Arkivoj de etikedoj: keane

Sed vi diris al mi nenion

Dek jaroj da blogado en Esperanto (e? se mi unue ne nomis tion “blogado”) – kio restas por diri (bela aforismo cetere)? Mia taglibrumado i?is neregula. Foje dum semajnoj mi skribas preska? ?iutage, dum sekvas monatoj da silento. La reala vivo vokas kaj estas tute sane, unue sekvi tiun vokon.

La vere bona nova?o de la pasintaj monatoj estas, ke du aferoj denove funkcias en mia vivo: verkado de samplobazita muziko kaj verkado de kantotekstoj. ?ar mi ankora? ne skribis pri la lastaj Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi ?eestis ekde fine de 2012, da?re restas rakontinda mia plej granda sukceso (en la senco de “la plej granda muzika sukceso de mia ?isnuna vivo”).

Sed unu temo ne rajtas manki dum la hodia?a tago, nome melankolia popmuziko. Tradicie mi skribas pri U2, Persone kaj Inicialoj DC, ?ifoje estas la vico de Keane. Ial la kanto “Spiralling” restis en mia menso, post kiam mi a?skultis ?in interalie dum festo en mia amikaro komence de 2009.

Keane: Spiralling

Kompreneble facile percepteblas la simpla recepto, per kiu kapteblas mia ?ato: Melankolia popmuziko, kiu memorigas pri la 1980aj kaj kun bona kantado. Komence de ?i tiu jaro mi denove a?skultis la kompletan albumon. ?ifoje alia kanto kaptis mian atenton.

Keane: You Haven’t Told Me Anything (koncerta versio)

La sintezila melodio de “You Haven’t Told Me Anything” pensigas pri “Computerliebe” de Kraftwerk, kiun Coldplay, alia grupo, kiun mi ege ?atas, uzis por sia kanto Talk. La elektronika stilo de la Keane-kanto similas al la muziko de Inicialoj DC, des pli en la pli trankvila demoversio.

Keane: You Haven’t Told Me Anything (demoversio)

La etoso de la muzika?o bone kongruas al mia propra sinteno nuntempe: Mi nur eltenas min mem en tiu rompita, dubanta stato. Mi havas la impreson, ke nur tiam mi sukcesas fari a? krei ion bonan. Beda?rinde tio signifas, ke mi devas esti malgaja kaj malcerta pri mi mem por doni belecon al la mondo.