La vivo de Kunar » karaokeo

Ni estas venantaj hejmen denove
Unu gravan atuton havis la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo): Grandan salonon, en kiu okazis la vespera programo kaj la diskoteko kaj en kiu estis la trinkejo. Simile al miaj spertoj dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en 2006, ĉar oni daŭrigis vendadon de trinkaĵoj dum okazis programo, ĉe la neelektraj koncertoj tio kaŭzis multan bruon. Aliflanke mi ĝojis, ĉar precipe dum la alvenvespero mi ne volis sidi trankvile, sed bierumi kaj babili.

Post la vespera programo, de ĉie oni povis facile vidi kio okazis en la diskoteko (kaj ankaŭ aŭdi tion, ambaŭ ankaŭ de aliaj etaĝoj). Krome la trinkejo ne estis en propra ĉambro kaj ĉiu, kiu volis aĉeti ion, devis alproksimiĝi al la dancejo. Tio estis kvazaŭ idealaj kondiĉoj por dancigi la homojn!

Kontraŭ tio nur staris la longa daŭro de la vespera programo. Tiu estis bona, sed tro multa, kaj ankaŭ la kunmeto estas plibonigebla. Krome la teknikaj paŭzoj estis tro longaj. Mi miris pri tio, ĉar laŭ mia impreso ni sukcesis tion fari jam pli bone dum la Internacia Seminario (IS). Mi rekomendus du anstataŭ tri programerojn. La akustikaj, trankvilaj koncertoj povas facile okazi en la gufujo. Tiel la programo sur la granda scenejo povas finiĝi je la 22a kaj 30 anstataŭ la 2a matene.

Malgraŭ miaj atendoj, la karaokeo ekfunkciis je tiu tempo kaj daŭriĝis ĝis la mateno. Ĝi ĝenerale pliboniĝis, eĉ se la vojo ankoraŭ estas longa. Iu faris la proponon, ke ĉe nova Esperanto-muziko oni tuj liveru pretajn karaokeajn dosierojn sur la diskoj (en komputila aldona parto). Ĉiel ajn bonas ke oni daŭre kolektas. Kaj mi havis la impreson, kvazaŭ Elli iĝis “sr-ino Karaokeo”, tiamaniere ke oni ligas tiun programpunkton kun ŝi. Estas bone, kiam ekzistas respondeca prizorganto.

Mi partoprenis per du kantoj: Unue mi kantis “En kaĉ’” de Team’, ĉar mi volis prezenti minimume unu Esperanto-kanton. Poste mi faris dueton kun unu el la junulinoj el Lepsiko. Certe nia versio de “Don’t Stop Me Now” de Queen ne estis perfekta, sed tio ne gravis: Ni amuziĝis kaj ni estis plenaj je energio.

La fratinoj el Lepsiko cetere havas propran muzikgrupon, kiu nomiĝas 42. Jam la nomo estas tre stila, ĉar ĝi havas sian originon en populara kulturo. Ili ludas rokmuzikon, kiu memorigas min plej pri The Clash.

Dum The Heroine Whores havis Kim kiel gastkantiston, ĉifoje li estis unu el du bastbasistoj. La alia estis juna Germano.

Koncize dirite: La koncerto estis absolute bonega! Finfine denove vera freŝa rokmuziko sen kompromisoj. Mi pensas, ke ekde Krio de Morto dum la Internacia Seminario 2005/06 en Xanten mi ne plu tiom ĝuis malmolan koncerton. Se 42 ankoraŭ ekuzas (pli multajn) esperantlingvajn tekstojn, ili estos la novaj supersteluloj de muzika Esperantujo!

42 (dum alia okazo): Whatever You Want

(kun la kantistino de The Herione Whores)

(filmis Andi Münchow!)

<object width="425" height="264"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/i0j7kM0frbU?fs=1&hl=de_DE"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/i0j7kM0frbU?fs=1&hl=de_DE" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="264"></embed></object>

Plian fojon mi rakontos nun miajn impresojn de la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankoraŭ sekvos iom da kritiko, sed ne mankos ankaŭ bonaj partoj.

Mia baza regulo por organizado de Esperanto-renkontiĝoj estas: Forigu ĉion inter la partoprenantoj kaj etoso. La homoj jam mem scias, kion ili volas. Sufiĉas krei la kadrajn kondiĉojn. La partoprenantoj ne bezonas tuttempan distradon far alia persono – ili distriĝas memstare.

Tamen tio malfacilas, se la programo, dum kiu oni devas sidi kaj aŭskulti, daŭras ĝis noktomezo aŭ eĉ ĝis la 1a kaj 45. Baza regulo por vespero estas: Ne postulo de la homoj, sekvi iun programon pasive por pli ol du horoj! Kaj je la 22a kaj 30 ĉiuj povu libere babili unu kun la alia kaj trinki bieron.

Se mi ĝuste memoras, la baza ideo por JES estis “kunigo por ne elspezi fortojn por varbado sed por bona programo“. Sed kiamaniere tio montriĝis ĉe la taga programo? La temo estis “Prezentu vin – ekkonu nin. Proksimeco de la europaj kulturoj”. Bone, okazis kelkaj lingvokursoj, sed ĉu io tia ne estas kutima por Esperanto-renkontiĝo? Ĉu okazis iuj veraj diskutoj aŭ altnivelaj prelegoj? Mi nenion tian rimarkis en la programo.

Se la vespera programo estis plenŝtopita, tio ne signifis, ke ĝi estis malbona: Unu frua kulmino estis la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa, kiuj ricevis plifortigon de sia filino Carina. Entute ŝajnis al mi la plej bona koncerto de ili, kiun mi ĝis nun spektis.

Ankaŭ Georgo Handzlik koncertis, sed de lia prezentado mi ne plu memoras multajn detalojn. Ĝi simple restis kun pozitiva impreso en mia menso.

La trinkejo estis mia prefera loko por eksidi kaj babili. Tie mi ekkonis kaj revidis multajn homojn. Oni ĉiam afable kaj rapide servis. En la trinkejo estis la etoso, kiun mi tiom senespere serĉis. Unufoje tio okazis spontanea koncerto de Kim kaj Emmanuel.

En la apuda ĉambro estis je alia fojo karokeo. Kompare al la pasinta fojo dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, mi sufiĉe retenis min kaj prezentis nur du kantojn: Pli ol nenio de Persone respektive Martin Wiese kaj “En kaĉ’” de Team’. La duan titolon mi kantis kune kun Stela – bonega akompano, granda honoro!

La gufujon mi apenaŭ vizitis dum la semajno, kvankam ĝi montriĝis bonega loko por ripozi (kiel kutime). La senpaga disdono de kelkaj tespecoj kaj kafo ne povas anstataŭigi tian ejon. En la gufujo, kiun mi memoras kun tute maltradicie plene enŝaltitaj lumoj, krome okazis spontaneaj koncertoj de Ĵomart kaj Nataŝa, iuj Rusoj, kies nomojn mi ne memoras, kaj Georgo Handzlik. Mi tre bedaŭras ke mi estis mortlaca tiam. Mi tiom ŝatintus resti kaj aŭskulti ĉion ĝis la fino, sed mi estis ekdormanta sur la seĝo! Ankaŭ tiu trankvila loko donis al mi la etoson, kiun mi volas dum Esperanto-renkontiĝo.

Liberigu la animon
Kadre de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, krom JoMo kaj Kim J. Henriksen aperis tria muzikisto plurfoje sursceneje, Tone el Brazilo. Mi renkontis lin la unuan fojon dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006. Ĉifoje li repis dum la tegmenta koncerto de JoMo, la koncerto de Supernova, dum la internacia vespero… mi eble eĉ ne memoras ĉiun okazon.

Jen du videoj faritaj antaŭ tri jaroj dum la IJS:

Esperanto estas nova kanto, IJS 2006:

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/VeBTPuWDSVQ&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/VeBTPuWDSVQ&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

“Nova Kanto” de Tone:

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/WlIyioFU5Dw&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/WlIyioFU5Dw&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

Li demandis min, ĉu li povas uzi mian kanton “Nokta vivo” kiel akompana muziko por sia repado. (La kanto aŭskulteblas ĉe Ipernity, tie mi ankaŭ ligas al ĉiuj enskriboj pri ĝi.) Mi jesis, ĉar la kontakto estis pozitiva kaj mi estas scivolema pri la rezulto.

Cetere kelkfoje dum la IJK okazis karaokeo en la trinkejo. Ne multo ŝanĝiĝis kompare al la pasinta fojo dum silvestro: Estis grandparte anglalingvaj kantoj kaj por ĉiu, kiu volis partopreni tion, la trinkejo ne estis elteneble brua loko. Mi kantis almenaŭ tri kantojn: “Under The Bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “Fly Away” de Lenny Kravitz (denove – multaj el miaj unuaj elektoj montriĝis tamen ne estante en la stoko) kaj “All I Have To Do Is Dream” de The Everly Brothers.

Vi estis ĉiam en mia menso
Du tagojn antaŭ la Germana Esperanto-Kongreso en Essen, oni petis min fari la diskotekon dimanĉe vespere. Mi promesis kunporti kelkajn diskojn, sed nenion pli. Je la fino mankis KD-aŭskultigilo, ĉar tiu de la domo ne funkciis. Nur tra komputilo eksonis finfine iom da muziko, sed feliĉe la plej multaj homoj ne plu volis danci, male al la pasinta tago, sed trinki kaj babili.

La jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Asocio estis la plej pozitiva ekde multaj jaroj. La estraro raportis pri kelkaj atingoj same kiel pri konkretaj estontaj paŝoj. La plej agrabla surprizo de la kongreso estis la novaj informiloj de GEA. Mi memoras, kiom ni devis barakti en la junularo nur por pretigi unu tian, kaj nun oni eldonis sep samptempe kun pliaj en prepariĝo! Mi mem skribis tekston por la kultura broŝuro kaj korektlegis ĉiujn. Tiuj informiloj tiom konvinkas min, ke mi post dek jaroj prenis miajn proprajn informpaŝojn pri Esperanto el la reto.

Fine de la monato, kadre de festo okazis karaokeado. Oni uzis la ludkonzolon “Playstation II”, kiu samtempe montras videojn, donas poentojn por bona kantado kaj indikas la kantindan tonaltecon. Kelkaj kantemuloj verve konkursis, tiel ke mi apenaŭ enmiksiĝis. Sed antaŭ ol foriri, mi prezentis “Always On My Mind” de The Pet Shop Boys kune kun ekskolego. Kvankam tio restis nia nura kontribuo kaj kvankam la aliaj havis pli multan sperton kun tiu kantoprogramo, ni ambaŭs havis la plej altajn rezultojn de la vespero. Mi superis mian ekskolegon nur iomete kaj estis granda honoro por mi, kanti kun tiom bona kantisto.