La vivo de Kunar » essen

Vi estis ĉiam en mia menso
Du tagojn antaŭ la Germana Esperanto-Kongreso en Essen, oni petis min fari la diskotekon dimanĉe vespere. Mi promesis kunporti kelkajn diskojn, sed nenion pli. Je la fino mankis KD-aŭskultigilo, ĉar tiu de la domo ne funkciis. Nur tra komputilo eksonis finfine iom da muziko, sed feliĉe la plej multaj homoj ne plu volis danci, male al la pasinta tago, sed trinki kaj babili.

La jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Asocio estis la plej pozitiva ekde multaj jaroj. La estraro raportis pri kelkaj atingoj same kiel pri konkretaj estontaj paŝoj. La plej agrabla surprizo de la kongreso estis la novaj informiloj de GEA. Mi memoras, kiom ni devis barakti en la junularo nur por pretigi unu tian, kaj nun oni eldonis sep samptempe kun pliaj en prepariĝo! Mi mem skribis tekston por la kultura broŝuro kaj korektlegis ĉiujn. Tiuj informiloj tiom konvinkas min, ke mi post dek jaroj prenis miajn proprajn informpaŝojn pri Esperanto el la reto.

Fine de la monato, kadre de festo okazis karaokeado. Oni uzis la ludkonzolon “Playstation II”, kiu samtempe montras videojn, donas poentojn por bona kantado kaj indikas la kantindan tonaltecon. Kelkaj kantemuloj verve konkursis, tiel ke mi apenaŭ enmiksiĝis. Sed antaŭ ol foriri, mi prezentis “Always On My Mind” de The Pet Shop Boys kune kun ekskolego. Kvankam tio restis nia nura kontribuo kaj kvankam la aliaj havis pli multan sperton kun tiu kantoprogramo, ni ambaŭs havis la plej altajn rezultojn de la vespero. Mi superis mian ekskolegon nur iomete kaj estis granda honoro por mi, kanti kun tiom bona kantisto.

Kun okulvitroj
De 9a ĝis 12a de majo okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Essen. La 10an de majo vespere koncertis La Kuracistoj. Estis la unua fojo, ke ni aperis sursceneje ekde nia pasinta koncerto en oktobro. Ĉifoje finfine ĉeestis nia akompana kantistino, kun kiu mi estis ekzercinta trifoje. Nur unu fojon el ili ĉeestis Sebastian. Pro la kantistino ni denove prezentis kelkajn kantojn, kiujn mi taksas interesaj, sed al kiuj mankis la lasta spico sen la ĝusta dua voĉo. Mi ĝojas, ke mi ne eraris rilate al tio, ke la kantistino faras la muzikon pli riĉa kaj interesa. Jen la kantolisto:

JoMo: Jen via mondo

Amplifiki: Mi kaj ŝi

Persone: Longe for

Team’: En kaĉ’

JoMo: Hej la nizoj

Esperanto Desperado: Feliĉe

Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min

La Kuracistoj: Solege en la nokt’

La Kuracistoj: Por ĉiam

La Kuracistoj: Westerland

La Kuracistoj: Junula amo

La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

La Kuracistoj: Sen vi

La Kuracistoj: Ne plu

La Kuracistoj: Vi volas kisi

La Kuracistoj: Kisu min, ho kara

La Kuracistoj: Misteroland’

La Kuracistoj: Duona amkanto

La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?

Esperanto Desperado: Ska-virino

JoMo: Ĉu vi volas danci?

Amplifiki: Sola

Ni ludis po dek kantojn kaj inter ili faris paŭzon. La lastaj du kantoj de la listo estis aldonaĵoj. Kelkaj homoj laŭte postulis, ke ni ankaŭ kantu “La grasa Elke“, sed ni ne estis preparinta ĝin kaj mi eĉ ne havis la tekston kaj akordojn sur la scenejo. Krome mi ne volis aŭskulti tiun proponon de la publiko, ĉar kelkaj el ĝi bruis per laŭta parolado dum la unua duono de la koncerto.

La teknikaĵoj funkciis, sed ĉefe pro tio, ke ni mem kunportis ilin plejparte. La malcerteco pri la teknika situacio surloke kreis superfluan streĉon dum la lasta semajno antaŭ la kongreso almenaŭ al mi.

Tamen la grupo povas esti tute kontenta kun la rezulto. Al la homoj plaĉis la muziko kaj ni sukcese koncertis kun nova membro. Kelkaj demandis pri novaj tradukoj de “Die Ärzte“-kantostekstoj. Krome la kantado neniam ŝajnis al mi tiom facila kiel ĉifoje. Mi estis kreinta specialajn koncertajn versiojn de la folioj kun la tekstoj kaj akordoj, tiel ke ne necesis serĉi la pozicion, kie ni estis en la kanto. Tio tre helpis, do indis la peno. Krome ni denove projekciis la tekstojn al ekrano por la publiko. Sebastian Kirf filmis la koncerton. Mi tre scivolemas pri la rezulto.