La 52 Internacia Seminario ofertis plurajn koncertojn. Venis Alejandro Cossavella, kiu turneis tra Eŭropo. Oni konas lin pro lia antaŭa grupo La Porkoj, kun kiu li faris la albumon “ŝako”, kaj pro lia posta albumo sub la nomo “Strika Tango“, sur kiu li muzikis kun diversaj aliaj personoj. Antaŭe mi nur unufoje havis la oportunon spekti koncerton de li, nome dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005.
Intertempe li surbendigis la kanton “Grava” kaj tiel iĝis la kvara Esperanto-artisto, kiu ludas ĝin: Origine ĝi venas de Esperanto Desperado.
Mi ludis ĝin kun “Junas kaj pli junas” dum la Internacia Junulara Festivalo 2004. Poste Flávio Fonseca prezentis tre konvinkan version dum la Kultura Esperanto-Festivalo en 2005.
Kompare al la altiĝintaj normoj, kiujn mi intertempe ĝuas dum Esperanto-renkontiĝoj, la koncerto de Alejandro Cossavella estis “nur” en ordo. Ĉiel ajn mi ĝojis revidi kaj reaŭi lin – kaj je la fino tio estas, kio gravas.
Inicialoj DC kutime ĉiam plaĉas al mi. Li estas – kune kun ekzemple Martin Wiese – unu de la malmultaj Esperanto-artistoj, kiuj ne seniluziigis min muzike dum la pasintaj jaroj. La unua koncerto de li, kiun mi ĉeestis, okazis dum la IS 2004/05. Tiam li estis furorulo. Tute kontraŭe, li iomete perdiĝis en plenŝtopita programo dum la IS 2006/07, kvankam mi denove ŝatis lin. Ĉifoje mi dancis en la malantaŭo, dum la plej granda parto de la publiko restis sidanta sur la seĝoj. Nu bone, ĉiu laŭ siaj preferoj – mi tamen daŭre opinias, ke li estas granda pliriĉigo de muzika Esperantujo per siaj kantoj kaj videoj.
Dolchamar revenis – kaj denove en nova konsisto! Male al la pasinta koncerto 2006/07, ĉifoje Sebastian kaj mi ne partoprenis kiel gastmuzikistoj. La etoso iomete memorigis min pri la “fruaj” tagoj de la grupo (ĉirkaŭ 2000, kiam ili koncertis dum la KEF kaj la IS).