵomart kaj Nataŝa, al kiu ĝi plaĉis. Dum la lasta vespero antaŭ la reflugo hejmen, mi elprovis la novan ideon, kaj Amir ŝanĝis la vortojn al “ĝis mortos vi”. Ankaŭ duona strofo jam pretis. Mi esperas baldaŭ fini la tutan novan tekstoversion.

Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier’

lundo 12 Septembro 2005

Unu afero aparte frustris min dum la pasintaj monatoj: Ne plu venis novaj ideoj al mi kaj mi ankaŭ ne kapablis finverki aŭ realigi la malnovajn. Kultura aranĝo kiel la KEF, kiu ofertas altnivelan esperantlingvan ĉirkaŭon kaj multajn koncertojn kaj interesajn homojn, inspiris multojn jam.

Kaj dum la KEF okazis la eta miraklo, je kiu mi estis esperinta: Iel en mia cerbo kaj menso solviĝis la nodoj, kiuj ĉenigis min tiom longe. Kvankam mi kutime ne kapablas verki (kaj precipe ne bone traduki!) sub la premo de la tempo, mi finverkis tradukon por la Kuracistoj, kiun mi jam havis delonge duonpreta. Mi prezentis ĝin dum la fina koncerto, kiun min taksis dignan okazon. Antaŭ ol enretigi (kaj tiel “oficialigi” la tradukon), ankoraŭ necesos rigardado de Krücke kiel konfirmo. Sed mi jam nun ĝojas.

Unu el la multaj aferoj, kiujn mi memoras kiel brilan okazaĵon de KEF 2000, estas komuna kafumado kun Persone en Finna kafejo. Sekve ankaŭ ĉijare, krom komuna manĝado en la ejo, trinkado en la klubo kaj ripozado sur la ŝtuparo antaŭ la ejo, kafumado ne nur alportis la atenditan ĝuon, sed ankaŭ havis simbolan signifon: DĴ Kunar denove pasigas tempon kun aliaj artistoj! Dum kafetrinkado kun Amir kaj Petra, mi rakontis al ili pri miaj ideoj por du kantoj, kaj Amir kuraĝigis min nepre verki ilin. Mi nur rakontis pri la tekstoj, sed ankaŭ jam havis melodiojn en la kapo. (La ideojn mi nun ne notas publike, ĉar mi superstiĉe supozas, ke mi ne finos kantojn pri kiuj mi jam fanfaronis kiam ili ankoraŭ estis eĉ ne duonpretaj.) Kun tiom da gajnita memkonfido, mi poste prenis la tempon por noti la tekstoideojn kaj unu melodion. La unuan fojon en mia vivo venis melodio al mia kapo (kaj mi ankaŭ sukcesis memori ĝin post kvin minutoj kaj ne montriĝis, ke estis nur vario de jam konata melodio)!

Unu vesperon mi kun kelkaj aliaj vizitis trinkejon antaŭ ol pluiri al la klubo. Ni parolis pri diversaj aferoj, sed restis en mia menso, ke ni forte laŭdis Riitta (kaj ĝenerale la organizan teamon) pro la KEF. La Kultura Esperanto-Festivalo estas eta renkontiĝo kompare al aranĝo kiel la Universala Kongreso (UK), sed la valoro por Esperanto-kulturo estas gravega. Kutime renkontiĝoj multe pli “konsumas”, uzante jam ekzistantajn grupojn kaj artistojn. Tio kompreneble ankaŭ gravas por diskonigi ilin. Sed esperantlingva medio, kie la plej aktivaj kulturemuloj renkontiĝas, interŝanĝas ideojn, elpensas kaj ekas projektojn… tiun eblon ofertas nur festivaloj kiel la KEF.

Do eĉ se el Germanio, Rusio kaj Finnlando venis kompareble malmultaj homoj al la KEF 2005 (kiel Sten Johansson jam rimarkis en Helsinko), tio nenion diras pri ĝia sukceso. La nova fenomeno dum tiu ĉi KEF estis la artistomikso. Ankoraŭ antaŭ kvin jaroj, ĉiu prezentis nur sian propran repertuaron. Ĉifoje unu libere ludis kanton de la alia. Aldone ofte muzikistoj el plej diversaj grupoj ludis kune. (Eble jam en 2001 Bertilo Wennergren prezentis “Feliĉe” de Esperanto Desperado. Sed li ja almenaŭ estas ankaŭ kunaŭtoro de la teksto.) La por KEfoj jam tipan aĝomikson kaj la por Esperantujo preskaŭ memkompreneblan internaciecon oni kompreneble same kiel ĉiam spertis.