Afiŝoj kun etikedo ‘hiphopo’

Ĉi tie regas ni

vendredo 31 Marto 2006

La preparoj por la hiphopa kompilo alportis jam plurajn bonaĵojn. Unu el ili estas la MP3-igado de la “Eterne Rima”-demokasedo. “Por miaj gefratoj” datas el novembro 2000 kaj kvalite ĝis hodiaŭ restas impresa verko kaj eĉ supertrafas kelkajn albumojn, kiuj estis eldonitaj lastatempe. Bedaŭrinde, ke neniam aperis vera albumo. La ĝenerala publiko do nur povas koni du kantojn de la demokasedo, nome “La movad’” kaj “La vojo”, kiuj dum iom da tempo estis haveblaj en la reto ĉe la TTT-ejo de Eterne Rima kaj Lunatiko. (Malantaŭ ambaŭ projektoj troviĝas la sama persono.)

  1. Eniro (1:23)
  2. Ĉi tie regas ni (4:40)
  3. El profundego de l’ infero (5:56)
  4. Vivi povre (4:24)
  5. Kiu reprezentas (1:30)
  6. La movad’ (2:42)
  7. Mortas la mondo (5:05)
  8. Eterne Rima parolas (2:24)
  9. La vojo (2:19)
  10. Ni batalos (5:16)
  11. Por miaj gefratoj (3:19)
  12. Eliro (0:45)

La kasedo daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn kaj enhavas 12 titolojn. Temas pri relative mola speco de hiphopo, komparebla al tiu de Freundeskreis, Die Fantastischen Vier kaj Jovanotti – do ĝuste, kion mi ŝatas. La tekstoj pledas ĝenerale por la movado, kio eble kaŭzus la kritikon, ke al tia pure pozitiva pledo mankas memkritikemo (kiel jam en tro multaj tradiciaj Esperanto-kantoj). Aliflanke necesas konsideri, ke hiphopaj tekstoj ofte sen profunda pripensado laŭdas la propran hejmon, amikaron, ĉirkaŭon kiel kontraŭon al la resto de la mondo. Laŭ tiu interpreto, la tekstoj do estas rimarkeble aŭtentikaj kaj kongruaj al la hiphopa tradicio ekster Esperantujo.

La demokasedo de Eterne Rima bezonus laŭ mi nur du plibonigojn por iĝi eldonebla klasikaĵo: La muziko estu iom pli varia kun foje iom malpli da klavaroj kaj pli fortaj, rapidaj, danceblaj ritmoj. Plie necesus kelkaj lingvaj korektoj. Sed tio jam estus ĉio. Imprese, se oni konas la kutiman kvaliton de demosurbendigoj, kiujn liveras Esperanto-artistoj…

Semante la semojn de amo

sabato 25 Februaro 2006

Bedaŭrinde, ke mi ne havis okazon por elprovi ĉiujn novajn kantojn (ĉefe de la KDj aĉetitaj de radio-moderatoro), kiujn mi estis kunportinta al la 49a Internacia Seminario en Xanten. Precipe la reago al “I have to quit you” de Scott Morgan (and The Solution) interesus min. La iom ironian elekton de “Nur geträumt” (la reludversio de Spn-x) almenaŭ komprenis Till. Per “On the 54″ de “The Dandelion” mi preskaŭ malplenigis la dancejon – same kiel unu jaron antaŭe per “Bimbo” de Lambretta. Tiuj kantoj evidente estis tro fortaj por la averaĝa IS-partoprenanto.

Eta triumfo por mi estas, ke mi aŭdis aŭ legis de tiom multaj homoj, ke ilin same kaptis “la post-IS-sindromo“. Tio montras al mi, ke mi tiurilate ne estas tro diversa al pli junaj personoj kiel ekzemple n_trueelgrande. Mi ĉiam iom timis, ke ilin ne allogus la samaj aferoj kiel min, kaj ke tio sendube montrus, ke mia tuta vivstilo kiel juna plenkreskulo estas hodiaŭ tute eksdata. Sed daŭre la samaj aferoj interesas la homojn… jen cetere aliaj raportoj pri la IS ĉe LiveJournal:

Ankaŭ elgrande skribis pri la IS; li eĉ faris tutan enskribo-serion, simile al mi, kaj eble eĉ liveras la plej interesan raporton (almenaŭ por mi). Bedaŭrinde ĉiuj liaj enskriboj estas nur legeblaj por amikoj, do mi ne ligas al ili de ĉi tie.

Mi ĝojas, ke ni realigis la ideon, fari grupan foton de ĉiuj ĉeestantaj LiveJournal-uzantoj. Mia ekzemplero, farita per poŝtelefono, ne iĝis same bona kiel la grupo foto de la LJ-uzantoj de amuzulo. Pro tio mi nur ligas al lia kaj ne publikigas mian propran. Sur la foto videblas knabino, axel584, blahma, karulin, weemeyer, amuzulo, felicx, rakso, a2na kaj goulo (supre) kaj n_true, timwi, kunar, elgrande (malsupre). Maltrafis la fotadon alauxdo – ni ne trovis lin ĝustatempe. Kiel mi intertempe eksciis, plurajn aliajn LJ-uzantojn ni forgesis: marcos_cramer, kvakulo kaj kriminelli. Post la IS cetere aliaj kreis LJ-konton, do la listo jam ne plu estas aktuala…

Tuj antaŭ ol forvojaĝi mi ankoraŭ aĉetis kontraŭ 2 EUR la IS-KD-Romon kun fotaroj de multaj homoj. Kompreneble ne troviĝas ĉies fotoj sur ĝi; tamen ĝi ampleksas multajn. En la reto troviĝas la jenaj IS-fotoj (kaj filmoj):

Por ne perdi la superrigardon, jen ĉiuj enskriboj de mi pri la 49a IS:

Dum la IS denove venis kelkaj ideoj por kantoj al mi (kiel jam dum la KEF). Mi skribe fiksis ĉiun ideon kaj espereble baldaŭ realigos ion de ili. Mi ĝojas, ke tiuj ideoj venas pli ofte kaj ŝajnas pli realigeblaj ol antaŭe. Ke iom da tempo pasas, tute bonvenas – tiel la aferoj maturiĝas.

Jam dum la unua vespero atingis min tute neatendite propono de Cyrille, partopreni en repa/hiphopa kompilo de Vinilkosmo. Origine mi ja estis decidinta, ĉesi fari hiphopon en Esperanto. Sed ŝajne la impresoj kolektitaj dum la KEF 2005, kiuj gvidis al tiu penso, ne donis kompletan bildon de la situacio. Mi alifoje skribos pli pri la nova projekto kaj mia muzika aktiveco kadre de ĝi. Restas imprese, ke tia propono povas veki denove mian intereson en hiphopa muziko kaj tian kreemon ĉe mi.

Venu al mi en la urbocentron…

sabato 8 Oktobro 2005

En aŭgusto dum du semajnfinoj vizitis min po unu el miaj plej bonaj amikoj Holger kaj Till. Denove impresis min, kiom agrable mi sentas min dum kaj post tiuj mallongaj periodoj kun unu el ili. Kun tiaj amikoj, oni povas grandparte fajfi pri la resto de la mondo!

Holger aŭskultigis al mi parton de la tria Coldplay-albumo “X.Y.”. Iam ie mi jam aŭskultis la unuan disketon, kiu ŝajnis al mi kopio de la antaŭa furoraĵo “Clocks” nur sen piano. Sed nun ĉio, kion mi aŭskultis, plaĉis al mi. Kvankam mi ne estas abonanto aŭ adoranto de britpopo, al tiu ĉi grupo mi povas resti fidela. Mi ja jam posedas la unuajn du albumojn.

Till antaŭ kelkaj monatoj atentigis min pri videodosiero de hiphopartisto, kiu repas pri Paderborn, mia iama studurbo! La vera kuriozaĵo kuŝas en tio, ke Paderborn simple ne estas grandurbo, sed havas 140.000 enloĝantojn (en la urbocentro 77.000). Sed la kanto sonas, kvazaŭ Paderborn estus danĝera, pulsanta urbego, kie la modoj kaj drogoj plej freŝas. Till kaj mi, kiuj loĝis dum jaroj en Paderborn, kompreneble konas la realon kaj des pli ridas pri la kanto! Ĝi jam iĝis unu el niaj komunaj kantoj, kiujn ni ŝatas citi kaj aŭskultigi, ĝuste ĉar ĝi estas tiom stulta.