Arkivoj de etikedoj: gentleman

Tiom longe for

En la kinejo en Münster oni ekde kelkaj jaroj montras filmeton, kiu varbas por mondonacoj en la nomo de iu nobla celo. (Ke mi, kutime detalfanatikulo, ne plu memoras, pri kio ekzakte temas, postlasas dubindan impreson pri la efikeco de la varbaĵo.) En la filmo oni vidas nigrulojn (ĉu Afrikanojn aŭ Jamajkanojn, mi ne komprenis) kaj parolas pri la batalo kontraŭ AIDS. En la malantaŭo eksonas regeo-muziko. Kiel subteksto informas, la kanto nomiĝas “Dem Gone” (Ili [estas] for) kaj venas de la albumo “Journey to Jah” (Vojaĝo al Dio) de Gentleman.

Tiu artisto, cetere Germano, unue kantis kiel gasto sur la albumoj de aliaj artistoj, kaj fakte tiel mi la unuan fojon aŭdis lian voĉon. En la kanto “Tabula Rasa pt. II” de Freundeskreis (la tria disketo de la sukcesega “Esperanto”-albumo!), li transprenas la refrenon. Post partopreno en la Freundeskreis-projekto “FK Allstars”, li ekis sufiĉe sukcesan solokarieron. Mi spektis etan parton de lia koncerto dum la somera universitata festo en Paderborn en 2002. Tiu festo cetere dum multaj jaroj estis la plej granda de sia speco en Germanio!

Kiam mi DĴumis dum pasintjara festo, DĴ Arafat donis al mi kompaktdiskon kun tiu kanto el sia kolekto. Kvankam li estas tute kontraŭ hiphopo, tiun regeon li ŝatas. Kaj ankaŭ min kaptis la melodieco de la voĉo kaj la melankolio de la kantado.
Plej imprese tamen estis, kiom pasie belulino dancis al tiu kanto! Ni havas malmultajn komune ŝatatajn kantojn, sed tiu estas unu el ili.

Pro ĉio tio mi jam ekde monatoj intencis aĉeti la disketon “Dem Gone” – kaj finfine mi realigis tion. Ĉe Ebay mi akiris novan ekzempleron. Tre plaĉas al mi, ke sur la disketo troviĝas ankaŭ instrumenta versio de la kanto – tio invitas al propra kantado kaj verkado de novaj tekstoj laŭ tiu melodio.

Samvoje ene de kelkaj tagoj mi kompletigis mian kolekton per du aliaj disketoj: “Halt Dich an Deiner Liebe fest” de Freundeskreis (ankaŭ regeo-kanto, ankaŭ melankolia, reludversio de Rio-Reiser-kanto) kaj “A livelong thing” de FK Allstars (iom funka, disketo de koncerta albumo kun studia kaj instrumenta versio).