Arkivoj de etikedoj: fascination

Ni vivas tra fascineco

Hodiaŭ mia taglibro aĝas kvin jarojn. Duona jardeko en la reto sufiĉas jam por festi etan jubileon. Kiam mi komencis skribi en 2003, mi ne pensis ke mi daŭrigos tion tiom longe.

Dum la lastaj monatoj ofte mankis tempo. Interalie pro tio mi serioze pripensis, ĉu ne fini en majo. Sed ĝuste tiam venis kelkaj tre kuraĝigaj reagoj.

Ofte mi skribas pri U2 dum tiu ĉi tago. Fakte mi hieraŭ aĉetis ilian fruan koncertan albumon “Under A Blood Red Sky”. Mia bona amiko Holger forte preferas la vivan version de “Sunday Bloody Sunday”. Mi ĉiam hezitis, sed uzis la okazon por finfine cedi kaj akiri la kompaktdiskon.

La honoran mencion tamen ricevas alia verko. Foje ankoraŭ okazas, ke mi aŭskultas kanton en la radio kaj ĝi tiom ravas min, ke ĝi restas en miaj oreloj kaj ne plu eliras. Lastatempa ekzemplo estis “Early Winter“, melankolia amkanto de Gwen Stefani.

Nur mallonge poste mi aŭskultis rapidan, feliĉan popmuzikon, kiu ŝajne rekte venis el la 1980aj jaroj. Sed temis pri nova surbendigo, malgraŭ la stilaj similecoj al “The Time Of My Life“, “The Promise You Made” aŭ “You’re The One That I Want” (kiu fakte estas el la jaro 1977 aŭ 1978).

Kiel mi eltrovis, la disketo “Fascination” de la Dana grupo “Alphabeat” ankoraŭ ne estis aperinta en Germanujo kiam mi jam estis aŭskultinta ĝin du- aŭ trifoje. Almenaŭ la oficiala video ĉe Youtube helpis iomete mallongigi la atentotempon. Kvankam la bildoj mem ne tiom interesas min, plaĉas al mi, ke la muzikistoj aspektas kiel tute normalaj homoj kaj ne kiel fotomodeloj, el kiuj oni provis fari popmuzikajn stelulojn. Kompreneble la impreso pri la natureco povas trompi, tamen mi ĝojas, ke finfine eblas distingi bandon denove de aliaj.

Mi eĉ ŝatas la aliajn du kantojn, kiujn mi trovis sur la Myspace-paĝo de Alphabeat. Ili do ne estas unusukcesa fenomeno. Krome jam en Danlando kaj Britujo ili ĝuas sukceson.

Oni povus miri, ke du tiom diversaj kantoj kiel “Early Winter” kaj “Fascination” rekte trafas mian koron. Sed la recepto estas tute simpla, kiel jam pluraj amikoj de mi rimarkis:

melankolio + romantikeco

1980aj jaroj + bona kantado

ŝajne preskaŭ ĉiam funkcias ĉe mi. Mi malŝatas konfesi, ke eblas kalkuli mian muzikguston tiom facile, sed estas tiom evidenta afero.