Arkivoj de etikedoj: internacia junulara kongreso

Vivu vian vivon, estu libera

Dum la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec okazis pluraj koncertoj. Tiun de Pech mi jam menciis hiera?. Unu etosa kulmino certe estis la multlingva koncerto de JoMo sur la merkata placo de Liberec. Li kantis en dekoj da lingvoj. Nur malhelpis je la fino la paso de la tempo – je malfrua horo fini?is la permeso koncerti tie. Alvenis multaj lokaj personoj, kiuj interesi?is pri la muziko. Oni faris anoncojn en Esperanto kaj en la ?e?a. Krome ?e la rando de la publiko atendis ?e?oj kun faldfolioj por informado. Mi aparte memoras unu Liberecanon, kiu staris meze de la dancantaj esperantistoj kaj estis tute bonhumura.

En la reto mi trovis du videojn pri tiu koncerto. En unu JoMo kantas en la hispana en la alia en la ukraina kun akompano de Kim.

La Kultura kaj Lingva Festivalo (KLF) okazis dum alia tago je la sama loko. Anka? tiam interalie JoMo kantis.

Mi volas liberi?i

Anta? ol la jaro fini?as, ankora? indas skribi pri somera Esperanto-aran?o, kiun mi vizitis. Al la 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), okazinta inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en Liberec’ (?e?ujo). Venis 330 homoj el pli ol 40 landoj. La bona afero estas ke ne necesas kolekti ?iujn fontojn en la reto kaj mem kompili listojn, ?ar la organizantoj jam faris tion per propra pa?o “e?o de la partoprenintoj“. Mi tamen aparte mencios videojn kaj citos fontojn, kompreneble sen ajna postulo de kompleteco. Estas pure persona elekto, kiu ne respegulas “objektivan kvaliton”.

Plej bonan superrigardon donas video de poligloto:

Li anka? skribis en Esperanto kaj en la angla pri la IJK. Krome haveblas liaj multaj videoj, el kiuj li kunmetis la supran verkon.

Post la prezentado de Marek Blahu?, la ?efa organizanto, mi ali?is ankora? dum la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf. Kial mi ?ifoje donis preferon al la IJK kaj ne al la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)? Mi ne plu estis tiom certa pri ?i. Unue ?i devintus okazi en 2007, sed tiam estis ?ovita al 2008. Sed anka? en 2008 ?i ne okazis. Mi fidis je tio, ke IJK en ?e?ujo sub la gvido de Marek i?os bona.

Kion indas skribi ?enerale pri tiu IJK? Unue kaj plej grave: Miaj atendoj estis kontentigitaj. Kiu konas min, tiu scias, ke mi kiel aktivula veterano kaj iama kunorganizanto de grandaj renkonti?oj ?iam rigardas atente al detaloj kaj ne pretervidas fu?etojn. La? la nombro de partoprenantoj, la IJK estis malgranda kompare al pasintaj tempoj (t.e. 1990aj jaroj), sed akceptebla la? hodia?aj mezuroj.

La mapo de la 2a informilo ne bone montris la vojon kaj la akceptado i?is iom ?aosa. Tamen iu havis la cerbon, sendi ?iujn ankora? ne akceptitajn nememzorgantojn al la vesperman?o. La studenta lo?ejo mem estis fre?e renovigita, ?ar en januaro estis okazinta iu vintrosporta aran?o en Liberec kaj la sportistoj lo?is tie. Kiam unu du?o ne funkciis, oni komunikis tion al la organizantoj kaj tuj la sekvan tagon venis riparisto! Pri la man?oj esperantistoj estas aparte grumblemaj (internacia amikeco tamen fini?as ?e la stomako), sed mi mem ?atis tion, kion liveris la kuiristinoj. Dum la tuttaga ekskurso mi veturis al Prago, kie mi tute hazarde lernis ion pri la muziko, kiun Freundeskreis uzis por sia kanto „Esperanto“.

Du mezuriloj montras, kiom bona estis la IJK: La ?efa organizanto ne estis plena sen nervoj je la fino de la aran?o. Neniam dum la tuta renkonti?o, kiam ajn mi alparolis iun de la organizantoj, tiu diris “Mi ne havas tempon!” a? donis malafablan respondon, sed ?iam helpis min.

Anka? la urbeto mem faris tre agrablan impreson kaj bone prezentis sian landon al la eksterlandaj gastoj. Dum unu vespero ni spektis koncerton de la loka rokgrupo Pech. (En la germana, “Pech” signifas “malbon?anco.) En unu kanto, ili kantis “Esperanto” en la refreno. Alia kanto, “Atlasky”, memorigis min iomete pri “????? ????” de Epidemia. Kompreneble mi a?etis ilian albumon “Šance na zm?nu tu?áka” kaj kolektis subskribojn de ?iuj kvar membroj post la koncerto. Aliaj homoj en la publiko opiniis same pozitive, dancis kiel frenezuloj kaj akiris kompaktdiskojn. Tio siavice impresis la muzikistojn, kiuj faris agrable normalan impreson kaj ?ojis pri tiu entuziasma reago.

En la IJK povas okazi io ajn

Dimanĉe antaŭ du semajnoj mi revenis de mia feriumado. La tempo denove nur sufiĉis por unu Esperanto-renkontiĝo. La 9a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Danlando ne okazis. Mia sekva elekto estis la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Szombathely, Hungarujo. La pasintan fojon mi estis ĉe la IJK antaŭ naŭ jaroj! Ankaŭ ĝi okazis en Hungarujo, nome en Veszprém.

La tempo antaŭ la renkontiĝo bedaŭrinde estis plena je obstakloj venkendaj: Kvankam mi jam preparis tion komence de la jaro, ĝis kelkaj semajnoj antaŭ la IJK necesis barakti por invitletero, kiun mi petis por alia partoprenanto. Krome du ĝiroj, kiuj mi faris (unu tra UEA kaj unu tra la Germana Esperanto-Junularo), unue ne estis rimarkitaj, tiel ke necesis skribi kelkajn retmesaĝojn kaj kunporti la kontoeltirojn. Strikis la pilotoj de Eurowings kaj Cityline kaj teknikistoj kaj kabinaj dungitoj de Lufthansa komencis striki. Nur pro bonŝanco miaj flugoj falis ĝuste en tiun tempan koridoron, kiam ĝuste ĉiuj paŭzigis la strikojn. Fine necesis organizi tranokteblon en Budapeŝto, sed tio montriĝis unue pli malfacile ol pensite. Je la fino tamen ĉio bone finiĝis, sed mi povintus facile rezigni pri la streĉo, kiun alportis ĉiuj tiuj aferoj anticipe!

Laŭ anoncoj dum la internacia vespero, partoprenis 365 personoj el 36 landoj. Dum la pasinta IJK en Hungarujo, estis pli ol 500 personoj; la IJK 1996 en Germanujo estis taksita malsukcesa rilate al la kvanto de partoprenantoj – venis 360. La averaĝa aĝo estis iom pli ol 31 jaroj. Mi estis super tio nur je kelkaj monatoj. Krom el Hungarujo, la plej multaj homoj venis el Rusujo kaj Germanujo. Ke ĉeestis tiom da Germanoj, mi ne rimarkis – tre agrable. Mi neniam dum la tuta semajno sentis la volon, paroli la germanan. Mia alia gepatra lingvo tute ne mankis al mi. Sufiĉe ĝenis min la multa krokodilado de Rusoj.

La programon mi ne povas komplete prijuĝi ĉar mi ne partoprenis multon. Interese, ke kelkaj veteranoj grumblis pri tro mallonga kaj malofta diskoteko kaj ioma manko de etoso.

Negative restis en mia memoro precipe tri aferoj: La tema programo estis malriĉa kaj tipa (“io kun lingvoj, kulturoj, malplimultoj, diskrimancio, Eŭropa Unio”). Oni ne havis la kuraĝon, elprovi ion novan. La Hungara IJK estis kvazaŭ granda IJS. Mia pasinta IJS estis bonega – mi nur atendis, ke oni prezentus ankoraŭ iun specialan aldonaĵon dum la IJK. Tute male, estis la kutimaj programeroj. Tamen mankis unu tradicia afero: Ne okazis balo dum la IJK. Do mi estis kunportinta festajn vestaĵojn vane.

Pozitive menciindas multaj aferoj: Unue mi revidis multajn homojn. Fakte okazis io, kion mi nomas la Shrek-3-fenomenon: Estis tiom multaj konatuloj, ke apenaŭ restis tempo por pritrakti ĉiun adekvate kaj paroli kun ĉiu eĉ nur kvin minutojn. Pluraj homoj, kiuj ne estis vidintaj min dum kelkaj jaroj, tute ne rekonis min unue, ĉu pro la alia hararo, la nun normala pezo aŭ la tute novaj okulvitroj. Sed ĉiuj konsentis, ke mi aspektas bone. Neniu miraklo, ĉar mi estas feliĉa. Ĝenerale partopreni la Internacian Junularon Kongreson similas al veni hejmen. Tiu sento okazas dum bonegaj Esperanto-renkontiĝoj.

Partoprenis multaj homoj el aliaj kontinentoj, kvankam ĉirkaŭ 100 ne povis veni pro vizoproblemoj. La Kultura kaj Lingva Festivalo estis agrabla festo, kiu samtempe alcelis iomete la neesperantlingvan publikon. La kvizo “La plej malforta ĉenero” estis bonega varbado por la Internacia Seminario. Mi fakte antaŭe tute ne atendintus, ke povus okazi io tia, kaj estis tute agrable surprizita. Bone, ke mia pesismismo foje rekte malpruviĝas. La trinkejon kaj la gufujon mi vizitis malofte. La gufujo troviĝis en la plej supra etaĝo, tiel ke mankis la forto, iri tien, kiam mi bezonis refreĝiĝon. Sed la teo bongustis kiel ĉiam. Bedaŭrinde mi maltrafis prelegon de Thierry Salomon pri “ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto“. Ĝuste kelkajn semajnojn antaŭ la IJK mi estis leginta kelkajn de liaj tekstoj. Mi ne konsentas pri ĉiu unuopa detalo, sed lia vidpunkto prezentas bonegan diskutobazon kaj alparolas kelkajn gravajn verojn.

Denove montriĝis, kial Hungarujo estas ŝatata feriolando de mi. Vetero, manĝaĵo, homoj estis ĝenerale tre agrablaj. Eksterordinara kulmino estis la maloficiala postkongreso en Budafok. Mi nur restis dum unu nokto, sed plene spertis nekredeblan gastigemon. Unu organizantino kaj ŝia edzo ofertis bonegan manŝaĵon, bongustegan vinon kaj ĝenerale prizorgis ĉiujn gastojn elstare.

Ĉifoje mi ne mem publikigas liston da ligoj al fotoj, raportoj kaj videoj. Lejla Kollár kolektas ilin. Alternativa fonto estas la TEJO-Vikio.

Sed nun finfine necesas mencii la muzikan programon!

  • JoMo koncertis dum la IJK. Kiel jam kelkfoje, laste antaŭ unu jaro, mi kantis “La Bamba” kun li.
  • La Kuracistoj ludis tri kantojn dum la internacia vespero: Westerland, Junula amo kaj Sen vi. Ni ne ekzercis antaŭe kaj tamen funkciis bone! Kaj krome mi sukcesis spontanee instigi la homojn kunkanti la refrenojn.
  • Kiel interkonsentite antaŭe, dum unu nokto mi DĴumis. La diskoteko okazis en koridoro kaj la baso de unu KD-aŭskultigilo ne funkciis. Tamen mi kreis bonan etoson kaj dancigis la homojn.
  • Krome mi donis kelkajn diskojn al la trinkejo. Bedaŭrinde mi forgesis repreni ilin ĉiujn, tiel ke mi ne plu havas la unuan volumon de mia trinkeja kompilo. Sed ĉiel ajn jam estas tempo, por prepari novan eldonon kun aliaj kantolistoj.
  • Male al antaŭaj jaroj, mi ne uzis la publikan kantaron kaj mi ankaŭ ne plutradukis iun kantotekston. Simple mankis tempo.
  • Mi ricevis diskon kun muziko de du Italaj metalrokgrupoj, kiuj ludas po du kantojn en Esperanto! La novaĵo atingis min kelkajn tagojn antaŭ la IJK kaj mi jam havis la ŝancon aŭskulti la kantojn en la reto.
  • La unua impreso estas bona, kvankam kompreneble necesas ankoraŭ detale kontroli la tekstojn. Sed almenaŭ oni ne intencis vendi iun definitivan diskon, sed disdonis senpage demo-albumon. Tio tre laŭdindas kaj imitindas!