La vivo de Kunar » hiphopo

Vi ĉiam vivas vian vivon
Jam ekde kelkaj jaroj mi filozofiumas pri tio, kiuj kantoj el la 1990aj jaroj rerigardante tamen ne estis tiom malbonaj. Kion mi aparte ne ŝatis en tiu jardeko, estis hiphopaj reludversioj de blankula popmuziko. Tamen ekzistas esceptoj, eĉ se ili estas tiom bonaj kiom la originaloj. Unu reludversio, kiu lastatempe eksonas denove en mia kapo, estas “Owner Of A Lonely Heart” de 2 Ruff, origine de Yes.

2 Ruff – Owner Of A Lonely Heart (1998)

Kompreneble la hiphopa versio neniel atingas la nivelon de la originalo. Sed hiphopo en la 1990aj jaroj ne estis ĝenerale malbona, eĉ inverse: Ĝuste tiam verkiĝis kantoj kiel “I Have Peace (On My Mind) de Strike, kiu ankaŭ samplis blankulan muzikon.

Kial vi ne postlasas vian nomon kaj vian numeron?
Komence de la 1990aj jaroj, ekzistis malmultaj hiphopaj kantoj, kiuj konvinkis min. La vera ekŝato okazis nur fine de la jardeko kun Freundeskreis, Die Fantastischen Vier kaj Jovanotti.

Tamen mi memoras fruajn esceptojn de unuopaj kantoj. Krom de la tri menciitaj grupoj, tio estis I Have Peace On My Mind de Strike, “Tres Delinquentes” de Delinquent Habits kaj eĉ pli frue “Hip Hop Hooray” de Naughty By Nature.

Jam antaŭ proksimume 20 jaroj aperis hiphopo kun elementoj de ĵazo. “Ring Ring Ring” de De La Soul enhavas belan saksofonon. Mi plej ŝatas la version kun longa saksofona solo:

De La Soul: Ring Ring Ring (Sax Mix)

Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri
La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) regalis min per kelkaj personaj kulminoj, sed la programa kulmino kompreneble estu la silvestra balo!

Vera silvestra bufedo ne estis, sed pli bona vespermanĝo, simile kiel dum la Internacia Seminario (IS) 2000/01 en Cŭhaven Cuxhaven. Dum la manĝo la Rusoj el Sibirujo disdonis dolĉaĵojn, ĉar tiam estis ilia nova jaro. Tre bela gesto! Kelkajn malvarmajn pladojn oni starigis en apuda ĉambro en la ĉefa ejo, simile al la pasinta jaro.

Dum la silvestra balo okazis neniuj klasikaj dancoj. La balo mem komenciĝis relative malfrue (duonan post la 21a); tamen mi atendintus almenaŭ kelkajn parajn dancojn, eĉ se mi ne konas ilin.

La vera solena etoso ekestis je la 22a, kiam la Rusoj festis la novan jaron laŭ Moskva tempo en aparta ĉambro. Ĉiuj eksterlandanoj estis invititaj. Dum la sekva horo pasis, mi aliĝis al la sekva Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Kiam alproksimiĝis la nova jaro por Ukrainanoj, mi disdonis grandajn miraklokandelojn. Tio montriĝis denove bonega kontribuo al la festo. Homoj ege ĝojis. Kiel mi eltrovis, la Ukraina vino el Jalto gustas same bone kaj dolĉe kiel la Marsala-vino el Sicilujo.

Bedaŭrinde la bala salono suferis de tio, ke multaj homoj estis aliloke. Tial mia konsilo por la sekva fojo estas: Kombinu la Rusan kaj Ukrainan festojn kun la balo, tiel ke ne estas iu stulta fortirado de homoj kaj por ke aŭtomate ĉiuj estu kune.

Ĉiel ajn kelkaj dancis kaj alproksimiĝis la jarŝanĝiĝo laŭ la loka tempo. Sed ne eksonis “The Final Countdown” de Europe kiel lasta kanto de la malnova jaro – kaj ankaŭ ne “New Year’s Day” de U2 aŭ kiel unua kanto de la nova jaro aŭ la unua kanto por la nova jaro en Irlando kaj Britujo! Pluraj homoj poste kritikis tiun rompon de la tradicio. Aliflanke mi ege ĝojis, ke oni konsideras la U2-kanton jam tradicion – mi ja mem ekis ĝin!

Por ekscii kiu refoje zorgis pri tio, ke “New Year’s Day” (kutime la versio el la albumo War) eksonis dum la jarŝanĝiĝo, oni nur relegu kion mi skribis pri la silvestra balo dum la unua JES en 2009/10 kaj antaŭe dum la Internacia Seminario (IS) en 2008/09, 2007/08, 2006/07, 2005/06, 2004/05 kaj 2003/04. Ofte mi preparis specialan kompaktdiskon por tiu okazo. Kaj la homoj demandas pri la tradiciaj kantoj, se oni riskas ne aŭskultigi ilin.

Dum la antaŭa nokto mi estis montrinta, kion mi kapablas kiel DĴ, kaj miaj personaj spertoj estis apenaŭ supertrafeblaj. Tial min ne tro ĝenis, kiam ne povis okazi propra Dĵumado dum la silvestra balo pro teknikaj problemoj. Je la fino Cyrille transprenis kaj mi estis kontenta.

La balon oni interrompis por marmeladumado-sesio, kiu entute daŭris eble kvin minutojn. Kutime mi tute ne ŝatas, kiam oni devigas la dancantajn homojn halti kaj spekti, nur por poste peti ilin reeki la dancadon. Kutime tio forpelas la dancemulojn kaj detruas la fluon. Ĉifoje tamen la afero estis sufiĉe konciza.

Unu amuza situacio, kiun mi memoras: Iom post noktomezo eksonis la Esperanto-regeo “En somero” de Jonny M. Tiam Cyrille (La Pafklik’), Eric Languillat (Inicialoj DC) kaj mi dancis kune kaj improvizis parodion de la teksto.

<object width="300" height="60"><param name="movie" value="http://www.ipernity.com/mp/9240544.0e707669.mp3.swf"></param><param name="wmode" value="transparent"></param><embed src="http://www.ipernity.com/mp/9240544.0e707669.mp3.swf" type="application/x-shockwave-flash" wmode="transparent" width="300" height="60"></embed></object>

Mi ankoraŭ dancis longe. Mi iris dormi duonan post la sepa, kiam la diskoteko jam ne plu funkciis. Laŭ tiu mezuro, estis bona silvestra balo, kaj ankaŭ el mia persona vidpunkto, malgraŭ kelkaj plibonigeblaj partoj, ĝi estis sukcesa – kaj tio plej gravas.

Daŭre restis io por rakonti pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankoraŭ necesas mencii parton de la interesa muzika programo.

La hiphopa grupo “La Pafklik’”, kiu ekde la pasinta koncerto, kiun mi spektis, fakte konsistas nur el Platano (Cyrille Poullet), koncertis en la klubo Vavavoom en Zakopane. Dum tiu vespere tie ankaŭ haveblis speciala Esperanto-koktelo.Subtenon Platano ricevis de Carina, de Emĉjo Emmanuel – kaj de mi! Bela sperto, denove stari sur la scenejo – ĉifoje eĉ en moda klubo – kaj aktivi rilate al hiphopo en Esperanto.

Liberigu la animon
Kadre de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, krom JoMo kaj Kim J. Henriksen aperis tria muzikisto plurfoje sursceneje, Tone el Brazilo. Mi renkontis lin la unuan fojon dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006. Ĉifoje li repis dum la tegmenta koncerto de JoMo, la koncerto de Supernova, dum la internacia vespero… mi eble eĉ ne memoras ĉiun okazon.

Jen du videoj faritaj antaŭ tri jaroj dum la IJS:

Esperanto estas nova kanto, IJS 2006:

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/VeBTPuWDSVQ&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/VeBTPuWDSVQ&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

“Nova Kanto” de Tone:

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/WlIyioFU5Dw&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/WlIyioFU5Dw&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

Li demandis min, ĉu li povas uzi mian kanton “Nokta vivo” kiel akompana muziko por sia repado. (La kanto aŭskulteblas ĉe Ipernity, tie mi ankaŭ ligas al ĉiuj enskriboj pri ĝi.) Mi jesis, ĉar la kontakto estis pozitiva kaj mi estas scivolema pri la rezulto.

Cetere kelkfoje dum la IJK okazis karaokeo en la trinkejo. Ne multo ŝanĝiĝis kompare al la pasinta fojo dum silvestro: Estis grandparte anglalingvaj kantoj kaj por ĉiu, kiu volis partopreni tion, la trinkejo ne estis elteneble brua loko. Mi kantis almenaŭ tri kantojn: “Under The Bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “Fly Away” de Lenny Kravitz (denove – multaj el miaj unuaj elektoj montriĝis tamen ne estante en la stoko) kaj “All I Have To Do Is Dream” de The Everly Brothers.

Paco de la menso
Estas tempo por skribi pri unu el la kantoj, kiujn mi forte ligas al mia studado. Mi dum multaj jaroj havis ĝin en la kapo, sed ial ne sukcesis trovi la grupon. Verŝajne ĉar mi serĉis malĝustan titolon (”I Got Peace”). Fakte reale temas pri Strike: I Have Peace (On My Mind).

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/CHXPnWIzGjc&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/CHXPnWIzGjc&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

Estis iam en 1997 kiam mi ofte vekiĝis matene kaj la radio aŭskultigis tiun kanton. Tiam mi ankoraŭ tute ne ŝatis hiphopon. (Die Fantastischen Vier ne estas rekta escepto – ili pli similis al germanlingva popmuziko por mi. La sama validas por Fettes Brot.) Tiun kanton pri paco mi tamen ekŝatis. Estis tiu pianoludado (tamen prenita, kiel mi eltrovis nur antaŭ nelonge, de Level 42: Leaving Me Now), la agrabla, kantita refreno kaj tiu harmoniosento, kiun kaŭzas la temo kaj la melodieco.

Estis ĝuste tiuj elementoj, pro kiuj mi jarojn poste ekŝatis Freundeskreis kaj Jovanotti. Sed eĉ se tio nur estis du jarojn poste, rerigardante tio ŝajnas al mi kiel du diversaj vivoj. Imprese, kian evoluon oni povas trairi en malmultaj jaroj – ankaŭ muzike.

Tio ne estas mia stilo
El la jaro 1999 mi posedas du vinilajn disketojn: Unu estas “Afrob: Reimemonster“, la alia “Freundeskreis: Esperanto. Ambaŭfoje la vinildisko enhavas pli multajn versiojn ol la kompaktdisko. Ĉiam aparte ĝenis min, ke la instrumenta versio de “Esperanto” ne estas sur la KD.

Tamen tio nun ne plu gravas, ĉar mi eltrovis, ke tute ne estas originalo. Estis dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, Ĉeĥujo, pli precize dum la ekskurso al Prago. Posttagmeze mi promenis, kiam mi subite aŭdis de apuda kafeja kanto iun nigrulan kanton, kiu estis io inter hiphopo kaj popmuziko. Mi nur komprenis ion pri “sur miaj genuoj” en la refreno, kiun iu virino kantis. Sed subite trafis min la rekono: Tio estis la muziko de “Esperanto” de Freundeskreis! Kio estis okazinta?

Kiel mi jam promesis hieraŭ, mi volis skribi pri tio, de kie venas la origina hiphopo-muziko. Kiam mi denove estis hejme, mi faris etan serĉon en la interreto. La originalo estas el la 1970aj (jes, denove!) kaj nomiĝas The Main Ingredient: That Ain’t My Style. (Origine mi trovis videon ĉe Youtube, sed tiu estis forigita intertempe.)

Ankaŭ la informo pri la alia kanto aŭskultinta en Prago ne restis kaŝita longe. Temas pri The 411: On My Knees. (Ankaŭ de ĝi mi trovis unue videon ĉe Youtube, sed oni malaktivigis spektadon en Germanujo.)

<object width="420" height="339"><param name="movie" value="http://www.dailymotion.com/swf/x3pb4g" /><param name="allowFullScreen" value="true" /><param name="allowScriptAccess" value="always" /><embed src="http://www.dailymotion.com/swf/x3pb4g" type="application/x-shockwave-flash" width="420" height="339" allowFullScreen="true" allowScriptAccess="always"></embed></object>
The 411 – On My Knees
von Momo59-93

Sed la afero ankoraŭ ne finiĝas ĉi tie. Krome ekzistas franclingva hiphopa kanto kun tiu muziko, nome Les Sages Poetes de la Rue: Barre Chocolatée.

<object width="420" height="339"><param name="movie" value="http://www.dailymotion.com/swf/x43avc" /><param name="allowFullScreen" value="true" /><param name="allowScriptAccess" value="always" /><embed src="http://www.dailymotion.com/swf/x43avc" type="application/x-shockwave-flash" width="420" height="339" allowFullScreen="true" allowScriptAccess="always"></embed></object>
Sages Poetes De La Rue – Barre Chocolatée
von K9999

Tion mi eltrovis tra priskripo de video, kiu enhavas erojn de diversaj germanlingvaj hiphopaĵoj kaj ĉiam tuj poste aŭskultigas parton de la origina muziko uzita en ili. Bedaŭrinde spektado de “samplaĵoj uzitaj en germanlingva repo” ne plu eblas rekte en Germanujo, kiel mi jam menciis hieraŭ. Sed ekzistas eta truko: Se oni metas http://aniscartujo.com/webproxy/ antaŭ la adreso de la video, ĝi montriĝas. Ankaŭ eblas simple kopii la video-adreson en la kampo tie. Tamen la trafiko estas limigita nuntempe. La interesa parto de la menciita video komenciĝas ĉirkaŭ post 1:05 minutoj. Per la sama metodo eblas spekti la duan parton de tiu video-serio.

El la novaj kantoj mi plej ŝatas tiun de Freundeskreis, kiu ankaŭ estas la plej frua el la tri. Tamen ĝi perdas iom de sia brileco, se oni scias, ke ĝia muziko ne estas memfarita, sed nur samplita.

Laboro kaj ŝvito ne povas anstataŭi talenton
Mi jam skribis kelkfoje pri kantoj, kiuj prenas elementojn el aliaj kantoj – ofte samplaĵojn, refrenon, bazan melodion ktp., tiel uzante la brilecon de alia aŭtoro. Intertempe mi trovis multajn pliajn ekzemplojn. Tre bonaj fontoj por tio estas du TTT-ejoj:

Plagiate-Pranger listigas ĉiujn leĝe kaj morale dubindajn kazojn. Foje aperas aldonaj informoj kaj eksteraj fontoj.

Aliflanke foje tiu reuzado okazas kun permeso (aŭ/kaj pago) de la origina artisto. Por informiĝi pri tio, necesas nur rapida serĉo ĉe Coverinfo.

Mi jam kompilis dekojn da kantoj, pri kiuj indas skribi. Hodiaŭ kaj morgaŭ mi tamen volas mencii po unu pli freŝan ekzemplon, pri kiu mi eksciis tra aliaj travivaĵoj:

Por mia unua Esperanto-hiphopo (1999), mi uzis instrumentan version de la kanto “Reimemonster” el la sama jaro (MP3-peceto) de Afrob. Pasintfoje mi prezentis tion dum la 50 Internacia Seminario (IS) en Wewelsburg. Post tiu prezentado Carsten Mischke alparolis min. Li menciis, ke la muziko estas jam pli malnova kaj ke oni uzis ĝin jam por aliaj kantoj.

Post la somero mi iomete serĉis en la reto kaj trovis la deziratajn informojn. La origina kanto – denove – venas el la 1970aj jaroj: Fania All Stars: Cha Cha Cha (1976).

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/rTXhkRsGHC4&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/rTXhkRsGHC4&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

Oni povas argumenti, ke kompare al la originalo, la hiphopa muziko estas bone rekunmetita. Tamen ĝuste tiu kombino jam aperas ĉe alia repo: Droopy Eye Crew: Broke Willeez (1997).

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/4okfNxLXuZw&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/4okfNxLXuZw&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

Aliaj artistoj, kiuj uzis la originalon:

Blackalicious: Making Progress (en 1999, post Afrob, kun alia samplado)

Kool G Rap: My Life (en 2002, do post Afrob)

Keyshia Cole: I Just Want It To Be Over (en 2005, kun alia samplado)

Por mi mem tio signifas, ke mi ne bezonas demandi la germanlingvan eldonejon pri la uzorajtoj, sed iun alian, se mi volas surbendigi mian kanton kun tiu muziko. Mi ĉiam timis, esti iomete malsprita, farante tion – sed nun mi lernis, ke tio estas kutima inter hiphopaj artistoj.

Pri samplaĵoj uzitaj en germanlingva repo informas tre bona video-serio. Bedaŭrinde Youtube malebligis spektadon en Germanujo mem pro kopirajta baraktado. (La fifama muzikindustrio rebatas.) En la sekva enskribo mi mencios, kiel tamen ĝui la videon, ĉar ĝi ankaŭ informas pri la dua kanto, pri kiu mi volas skribi.

Faru tion
Ekzistas interesa anekdoto pri kanto de Nelly Furtado, nome Do It. Laŭdire la bazo de la muziko estis simple reuzita muzikaĵo de alia artisto. La popularan kanton oni konas, ĝin oni ankaŭ ludas en Esperanto-diskotekoj:

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/zusMLb44qXE&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/zusMLb44qXE&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

Oni facile rimarkas la elektronikajn elementojn, kiuj sonas iomete malkutime por Nelly Furtado. Sed en peco en la stilo de komputilaj ludoj el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, tio estas tute tipa. Acidjazzed Everything estas de Tempest (Janne Suni). Remikso de tiu kanto de GRG (Glenn Rune Gallefoss) laŭdire eĉ pli similas al “Do It”, sed jen la originalo:

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/H0pMejT5F48&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/H0pMejT5F48&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

Fakte tiu elektronika tuj memorigis min pri malnovaj komputilaj ludoj, kiam mi la unuan fojon aŭskultis “Do It”. Mi posedas la diskon Power Game Hits, kiu enhavas interalie Chris Hülsbeck: Shades.

<object width="425" height="344"><param name="movie" value="http://www.youtube.com/v/WFm9kN-W_cE&hl=de_DE&fs=1&"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="always"></param><embed src="http://www.youtube.com/v/WFm9kN-W_cE&hl=de_DE&fs=1&" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="always" allowfullscreen="true" width="425" height="344"></embed></object>

Reuzado de tiuj klare malnovaj elementoj pli ofte okazas. Pasintan jaron, kiam mi feriumus en Kazan (Rusujo), en la aŭtobuso iu junulo sonigis hiphopan kanton, kiu baziĝis ŝajne sur iu malnova komputila muziko.

Tiu sceno de trakoŝatantoj, kiuj produktas kaj interŝanĝas malnovstilan muzikon (kaj foje komponas aŭ komponis ĝin por komputilaj ludoj), jam pli frue alportis interesajn aferojn. Ankaŭ Andreas Viklund, kiu kontribuis al la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo, venas de tie, se mi ĝuste memoras.

Ĉio povus esti tiom simple
“Die Fantastischen Vier”, la plej sukcesa germanlingva hiphopgrupo, publikigis la duan disketon de sia aktuala albumo. Jam kiel ĉe la unua disketo “Ernten was wir säen“, ĉiu el la tri kantistoj repadas po unu strofon. La refrenon de la nova disketo “Einfach sein” kantas Herbert Grönemeyer. La refreno mem “Es könnte alles so einfach sein, ist es aber nicht” (Ĉio povus esti tiom simple, sed ne estas) tre similas al la refreno “Povus esti simple, sed estas ne” de la Persone-kanto “Povus esti simple” de la samnoma albumo.

Ĝis la unua de julio okazis remikso-konkurso pri tiu kanto. Bedaŭrinde mi eksciis pri tio nur fine de junio, do nur restis kelkaj tagoj.

Sed lastatempe miajn remiksojn mi sukcesas fini rapide, ĉu mi faras remiksojn ĝenerale aŭ hiphopajn remiksojn. Kaj krome mi jam verkis remikson de “MfG”, alia disketo de “Die Fantastischen Vier”. Do kial ne partopreni? Mi ja havis nenion por perdi!

La bona afero konsistis en tio, ke la kvar MP3-dosieroj enhavis vere ĉiujn voĉojn, instrumentojn kaj efektojn de la origina versio. Sen tiu kompleteco, oni ne havas bonan bazon – tutegale, ĉu temas pri kanto de Depeche Mode aŭ Marillion. Aldona facileco montriĝis en tio, ke la MP3-dosieroj enhavis po unu spuron, do la voĉojn, la drumon, la bason kaj la klavaron kun efektoj. Tiel mi ne devis barakti per unuopaj mallongaj samplaĵoj, sed povis rekte kunmeti longajn partojn.

Ĉar la tempo forflugis, mi ne longe pripensis pri la instrumentoj, sed nur uzis la voĉojn. La kanto estas tre rapida por hiphopa kanto – 147,1 batoj minute! – tial la unua ideo estis, fari tre malrapidan version por krei maksimuman diferencon al la originalo. Krome mi ne intencis verki ion tute novan el la nenio, sed reuzi ekzistantan muzikaĵon de mi. La unua kandidato, la nova versio de mia acidĵaza peco “Nokta vivo”, montriĝis ankaŭ la plej taŭga. Mi uzis la diversajn instrumentojn je aliaj lokoj, sed principe konservis la karakteron de la kanto. Ĝustatempe mi finis la remikson kaj sendis ĝin al la radio, kiu organizis la konkurson.

Poste daŭris preskaŭ unu monaton, ĝis mia remikso aperis en la reto. Sed nun la verko aŭskulteblas sur la paĝo kun mia remikso (”de Gunnar Fischer“, la 29a de supre, maldekstre). Aktualigo: Ankaŭ eblas rekta ligo al la MP3-dosiero.

Mi atendis tiun momenton
Foje la interreta videoarĥivo youtube.com donas respondon, kie ĉiuj aliaj fontoj ne sukcesis. Jam ekde monatoj hantis min vaga suspekto, sen ke mi povis konkretigi aŭ malpruvi ĝin.

Ĉio komenciĝis en junio, dum mi atendis ĉe benzinejo en la aŭto de kolego. En la radio oni ludis novan version de malnova Phil-Collins-kanto. Kutime tiuj hiphopaj ŝtelaĵoj ne interesas min. Sed la laŭtparoliloj de la aŭto, kiuj aparte fortigis la bason, kaj la ĉirkaŭa sono helpis kapti mian atenton pro speciala detalo:

Tiun bason kaj tiun drumon, kiuj estis aldonitaj al la kanto, mi konis! Mi havis ilin (aŭ almenaŭ tre similajn versiojn) sur unu el miaj  samplaĵo-kompaktdiskoj, pli precize hiphopa KD, parto de la profesia eldono de la programo, kiun mi uzas por fari samplobazitan muzikon. Fakte nur tri monatojn antaŭe mi estis kreinta demoversion kun tiuj samplaĵoj kaj gitaro kaj baso el la kanto “La longa vojaĝo” de Thierry Faverial!

Kaj nun mi aŭskultis tiun ritman parton kune kun “In the Air Tonight”, mola popmuzikaĵo kun tre ŝveba karaktero, kiu origine tute ne posedas tiom fortan hiphopan sonon. Tial des pli elstaris por mi la simileco de la novaj elementoj kun miaj hiphopaj samplaĵoj. Nun mi ankaŭ komprenis, kial la KD enhavis tiom multajn similajn drumajn samplaĵojn kaj fortan bason, sed apenaŭ iun melodian parton: Por la melodio en la realo oni uzis alian kanton.

Bedaŭrinde oni ne menciis la nomon de la artisto en la radio, kiu faris tiun novan version. Tiel mi iomete forgesis pri la tuta afero, kvankam ĝi ŝajnis al mi esplorinda.

Dum la lasta nokto de la IJS 2006 mi ankoraŭ teumis en la gufujo. Tiam eksonis diversaj kompaktdiskoj de la Kuschelrock-serio, kiujn mi estis aĉetinta por amikino kaj kunportinta al Hungario. Subite mi rekonis la kanton en la malantaŭo – estis ĝuste tiu kanto, kies artiston mi ne sciis! Kaj la KD kuŝis dum monatoj en mia loĝejo, sen ke mi rimarkis tion, ĉar mi ne aŭskultis tiujn kompaktdiskojn. Ekde tiam mi sciis, kiel ekscii la nomon de la artisto.

En januaro, kiam mi gastis ĉe mia bona amiko Holger, mi provis denove aŭskulti tiun kanton tra la interreto. Bedaŭrinde nia serĉo ne estis sukcesa. Poste mi eltrovis, kial tio okazis: La nova versio nomiĝas “In the Air Tonite”, do havas alian skribmanieron. Tio evidente malhelpas trovadon.

Sed mia malkovro de youtube.com kiel fonto por popmuzika kleriĝo finfine faris la decidan diferencon. Tie mi povis aŭskulti la kompletan kanton kaj ricevis la konfirmon, ke miaj oreloj kaj mia memoro ne trompis min.

La samplaĵoj uzitaj ne estas ekzakte la samaj, sed sensacie similsonaj. Mi ĝojas, ke mi post tiom da tempo povis solvi tiun demandon!