La vivo de Kunar » internacia seminario

Mi ne povas atendi, ke la semajnfino komenciĝas
La publika kantaro estas pli populara, ol mi pensis. Pluraj homoj montris grandan intereson dum la 51a Internacia Seminario en Würzburg. Tio memorigis min finfine denove prilabori la publikan version, tiel ke malpli da kantoj estas nur en mia privata versio.

Inter la 30a kaj 31a de decembro, ĉirkaŭ je la 5a matene, kelkaj homoj ekludis Esperanto-muzikon. Mallonge poste Stephan Schneider aliĝis al la rondo kaj komencis ludi kantojn de “Die Ärzte“. Mi kunkantis la tekstojn. Ĉar mi sidis antaŭ komputilo kun interreto, mi montris la kantotekstojn al la aliaj, kiuj tiel povis kunkanti. Iam mi transprenis la gitarludadon, sed iu petis kanton, kies akordojn mi ne konis parkere.

Juna Nederlandano diris: “La akordoj haveblas ie en la interreto! Ĉu vi konas la publikan kantaron?”

Mi respondis: “Jes, mi verkis ĝin!”

Denove realiĝis ero el la listo de scenoj, kiujn mi unufoje en la vivo volas sperti! (Pasintaj scenoj estis:

1. interesa virino alparolas vin dum festo, ĉar vi sidas tie tute sole.

2. Nekonata belulino alparolas vin pro via kantado antaŭ kelkaj tagoj.)

Kompreneble tiam mi alportis mian kantaron kaj ni daŭrigis la muzikadon ĝis la 6a. La 31an de decembro mi finfine plenumis la promeson, kanti “Hej la nizoj” por Ukrainanino. Renkontinte Ĉeĥinon kaj Slovakinon, mi prezentis i.a. “En kaĉ’” de Team’ dum la silvestra nokto inter la 3a kaj duono kaj la 4a kaj duono. Tiuj kantorondoj iĝis ĉiuj tre agrablaj kaj mi ĝojas, ke mia ideo pri kantaro kun moderna Esperanto-muziko trafas la interesojn de junaj esperantistoj. Estis agrabla surprizo, kiom multaj Negermanoj konas “Die Ärzte”: Dum la IS mi renkontis Nederlandanon, Slovakinon, Francon… krome Ĉeĥo demandis, kiam La Kuracistoj finfine eldonos albumon. Do eĉ sen oficiala koncerto mia grupo estis bone reprezentita.

Male al la pasintaj jaroj (minimume tri), mi havas nenion por kritiki rilate al la silvestra balo. Nu bone, mi estis sendinta longan liston da proponoj al la ĉefa organizanto en januaro kaj poste al la prizorganto de la silvestra balo fine de la jaro. Tamen mi estis tre pozitive impresita, kiom bone oni sekvis miajn rekomendojn. La jarŝanĝiĝo denove havis la etoson, kiun mi konas kaj atendas de la IS – kaj ĝi vere estis deca kulmino de la renkontiĝo!

Fakte parte mi mem transprenis la realigadon, DĴumante inter la 23a kaj duono kaj la 2a kaj du dek minutoj. Mi neniam antaŭe faris tion en mia vivo kaj mi ne alcelas fari tion regule; sed ĉijare mi ne bezonis intense okupiĝi pri alia persono dum la silvestra balo kaj do estis libera por fari tion. Malgraŭ kelkaj teknikaj defioj kaj paneoj, entute ĉio bone funkciis. Mi ĝojis, aŭskultigi “The Final Countdown” de Europe de KD kiel lastan kanton de la malnova kaj “New Year’s Day” de U2 kiel unuan kanton de la nova jaro. Sekvis “Head Over Heels” de “Tears For Fears”. elgrande rimarkis, ke ĝi estas el la filmo “Donnie Darko“, kaj poste diris tion al mi. Tre ĝojigas min, ke iu perceptas tiujn etajn detalojn!

Duncan demandis min pri “B21″ de Darshan”. Ĝi aperas en la filmo Bend it like Beckham, sed ne sur la oficiala sonŝpuro. Ekde kiam mi konas ĝin, ĝi apartenas al mia listo de kantoj uzitaj por freneza festado. Kompreneble ĝi meritas aperi sur la internacia KD, kiun mi intencas fari ekde kvar jaroj por Esperanto-renkontiĝoj. Dum la IS denove pruviĝis, ke eble dek tiaj kantoj taŭgas por kulminigi la etoson kaj inspiri la homojn freneze danci.

Cetere mi DĴumis ankaŭ dum la nokto inter la 29a kaj 30a de decembro kaj inter la 1a kaj 2a de januaro. Kurioze, ke oni origine tute ne intencis fari diskotekon dum tiuj nokto. Mi senprobleme alvenigis dancemulojn. La tezo, ke homoj ne volas diskotekon dum ĉiu nokto, evidente ne ĝustas. Partoprenantoj eĉ alparolis kaj petis min surmeti muzikon – kaj post la noktoj dankis.

Interese, ke la homoj, kun kiuj mi bone rilatas, faris muzikdezirojn, kiuj vere kongruis al la tiama muzikstilo. Bedaŭrinde mi ne povis kontentigi ĉiun unuopan peton. Ekzemple mi ŝoke rimarkis, ke mi ne kunprenis “Sunday Bloody Sunday” de U2. “Blue Monday” de New Order ĉiel ajn ne estas en mia repertuaro. “Pli ol nenio” de Persone resp. Martin kaj la talpoj mi ne kunprenis, sed havas hejme.

Restas menciindaj ankoraŭ kelkaj unikaj okazaĵoj: Dum la nokto inter la 30a kaj 31a de decembro, mi volis iri dormi je la kvara matene. Tamen mi aŭdis laŭtan bruadon, kiam mi eniris la koridoron. “Ho ne!”, mi pensis, “en iu ĉambro okazas privata festo!” Subite mi konsciis pri tio, ke la sonoj venis el mia ĉambro, kaj kiam mi eniris, mi trovis tie la Katalunanojn kaj amikojn inkluzive Till. Tio tuj pozitive ŝanĝis mian mienon, ĉar mi fieris, ke mia ĉambro kaj ĝiaj enloĝantoj servas kiel fonto aŭ magneto de bona etoso!

Dum la silvestra balo post la 23a eksonis la funkokanto “Klar” de Jan Delay. Mi tuj komencis ege sovaĝe danci kaj baldaŭ homoj formis cirklon ĉirkaŭ mi. Tiam kundancis Carsten kaj poste ankoraŭ Tina kaj Petra. Kvarope ni gajnis la maloficialan dancokonkurson, ĉar la homoj estis ege impresitaj (kaj la vizaĝoj de Carsten kaj mi plenŝvitaj).

La diskoteko daŭris ĝis post la 7a matene dum la novjara mateno. Mi kundancis la lastan horon. Tiam DĴ Leo surmetis tre bonan muzikon. Kiam Aneta volis foriri pro laceco, mi baris la vojon, dirante ke ŝi bezonus “I Want To Break Free” de Queen por forlasi la ĉambron. Tio nur estis esta ŝerco, sed tute neatendite, ĝi iris al DĴ Leo kaj tiu vere aŭskultigis la kanton!

Dum la lasta nokto Chiara alparolis min ĉar ŝi serĉis Esperanto-kanton, kiun mi iam aŭskultigis en la diskoteko. La duono de la homoj, kiujn ŝi estis demandinta antaŭe, ne konis la kanton, la alia duono diris: “Demandu Gunnar!”. Ŝi nur sciis, ke estas vira kantisto kaj kapablis zumi la refrenon. Mi tujn rekonis, ke temas pri “Amanda” de Persone. Kaj ĉar mi staris apud KD-aŭskultigilo en la trinkejo kun mia KD-kolekto, mi tuj povis surmeti la kanton. Ŝi ĝojis pri tio, ke mi povis helpi ŝin; mi ĝojis pri tio, ke homoj interesiĝas pri Esperanto-muziko.

Tenu vin je via amo
Hieraŭ mi revenis de la 51a Internacia Seminario  en Würzburg. Kun ĉirkaŭ 180 partoprenantoj ĝi denove estis sufiĉe malgranda, sed  la etoso por mi persone estis en ordo. Kiel post ĉiu bona IS, mi estas malsana.

Pro geedziĝa festo, mi alvenis nur la 29an de decembro. Tial mi ne spektis la koncerton de Martin Wiese. Krom tio mi ŝajne ne multon maltrafis.

La post-IS-sindromo (ankaŭ konata kiel la  “IS-bluso”) ne kaptis min. Tion kaŭzas la fakto, ke mi ankoraŭ atendas tre agrablan  renkontiĝon.

Ĉijare mi ĝuis nekonatan liberecon: La unuan fojon ekde dek du jaroj mi ne devis organizi ion,  sed povis libere decidi pri mia tempo. Antaŭ dek jaroj pasintfoje okazis ke mi ne bezonis flirti.

Post iom da baraktado, Till kaj mi sukcesis ricevi dulitan ĉambron. Tio montriĝis la ĝusta  decido.

Agrable surprizis min la bona kaj multa manĝaĵo. Eĉ haveblis senpaga kafo tagmeze kaj  vespere! Kaj krome oni ne elĵetis la homojn tuj post la oficialaj tempoj, sed ankoraŭ atendis  sufiĉe longe. La estrino ricevis tiom pozitivan impreson pri ni, ke ŝi spontanee decidis oferti  persone senpagan ŝaŭmvinon dum la silvestra bufedo. Poste ŝi dancis en la diskoteko.

La trinkejo ofertis biciklistan bieron, do miksaĵon inter biero kaj limonado. Tio trafas ĝuste mian  preferon. Krome dum la silvestra nokto la du estroj laboris ĝis la 7a matene!

Bedaŭrinde suferis la kvalito de la gufujo de tio, ke oni ne daŭrigis kelkajn regulojn el la  pasinteco: Homoj senhezite kunportis bieron; oni ne ŝlosis la ĉambron dum la noktaj koncertoj.  Tiel ekestis ĉiam multa bruo. Parte tion kaŭzis la fakto, ke la koridoro kun la ludejo kaj la sidlokoj  por la drinkemuloj estis tuj apude. La gufujo evidente meritas pli apartan lokon.

Mi ĝojas, ke okazis ILEI-ekzamenoj kaj komuna kunsido de la GEJ- kaj la GEA-estraroj. Tamen  ĝenis min la fakto, ke la GEJ-forumo denove okazis paralele al multaj aliaj interesaj programeroj,  interalie la naĝposttagmezo. La GEJ-jarĉefkunveno estis sen konkurenco, sed tamen venis  malmultaj partoprenantoj. Mi ne scias, kiom ofte mi devas ripeti miajn konkretajn konsilojn, ĝis oni  aŭskultos kaj realigos ilin.

La 29an de decembro koncertis Samadhi. Unu el la muzikistoj estis esperantisto, kiu pasintjare ankoraŭ venis kiel novulo al la IS. La muziko (regeo, skao, mondmuziko) plaĉis al mi, kvankam mi ne ĉeestis la plej grandan parton de la koncerto. La Esperanto-kantoj tamen havis tute fuŝan akcentadon.

La Pafklik’ koncertis post (!) la internacia vespero dum la 2a de januaro. Bedaŭrinde la teknikaĵoj tiam ne bone funkciis. Sed la du muzikistoj savis la situacion per multa humuro. Notindas ke en la unua linio staris multaj belulinoj – do ne povas esti nomita malsukcesa koncerto. Bedaŭrinde male al la pasinta fojo mi ne povis partopreni, ĉar mia voĉo kaj sano jam estis en tro malbona stato.

Mi uzis la tempon por denove babili kun Cyrille pri la hiphopa kompilo. Ni interkonsentis pri la sekvaj konkretaj paŝoj kaj nun mi estas denove pli optimisma, ke mi plie kontribuos (krom la jam akceptita Dolchamar-remikso).

Malgraŭ la fakto, ke estis malgranda IS, ĉeestis imprese multaj belulinoj. Rilate al tiu kvalito la IS do ne suferis. Tamen flirtado ŝajne preskaŭ nur okazis dum silvestro. Ĉiel ajn mi estis ekster la ludo.

Mi vidis plurajn novajn t-ĉemizojn. La revolucieman olivoverdan Zamenhof-t-ĉemizon mi aĉetis, ĉar ĝi estas tiom kliŝe stulta, ke ĝi denove amuzas. Ĉar mi jam surloke aliĝis al la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf, mi krome ricevis senpagan ĉielobluan IS-t-ĉemizon.

Laŭ mia persona rerigardo al 2007, estis bona jaro malgraŭ kelkaj streĉaj fazoj. La devizo por tiu jaro estis “Halt Dich an Deiner Liebe fest” (Tenu vin je via amo).

Je la rapideco de sono
Foje revoj iĝas realo. Kiel mi konstatis, se tio okazis en mia vivo dum la pasintaj jaroj, tiam ĉiam daŭris monatojn aŭ jarojn.

Komence de la jaro 2002 mi ricevis la diskon “Duone” de Thierry Faverial. Unu kanto tuj kaptis mian atenton: “La longa vojaĝo” ravis min pro la samplaĵoj de baso kaj gitaro. Mi tuj pensis, ke eblus fari interesan repokanton el tio, sed ne plusekvis la ideon.

Sed la ideo restis en mia kapo kaj ne foriris. Pli ol unu jaron poste, meze de 2003, mi decidis alfronti la projekton. Mi elprovis sampli rekte el la kanto, kio funkciis, sed ne plene kontentigis min.

Denove pasis tempo kaj antaŭ preskaŭ unu jaro, Patrik Austin de Dolchamar sendis al mi samplaĵojn por remiksi diversajn kantojn de Dolchamar. Pro mia maniero labori – kaj ĉefe pro miaj limigita teknika ekipaĵo – mi ĝis nun rezignis pri la ideo, ĉar necesus melodie akompani la kantadon por bone sukcesi. Vere interesa kandidato fakte estus la hiphopa kanto “Ĉu vi pretas!?” – sed ĝuste de ĝi mi ne havis la samplaĵojn.

Samtempe mi demandis Thierry Faverial, ĉu li havas ankoraŭ la unuopajn samplaĵojn de “La longa vojaĝo”. Li afable sendis tiujn de la gitaro kaj la baso. Post mallonga tempo jam pretis du demomiksoj kun drumo kaj aliaj instrumentoj el miaj samplaĵo-KDj. La muziko estis bona, sed mankis ankoraŭ taŭgaj voĉoj.

Dum la 50a Internacia Seminario eksonis nova versio de “Ĉu vi pretas!?”, nome “Ĉu vi pretas por la veno de nova jar’?“. Kiam mi babilis kun Patrik, mi demandis, ĉu haveblas la samplaĵoj. En mia kapo jam antaŭe estis maturinta la ideo, kombini Dolchamar kaj Thierry Faverial – nur mankis la ĝustaj cirkonstancoj kaj la ĝusta materialo.

Kaj fakte unu tagon post la ricevo de la samplaĵoj, jam ekzistis du remiksoj, la “longa-vojaĝo-remikso” kaj la “en-aero-remikso”. Al Patrik plaĉis la rezulto, kvankam li deziras pli festan mikson por tiu silvestra versio de la teksto. Tio instigis min, plusekvi alian ideon, pri kiu mi skribos alifoje. Nun mi unue ĝojas pri tiu remikso-rezulto.

En la aero ĉi nokte
Ankoraŭ indas mencii kelkajn aferojn pri la 50a Internacia Seminario. Kompreneble okazis plia muzikado, nome dum la novjara koncerto kaj la internacia vespero. Sed mi jam estis sufiĉe ofte sur la scenejo dum tiu semajno, tiel ke mi rezignis pri ebla partopreno.

Pli interesa estis la marmeladumado, kiun Esperanto Desperado kun la Franco Melono (ĉe la piano) faris plurfoje. Ili ludis tre viglan kaj aŭskultindan ĵazon. Tio tre memorigis min al la “Bring on the night”-versio sur la samnoma albumo de Sting.

Grava grupo de bonetosuloj estis la Katalunanoj, kiuj ofte muzikis. Unufoje, kiam ili kantis en la trinkejo, mi tamen admonis, ke ili kantas la originalon, ne la tradukon de “En la fronto de Gandesa”. Unu el ili respondis, ke ili ne konas la tekston. Tiam mi simple kantis ĝin kun ilia instrumenta akompano. Poste mi skribe fiksis la tekston por ili. La Katalunanoj cetere invitis al manĝado kaj trinkado. Tre plaĉis al mi, kiel ili agis kune kun ĉiuj aliaj kaj ne kiel aparta grupo.

En la trinkejo minimume trifoje estis uzita mia publika kantaro. Indus presi kelkajn ekzemplerojn kaj disdoni ilin dum renkontiĝoj.

La IS denove estis fonto de inspiro. Interalie mi verkis novan kanto-parodion, kiu spontanee venis al mia kapo dum la koncerto de Esperanto Desperado. Dum la koncerto de Pafklik’ al mia kapo venis multaj linioj kaj rimoj, kiujn mi poste skribe fiksis. Ili servu kiel bazo por mia sekva hiphopa teksto.

Dum la internacia vespero mi partoprenis en skeĉo, kvankam pasintjare tio ne plaĉis al mi. Sed ĉifoje mi mem kunverkis la tekston kaj decidis, kiel prezenti ĝin (mallonge kaj prefere je la komenco!). La motoro malantaŭ tiu aktiveco tamen estis Stephan Schneider.

Unu klarigo, kial Esperantujo tiom feliĉigas min, estas la multaj komplimentoj, kiujn mi rikoltas. Tri tute diversaj virinoj kaj rokmuzikisto laŭdis mian hararon, unu virino ŝatis mian barbeton kaj miajn okulvitrojn, alia rimarkis, ke mi daŭre estas agrable maldika, kaj unu amiko konstatis, ke mi evidente havis pli bone videblajn muskolojn ol antaŭe. Kion deziri plu?

Aliaj pozitivaj punktoj:

La IS okazis en kastelo. La plej proksima urbo estis Paderborn, kie mi studis. Krome estis IS en Vestfalio, mia hejmregiono.

La jubilea aranĝo estis bone farita. La organizantoj realigis la proponojn, kiujn i.a. Till kaj mi estis farintaj antaŭ unu jaro.

La ejo havis saŭnon. La duŝoj ĉiam liveris varman akvon. La manĝaĵo tre plaĉis al mi, precipe la silvestra bufedo kaj la novjara bufedo. Oni malofte vidis la estrojn, sed ili faris tre simpatian impreson.

La trinkejo kaj la diskoteko estis apudaj. Tio tre gravas por bona diskoteko.

La Internacia Kulinara Festivalo (IKF) dum unu posttagmezo estis bonega ideo! Tio nepre okazu ankaŭ la sekvan fojon.

La aranĝo ne estis tro strikta. Homoj kunportis sian manĝaĵon al la trinkejo kaj neniu grumblis. Duncan dum la lasta nokto eĉ alportis frapboteletojn!

La Blinda Gardisto – la oficiala murgazeto de la IS – reaperis! La redaktantoj kunsidis ĝis la frua mateno kaj montris la saman malseriozan sintenon kiel Till kaj mi dum nia BG-tempo.

Kompreneble ne ĉio funkciis bone kaj necesas kritiki kelkajn aferojn. Mi jam sendis miajn proponojn al KKRen, la organiza teamo, kaj tial ne bezonas ripeti ĉion detale ĉi tie. Plej gravas, ke mi havas la impreson, ke oni sincere interesiĝas pri mia opinio.

En ĉiu spec’ de diskoteko
Post la sukcesa serio de gastmuzikado dum la 50a Internacia Seminario, mi finis mian partoprenon en koncertoj jam rekorde frue, nome la 30an de decembro. Tio ege plaĉis al mi, ĉar nun mi estis libera por fari aliajn aferojn – DĴumi ekzemple. Mi estis promesinta al DĴ Leo jam monatojn antaŭe, ke mi prizorgos la diskotekon almenaŭ dum du noktoj.

Inter la 30a kaj 31a, post la koncerto de Inicialoj DC, mi ekis mian laboron je la 1a. Por glata transiro inter la elektronika esperantlingva muziko kaj la diskejo, mi komencis per “Kaj sentiĝas am’” de DĴ Roĝer. Fakte tiun unu kanton mi bezonis por elprovi la teknikaĵojn.

Poste mi daŭrigis per miaj kutimaj stiloj, nome pop- kaj rokmuziko el la 1980aj jaroj. La dancejo estis jam bone frekventata kaj ĝi eĉ ankoraŭ pleniĝis. Iam mi transiris pli kaj pli al muziko el la 1990aj jaroj. Post du horoj mi finfine komencis fazon kun peza muziko. Estis la ĝusta tempo, ĉar la ĉeestantoj tre verve dancis kaj rimarkeble ŝatis mian muzikelekton.

Ekde la 4a iom post iom malpleniĝis la diskoteko. Tamen kelkaj homoj pludancis. Tiam mi eĉ surmetis metalrokon kaj poste regeon. Mi krome kontentigis kelkajn muzikdezirojn. Je la 5a mi volis iri dormi. Unue mi elektis “Till kaj Gunnar faras teknon”, sed la homoj restis. Do mi aŭskultigis kiel elĵetan kanton “Angie” de J.B.O., kiu bone taŭgis kiel deca fina kanto por tiu nokto.

Dum la silvestra balo mi surmetis la muzikon inter la 1a (nova jaro en Britio) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). Mi komencis per “New Year’s Day” de U2, ĉar tion DĴ Leo ne estis ludinta tuj post noktomezo. Dum la premiado de la kostumoj (la temo de la silvestra balo estis mezepoko), tre konvenis mia KD kun muziko de Kaj Tiel Plu (Cantiga), Morice Benin (Homa blovo), In Extremo (Herr Mannelig), Subway to Sally, Schandmaul kaj aliaj. Tiun kompaktdiskon mi estis preparinta speciale por tiu silvestra balo. Mi finis mian laboron per kanto en la portugala. Poste mi transdonis la taskon al Patrik Austin, ĉar DĴ Leo ne reestis ĝustatempe. Oni poste diris al mi, ke li revenis nur 1-2 kantojn post mia foriro. Mi tamen saĝe evitis la diskejon por la resto de la festo por ne esti surprize kaptita kiel DĴ denove.

Fakte multaj homoj laŭdis mian laboron kaj demandis min dum la lastaj du noktoj de la IS, ĉu mi denove prizorgos la diskejon. Ankaŭ DĴ Leo ofertis tion al mi, sed mi neis tion pro du kialoj: Mi ankoraŭ bone memoris mian malbonfarton kiel DĴ dum la lasta nokto antaŭ unu jaro kaj nepre volis eviti, ke tio okazas al mi denove. Plie kaj eĉ pli grave mi estis promesinta, ne labori dum la lastaj du noktoj, kaj nepre volis plenumi tion.

Ĉifoje la diskoteko estis tre proksima al la trinkejo. Tio kutime estas granda avantaĝo. Tamen multaj homoj ne estis kontentaj, ĉar DĴ Leo evidente havis alian muzikelekton ol ili. La laŭtaj basoj de kluba muziko ofte bruis en la trinkejo. Tio pli ĝenis ol subtenis.

Mi tamen daŭre opinias, ke DĴ Leo havas talenton. Se li iom pli adaptiĝas al la kutima IS-publiko, tiam li povos esti brila DĴ en Esperantujo dum multaj jaroj. Grava li jam estas nun, ĉar li ne nur faris, sed ankaŭ organizis la diskotekon.

La diskeja nokto, kiu plej plaĉis al mi, estis sendube inter la 29a kaj 30a de decembro. Tiam ankaŭ DĴ Roĝer ĉeestis. Post kelkaj trinkaĵoj kaj babilado en la trinkejo, arono subite diris: “Nun estas la tempo por danci!” Do ni du hastis al la diskoteko. Tie jam estis pluraj homoj kaj ni verve ekdancis. Fakte arono faris ekzakte tion, kion mi atendis de li – li dancis kiel frenezulo. Tiom trejnita homo ja devas agi tiel. Sed ankaŭ ĉe mi la regula sportumado montris siajn bonajn efikojn kaj mi ne nur bone eltenis la dancadon, sed konkursis kun arono dancante. Dum sufiĉe longa tempo eksonis kluba muziko, sed iam oni transiris al pli pezaj pecoj. Kiam mi aŭskultis “Breathe” de The Prodigy, mi demetis mian ĉemizon kiel faris arono jam je la komenco. Tio pli facilis por mi ol dum antaŭaj jaroj, ĉar mia korpo aspektas pli bone ekde la trejnado, ne plu magre, sed agrable maldike.

Kompreneble ankaŭ mi iam estis elĉerpita, sed la nokto estis plena sukceso por mi. Kaj krome estis granda honoro, tiom roki la homojn kune kun arono, la stila Kanadano!

Estis elvendita prezentado
La koncertoj, kiujn mi menciis en la hieraŭa enskribo, ĉiuj tre bone sukcesis. Esperanto Desperado, JoMo kaj Dolchamar certe apartenas al la plej altkvalitaj kaj spertaj Esperanto-artistoj. La grupo Pafklik’ ĵus startis sian karieron, sed iros sian vojon.

Dum la Internacia Seminario ankaŭ okazis aliaj koncertoj. La ceteran muzikan programon de la gufujo mi ĉiam evitis. Laŭdire la 30an de decembro okazis gitarludado kaj kantado de Nederlandano dum la vespera programo, sed ĝin mi maltrafis. Oni poste diris al mi, ke precipe la kantado estis tute malbona. Pri unu prezentado de Norvego mi tute ne scias, ĉu ĝi entute okazis. Restas menciindaj du koncertoj:

Kadakar mi spektis la kvaran fojon post la IJS 2004, la IS 2004/05 kaj la IS 2005/06. Ĉifoje ili havis drumiston, kio sendube estis plibonigo, sed la resto ŝajnis al mi preskaŭ same kiel dum la pasinta jaro. La rimarkinda afero por mi estis, ke ankaŭ la reago de la publiko montris tion. Unue kelkaj homoj dancis, sed poste neniu plu.

Inicialoj DC (Éric Languillat) donis tre malfruvespere koncerton kun elektronika popmuziko, videoj, kantado kaj viva elektra gitaro. Origine li volis fari tion unu tagon antaŭe, sed alvenis tro malfrue por fari tion. Bedaŭrinde oni ne estis anoncinta la koncerton bone (min neniu ekzakta tempoindiko atingis). Tamen kelkaj homoj dancis. La koncerto antaŭ du jaroj certe pli bone sukcesis (la ĉambro estis pli malgranda kaj ĉiuj homoj jam ĉeestis), sed denove plaĉis al mi, kion mi aŭdis. Mi daŭre opinias ke Eric ankoraŭ ne alvenis ĉe la maksimumo de sia talento en Esperantujo.

Aĥ jes, kaj finfine la fifama IS-bluso alvenis! Mi jam demandis min, ĉu ĉio estas en ordo kun mi. Kion ni farus en la mondo sen tristeco kaj letargio?

Alradie brili al la mondo
La post-IS-sindromo daŭre ne turmentas min. Hieraŭ mi uzis la recepton “faru ion kun amikoj” kontraŭ ĝi. Mi ĉeestis la rolludan grupon de mia frato, en kiu mi aktivas ekde kelkaj monatoj.

La muzika programo de la Internacia Seminario eĉ supertrafis tiun de la pasinta jaro. Tamen ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la IS ĉagrenis min la fakto ke la Kuracistoj ne povus koncerti tie, des pli ĉar mi konstatis tralegante la duan informilon, ke multegaj artistoj estos tie. Inter ili troviĝis pluraj, kiuj ne estis menciitaj, kiam oni neis nian proponon, muziki dum la IS. Ŝajnis al mi ke kvazaŭ ĉiu povus ludi dum la IS, nur ni ne!

Aliflanke la lastaj monatoj de la jaro 2006 estis plenŝtopitaj per laboro kaj aliaj eventoj, kiuj foruzis mian forton. Mi ne havintus tempon por fari ĉion tion kaj ekzerci por plena roka koncerto. Do almenaŭ mi saĝe uzis mian energion, ekde kiam mi sciis, ke ni ne koncertos dum la IS.

Krome mi tre baldaŭ havis alternativan planon, kiun mi realigis: Anstataŭ koncerti dum unu vespero, mi partoprenis ĉe multaj koncertoj kiel gastmuzikisto! Tiel mi verŝajne kreis novan rekordon pri gastmuzikado dum unu renkontiĝo.

La 27an de decembro ludis Esperanto Desperado. Ili venis malfrue al la ejo, tiel ke ni ne plu havus tempon por ekzerci. Tamen mi kantis “Feliĉe” kun ili.

La 28an de decembro koncertis JoMo. Sebastian kaj mi posttagmeze priparolis kun li komunan programon kaj provludis ĝin. Interalie ni prezentis:

La Bamba

IS

Junula amo

La okulvitroj de Buddy Holly

Hej la nizoj

Ĉu vi volas danci?

Ska-virino

Sola

…kaj kelkajn pliajn kantojn. Mi tre ĝojas, ke ni kune prezentis malnovajn Amplifiki-kantojn, inter ili la IS-himnon. Plie mi ĉiam volis kanti “Hej la nizoj” kaj “Ĉu vi volas danci” kun li. Kaj ekde jaroj mi intencis instrui al li kelkajn kantojn de la Kuracistoj.

Iom post noktomezo okazis akustika koncerto de la Kuracistoj en la gufujo. Sebastian kaj mi ludis entute naŭ kantojn, la lastan kiel aldonon kun Krücke:

Westerland

Mi kaj ŝi

Longe for

En kaĉ’

Kisu min, ho kara

Solege en la nokt’

Sen vi

Ne plu

La grasa Elke

“Solege en la nokt’” ni prezentis la unuan fojon publike. Tiel la koncerto enhavis ankaŭ ion specialan. Kompreneble muzikado sen baraktado per teknikaŝoj kaj kun tiom mallonga daŭro estas multe pli facila kaj senstreĉa ol plena koncerto en roka konsisto. Cetere ni provludis nur la duonon el la kantoj la 27an posttagmeze en la loĝejo de Sebastian. Kelkajn aliajn kantojn ni elprovis kelkajn horojn antaŭe.

La 29an de decembro okazis la hiphopa koncerto de Pafklik’. Ili invitis min partopreni kaj mi prezentis mian hiphopan kanton “La premiero”. Bonŝance mi estis kunportinta la muzikon por ĝi sur KD.

La 30an de decembro Dolchamar aperis sursceneje. Dum la posttagmezo kaj frua vespero mi estis okupita per aliaj aferoj, tiel ke ni ne povis provludi. Je la fino Dolchamar, Sebastian kaj mi ludis “Dance kun larma okul’” kiel aldonon.

Entute la Kuracistoj optimume uzis la semajnon. Mi eĉ opinias, ke tiel estis pli bone ol kun propra rokkoncerto. Ni multfoje sukcese aperis sur la scenejo kaj havis bonan kontakton kun multaj aliaj muzikistoj. Tio donas bonegan bazon por estonta muzikado.

Se la tempo sufiĉas
La IS-bluso ankoraŭ ne kaptis min, kvankam pasis mia unua labortago. Eble ankaŭ ĝuste pro tio ĝi ankoraŭ ne venis – anstataŭ sidi hejme kaj cerbumi mi havis ion por fari.

Dum la Internacia Seminario finfine atingis min la inspiro necesa por fini projekton, kiu jam delonge okupas min. Ekde jaroj mi intencis fari duan eldonon de mia kompaktdisko kun malrapidaj kantoj por para dancado. La origina versio datas el la jaro 1999 kaj estis daŭre uzata en la gufujo, kune kun parto de mia trinkeja kompilo. La kantolisto fakte jam estis preskaŭ preta, sed mi daŭre pensis kaj dubis pri la plej bona sinsekvo de la titoloj. Tion mi nun finfine decidis. La KD do aspektas jene:

K2

01. 4:49 Foreigner            Waiting for a girl like you
02. 4:59 Toto                 Africa
03. 4:12 The Police           Every breath you take
04. 4:58 U2                   With or without you
05. 7:44 Marillion            Kayleigh & Lavender (DJ-Kunar-Remix)
06. 6:08 Gary Moore           Still got the blues
07. 4:11 Tito & Tarantula     After dark
08. 4:46 Chris Isaak          Wicked game
09. 5:30 Zucchero Fornaciari  Il volo
10. 4:29 Jean Jacques Goldman Elle ne me voit pas
11. 4:18 Khaled               Aïcha (version mixte)
12. 4:47 Seal                 Kiss from a rose
13. 3:39 Sting                Fields of Gold
14. 4:03 Bryan Adams          Heaven
15. 5:10 The Scorpions        Wind of change
16. 5:34 Guns 'n Roses        Knockin' on Heaven's Door

En la gufujo mi refoje rimarkis, ke kelkaj kantoj estis sufiĉe malpli laŭtaj ol la aliaj. Tion mi solvis, maksimumigante la laŭtecon de ĉiu unuopa kanto. Nun la tuto devus soni pli unuece, harmonie.

Ne, ne povas esti malĝusta
La IS-bluso staras ĉe la sojlo, do urĝas agi kontraŭ ĝi. Hieraŭ mi aĉetis novajn vestaĵojn. Pozitivaj ŝanĝoj en la vivo ekster Esperantujo ja estas unu bona recepto kontraŭ la post-IS-sindromo. Alia paŝo por batali la simptomojn konsistis el ordigado de mia loĝejo. Entute mi forŝetis 5 kg da papero. Mia tablo denove aspektas superrigardeble. Tio ĝenerale devas denove okazi en mia vivo, se ĝi daŭriĝu bone: Necesas ordigi la posedaĵojn kaj forŝeti la superfluajn.

Dum la Internacia Seminario, mia patro prezentis siajn tradukojn de Germanaj drinkokantoj en la trinkejo. Mia frato verkis drinkokanton laŭ la refrena melodio de la kanto “Carnaval du Paris”. Kaj mi finfine sukcesis realigi ideon, al kiu inspiris min Duncan jam dum la KEF 2005: Mi verkis trian strofon de “Odoras kiel vespermanĝo“, kiu nun estas kompleta parodio de “Smells like Teen Spirit” de Nirvana. Entute nur temas pri du pliaj linioj, sed verki ilin tamen kostis tempon, ĉar la bezonata inspiro ne venis ekster Esperanto-renkontiĝoj.

Mi estos denove kun vi, mi estos denove kun vi
Hieraŭ mi revenis de la 50a Internacia Seminario (IS) en Wewelsburg apud Paderborn. La post-IS-sindromo certe ankoraŭ kaptos min, sed nun mi jam aktive batalas kontraŭ ĝi.

Kion diri pri la jubilea IS? Ĝi estis minimume pli bona ol la pasintaj du kaj rilate al la etoso denove memorigis min pri la Internaciaj Seminarioj de la malfruaj 1990aj jaroj. La nombro de la partoprenantoj restis iom malalta (209), sed almenaŭ rimarkeblis denove kresko.

Mi jam notis ĉiujn rakontindajn punktojn pri tiu ĉi IS, sed nur iom post iom skribos ilin. Kompreneble la muzika parto ricevos apartan atenton. Jam nun mi menciu ke la muzika programo superis eĉ tiun de la pasinta jaro kaj estis la plej bona, kiun mi iam ajn spertis ekster la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)!

Kun multaj artistoj mi babilis kaj feliĉe rimarkis, ke ili havas similajn vidpunktojn kiel mi. Do mi ne estas sola batalanto, sed trovas min en bona kompanio. Tio sole jam estas tre esperiga.