Kiel mi jam skribis antaŭ jaroj, al mi tre plaĉas la kanto Aníron (theme for Aragorn and Arwen). Ĝi estas mia plej ŝatata muzikaĵo el la sonŝpuro por la unua filmo de la “La mastro de la ringoj”-trilogio. Enya kantas en la elfa lingvo! Tiom trankvila kaj reva estas muziko kaj kantado, ke la kanto iĝis parto de mia kompilo de Irlanda kaj ambjenta muziko.
Nun mi hazarde malkovris novan, pli longan version de ĝi, sen miksiĝo kun la kroma filmmuziko de Howard Shore. Kutime mi preferas originajn versiojn, sed mi ŝatas, ke nun ekzistas ankaŭ memstara surbendigo.
Jam hieraŭ mi skribis pri kanto el la 1980aj jaroj, kiu por mi restas klasikâjo. Ĝi fakte havas ĝemelan kanton, ĉifoje en la itala:
Matia Bazar: Ti sento
Dum jardekoj restis en mia memoro, per kiom da pasio la kantistino prezentis la tekston. Postaj famaj artistoj el Italujo kiel ekzemple Eros Ramazzotti devis fari al mi la impreson de duonkoraj popŝlagromuzikistoj. Vera Itala muziko, tio por mi estis ĉio aŭ nenio.
Antaŭ preskaŭ unu jaro, DĴ Arafat dum festo surmetis tiun ĉi kanton kaj diris al mi, ke oni ofte subtaksas ĝin. Mi tre ĝojis aŭskulti ĝin denove.
Kiel mi jam kelkfoje menciis, des pli dum la pasintaj monatoj, la 1980aj jaroj estis la tempo de mia muzika vekiĝo. Ĉion postan mi mezuras laŭ ĝi.
Unu afero, kiun mi apenaŭ komprenis poste, ekzemple estis: Kial eksonas tiom malmultaj muzikaĵoj, kies kantado ne estas en la angla?
Jen unu grava ekzemplo, kiun mi neniam forgesis. Ĝis hodiaŭ mi opinias, ke ĝi apenaŭ perdis ion de sia origina forto, eĉ konsiderante la popmuzikan akompanon, kiu estas tipa por la 1980aj jaroj:
France Gall: Ella elle l’a (pli bona sonkvalito)
France Gall: Ella elle l’a (origina video)
De tiu kanto ekzistas reludversio de Kate Ryan. Mi ŝatis ŝiajn unuajn du kantojn, kiujn mi aŭskultis komence de 2003. Sed poste mi ricevis pli kaj pli la impreson, ke ŝi rekantas ĉion en la franca, kio iam ajn publikiĝis kaj havis sukceson ekster la franclingvaj landoj!
Daŭre validas mia intenco por la nova jaro, almenaŭ unufoje semajne iri eksteren vespere por viziti koncerton, spekti filmon aŭ fari ion similan. Pasintan fojon ekzemple mi iris al la kinejo.
Vendrede mi vizitis la kulturan kafejon (aü trinkejon) SpecOps. Ĝi troviĝas tie, kie en somero 2009 ankoraŭ estis diskovendejo. Mi memoras tion, ĉar mi vizitis ĝin dum siaj lastaj tagoj kaj ankoraŭ aĉetis kompaktdiskojn tie. Pri ili indas skribi alian fojon.
En SpecOps okazis koncerto de Me and Jules el Lepsiko. Kiam mi legis tion antaŭe, mi pensis: Imprese, ili veturos tiom longan vojon nur por prezentiĝi en tiom eta loko. Kaj estos interese ekkoni plian grupon el tiu urbo – tio estas, aparte de 42 el Lepsiko.
Kiam mi poste parolis kun la duopo Philipp Lorig kaj Julia Diederich, mi eksciis, ke ili origine venas el Trier, sed ke la klavaristo nun loĝas en Lepsiko. Sed li veturis la tutan vojon ĉi tien por koncerti en Münster kaj unu tagon poste en Kolonjo.
Me and Jules: Melodica
Laŭ la stilo – elektronika popmuziko kun viva gitarludado – ili plej similas al Inicialoj DC. Aldone la viro ludas klavaron. La muzikado – precipe la gitaro – plaĉis al mi, same parto de la kantado. Ili havas la saman problemon kiel The Tom: Germanoj, kiuj verkas kaj kantas tekstojn en la angla, ne ĉiam sukcesas brile. Tamen ili faris tre ĉarman kaj simpatian impreson.
Post la koncerto, mi atendis, ĝis ili forportis la instrumentojn kaj ĉiujn teknikaĵojn. Tiam mi aĉetis la demokasedon (jes, kasedon!) demokasedo (jes, kasedo!) “S/T Cassette”. La kasedo estis en pakâjo. Aldone kun ĝi venis kasedo-libreto kun tekstoj, desegnaĵo kaj kun kodo por elŝuti ĉion el la interreto, kaj butono por meti al la ĉemizo. Tiu lerta kunmetado tre agrable surprizis min.
Me and Jules: Lovers
Cetere ankaŭ la unuafoja vizito de la kafejo montriĝis bona. Tie haveblis bonaj senalkoholaj trinkaĵoj, kiujn mi ankoraŭ ne estis elprovinta antaŭe. Mi sidiĝis ĉe libera tablo kaj uzis la tempon ĝis la koncerto por legi la aktualan numeron de Ultimo, la urba magazino de Münster. Nun mi konas novan interesan lokon – kaj tio estas unu cela de la novjara promeso.
Hieraŭ mi jam menciis kanton pri mia hejmurbo Münster. Fakte tuj poste mi trovis alian. Dum la unua estas verko de kantaŭtoro, la dua estas hiphopo! Unu momenton, ĉu mi ne ridis antaŭ jaroj, kiam publikiĝis hiphopa kanto pri Paderborn, mia loĝurbo kiel studento? Jes, certe! Sed tiu kanto estis mortserioza kaj tial faris ridindan impreson. La kanto pri Münster estas bonhumura, eĉ iomete kiel somera kanto.
Mi estas tre impresita, kiom multajn pensojn kaj sentojn de mi tiu artisto vortumas:
La plata lando signifas, ke oni facile vidas la horizonton. Oni ĉiam konscias, ke tie troviĝas aliaj urboj kaj landoj, kaj ke aliaj homoj loĝas tie. Tiel ĉio estas konektita kaj oni estas parto de la mondo. Tiun penson mi ĉiam ŝatis.
Kiu opinias, ke Münster havas malbonan veteron (tro multan pluvon), tiu neniam loĝis en orienta Vestfalujo. Tion mi povas konfirmi post miaj jaroj en Paderborn!
Oni ne bezonas longe veturi, por vidi la naturon. Kaj la biciklo estas la plej rapida trafikilo en la urbocentro. Same kiel en la alia Münster-kanto, li mencias la lokan Pinkus-bieron en la refreno.
La kantisto rakontas, ke la urbo inspiris lin tiamaniere, ke li muzikis kaj malamis. Tre interese!
Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis kanton pri mia hejmurbo Münster. La akompanaj bildoj kaj videoj montras diversajn lokojn kaj scenojn.
Johnny Ketzel & sein Schließer: Dies verdammte Nest
Ekzistas alia video kun la kantoteksto en la priskribo. Tie oni ankaŭ vidas la kantiston. Li mencias la lokan bierospecon Pinkus kaj simplan verson: Tutegale, kien oni iras en Münster, oni devas atenti, ne iĝi viktimo de trafikakcidento – pro biciklo!
La artiston Johnny Ketzel mi tute ne konis antaŭe. Tio des pli montras, kiom multa restas por malkovri en Münster.
Mi jam skribis pri la koncerta albumo LeftRightLeftRightLeft kaj la studioalbumo Viva La Vida de Coldplay. Tial nun nepras mencii la albumeton “Prospekt’s March”. Ĝi aperis fine de 2008, do kelkajn monatojn post “Viva La Vida”, kaj estas forte ligita al ĝi.
Unue, ĝi havas similstilan eksteran aspekton: La albumonomo aperas en la sama skribmaniero. La malantaŭo konsistas el pentraĵo, ĉifoje “La batalo de Poitiers”. Due, ĝi enhavas kanton, kiuj iam estis verkitaj kaj surbendigitaj por la albuimo mem, sed je la fino tamen ne aperis sur ĝi. Trie, kelkaj kantoj de la albumo retroviĝas sur la albumeto, sed en alia versio. La muzika stilo ĉiel ajn restas la sama. Kaj “Viva La Vida” vendiĝas ankaŭ en luksa versio, kiu enhavas la kompletan “Prospekt’s March”.
Tial ne havas sencon, prijuĝi la albumeton sendepende de la albumo. Fakte por mi ĝi ne estas memstara, sed bonega aldono.
Coldplay: Glass Of Water
Aparte aŭskultinda estas “Glass Of Water”, kiu montras la samajn kvalitojn kiel la kantoj, kiuj plej plaĉis al mi de la albumo mem. Cetere ĝi estis unu el la kantoj, pri kiuj mi sciis, ke ili estis eĉ jam anoncitaj por “Viva La Vida”. La sama direblas pri “Rainy Day”, en kies refreno aperas belegaj, fortaj arĉinstrumentoj.
Coldplay: Rainy Day
Same kiel sur la albumo aperas du kantoj en unu trako, inter ili la titola kanto de la albumeto. “Lost+” sonas kiel la origina “Lost”, kun la sola diferenco de repado fare de gastmuzikisto.
Entute mi forte rekomendas “Prospekt’s March” en kombino kun “Viva La Vida”, ĉar ili apartenas kune. Mi tre ĝojas, ke haveblas pli da materialo en la sama stilo kiel la brila albumo.
Kiel mi skribis hieraŭ en la recenzo de LeftRightLeftRightLeft, koncerta albumo de Coldplay, mi ankoraŭ ne detale menciis la antaŭan studian, kvaran albumon “Viva La Vida”. Tion mi nun finfine faras.
La antaŭaj tri albumoj, “Parachutes”, “A Rush Of Blood To The Head” kaj “X&Y”, havis iomete kongruan aspekton. “Viva La Vida Or Death And All His Friends”, jen la kompleta titolo, alportas grandajn ŝanĝojn jam ĉe la kovrilo: Ĝi montras bildon, pli precize la faman pentraĵon “La libereco gvidas la popolon”. La titolo “Viva La Vida” estas la nomo de pentraĵo de Frida Kahlo, kiu montras melonojn. La bildo kaj la nomo estas jam ofte uzitaj kaj eble tro kliŝaj, sed ĉi tie ne, ĉi tie ili ĝustas.
Dum la unuaj tri albumoj formas trilogion, per “Viva La Vida” Coldplay iras novajn vojojn. Iomete strange ŝajnas la kaŝitaj kantoj (laŭ la principo: unu trako, du kantoj). Tria duobla kanto almenaŭ aperas en la titololisto. Mi tamen daŭre ne komprenas, por kio oni entute faris tion: Pluraj kantoj estas senpaŭze konektitaj. Same mi ne komprenas, kial en la KD-libreto ne troviĝas la tekstoj, sed nur diversaj bildoj.
La elektronika komenciĝo kaj fino memorigas pri la albumo “X&Y”. Sed tie jam finiĝas la komunaj trajtoj. Por la kvara albumo la muzikistoj aŭ uzis pli grandan instrumentaron – aŭ almenaü pli varian klavaron.
Cemeteries Of London havas belege melankolian, revan sonon. Lost estas jam himno:
Coldplay: Lost
Tie montriĝas jam grava diferenco al la antaŭaj albumoj: Ĉifoje estas la kantoj kun pozitiva etoso, kiuj estas la plej gravaj. Precipe ĉe la unuaj du albumoj pli elstaris la malgajaj aŭ almenaŭ pripensemaj pecoj.
La absoluta kulmino de la albumo sen ajna dubo estas “Viva La Vida”, la titola muzikaĵo mem. Per ĝi Coldplay prezentas grandan romantikan kanton per la tuta koro. Ĝi estas bonega ekzemplo por la forta produktado de la albumo, kiu tamen ne sonas troproduktite (jen la granda malsano de la jardeko, en kiu ĝi aperis). “Viva La Vida” transprenas la torĉon de “Clocks” el la 2a albumo, kiu ĝis nun estis la unike elstara kanto de Coldplay.
Coldplay: Viva La Vida
La grupo montras, ke ĝi havas talenton por bombasta “stadiona roko” kiel U2. Tio estas io nova, ĉar tute kontraŭe, sur la unuaj tri albumoj ĝi ankoraŭ sonis tre intime, vundigeble.
Per “Strawberry Swings” Coldplay denove transiras al popa, sed fajna muziko. La dua titola kanto, “Death And All His Friends”, ravas min tra sia intensa gitara solo. La saman efikon havis la gitara melodio en “Shivers” de la unua albumo.
Mi inklinas konsenti kun la recenzo de Lukas Heinser: Verŝajne “Parachutes” ĝis nun restas la plej bona albumo de Coldplay tiasence, ke ĝi plej bone funkcias kiel albumo, ĉar ĝi havas konstante altan kvaliton. La postaj publikaĵoj enhavas kelkajn kulminojn, sed ankaŭ pli malinteresajn partojn. Resume konstateblas, ke “Viva La Vida” estas grandioza verko.
Kiu diris, ke la ĉiutago ne povas alportu siajn malgrandajn brilaĵojn? Nur antaŭ kelkaj tagoj mi eksciis, ke viva albumo de Coldplay haveblas senpage en la interreto.
LeftRightLeftRightLeft elŝuteblas ĉe www.coldplay.com/lrlrl/lr.html. Nur necesas indiki retadreson – kaj eblas eĉ uzi ruboadreson, ĉar tuj poste oni iras al la elŝutopaĝo, do oni ne devas atendi retpoŝton, en kiu troviĝas la ligo.
Kiel mi nur nun rimarkis, mi skribis pri la unuaj du albumoj kaj la tria albumo. Sed mi ankoraŭ ne menciis la kvaran albumon “Viva La Vida” aŭ la postan albumeton “Prospekt’s March”. Tion mi nepre faru alian fojon! Sed unue la titololisto de LeftRightLeftRightLeft, kiu enhavas surbendigojn de koncerto:
Glass Of Water
42
Clocks
Strawberry Swing
Hardest Part / Postcards From Far Away
Viva La Vida
Death Will Never Conquer
Fix You
Death And All His Friends
Kompare al la originaj diskoj, tio estas:
0 kantoj de la 1a albumo
1 kanto de la 2a albumo (Clocks)
2 kantoj de la 3a albumo (Fix You, The Hardest Part)
4 kantoj de la 4a albumo (42, Viva La Vida, Strawberry Swing, Death And All His Friends)
2 kantoj de la albumeto (Postcards From Far Away, Glass Of Water)
1 kanto, kiu ne aperis sur disko (Death Will Never Conquer)
Death Will Never Conquer ankaŭ en sia origina versio estis senpage elŝutebla. En la viva versio la drumisto transprenas la kantadon – tre imprese!
Plej grava kritikpunkto estas, ke mankas iu kanto de la unua albumo. Kandidatoj, kiuj estus meritintaj tion, abundas!
La publiko plej ekscitiĝas dum la kanto “Clocks”, dum ĝi plej forte kontribuas al “Fix You” per kantado de la refreno. “Viva La Vida” ankaŭ en viva versio sonas bonege:
Coldplay: Viva La Vida
Tamen la kanto, kiu plej restis en mia menso post la unua aŭskultado, estas ĝuste unu, kiu ne aparte elstaris sur la origina albumo. Kiam mi, kiu daŭre ne povas konekti ĉiujn kantojn de “Viva La Vida” kaj “Prospekt’s March” al siaj nomoj, rigardis la titolon, mi tre ekmiris: Estis la kanto “Death And All His Friends”!
Coldplay: Death And All His Friends (vive)
Ĉu devas pensigi min, ke plej intensan impreson kaj plej allogan sonon havas “morto kaj ĉiuj siaj amikoj”? Tiu elektra gitaro en la dua parto de la kanto rekte trafas mian koron, tiom melankolia ĝi estas. Sed rigardo al la kantoteksto rivelas, ke la intenco de la kanto estas tute sendanĝera. Reale la teksto diras “Mi ne volas sekvi morton kaj ĉiujn siajn amikojn.”
Sabate vespere estis denove kulmino en mia DĴ-kariero – kaj certe la plej grava nokto en la ĝisnuna jaro post DĴumado dum la lasta nokto de la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. En mia amikaro okazis festo kun muziko nur el la 1990aj jaroj. La ideo, kompili muzikon el tiu jardeko, jam venis al DĴ Arafat kaj mi antaŭ preskaŭ kvin jaroj. La naskiĝtaga festo antaŭ kelkaj semajnoj estis kvazaŭ la provo por tiu koncepto – kaj ĝi bone sukcesis. Por prepari min, mi estis aŭskultinta elektronikan muzikon el tiu epoko. Malgraŭ ĉiuj preparoj kaj ĉiu sperto, mi tamen sentis min sufiĉe nervoza antaŭe. Mi kiel la ĉefa (kaj verŝajne nura) DĴ dum tiu vespero – ĉu tio povos funkcii? Ĉu miaj fortoj sufiĉos, ĉu la homoj ŝatos la muzikon, ĉu ne okazos la fifamaj teknikaj problemoj?
Tamen zorgoj antaŭe gvidas ofte al la plej bona preparo. Mi ne bezonis kunporti mian propran komputilon kaj la organizanto de la festo eĉ instalis MediaMonkey sur lia, tiel ke mi ne bezonis adaptiĝi al alia programo. Mi alvenis kun ekstera durdisko kaj tuj konektis ĝin. Tre facile mi iomete traserĉis la dosierujojn kaj aldonis pli kaj pli al la ludolisto, kiu jam estis sonanta.
La festo sufiĉe rapide pleniĝis kaj la homoj dekomence atentis pri la muziko. Multaj havis muzikdezirojn. Fakte la preparitan elektronikan muzikon, kiun mi estis planinta por la unua kaj la lasta horo, mi tute ne bezonis pro tio. Kiel dum la naskiĝtaga festo, estis sovaĝa mikso el plej diversaj stiloj. La vera laboro konsistis en tio, ne fari tro longajn fazojn de unu speco, por ke la diversaj gustoj kontentiĝu.
La plej junaj partoprenantoj havis 18 jarojn, la plej aĝa plej verŝajne estis mi mem. Al la festo venis mirinde multaj virinoj, kiuj formis kredeble eĉ pli ol duonon de ĉiuj ĉeestantoj. Eĉ okazis iomete la ŝerco de Flix pri Junimond, ĉar unu el la knabinoj deziris aŭskulti tiun kanton de Echt, sed ne konis Rio Reiser. Tamen mi nur havis alian kanton de Echt. Jen tre bela reludversio de Ruben Cossani, kun la origina verkinto de la kanto kiel membro de la grupo:
Ruben Cossani: Du trägst keine Liebe in Dir (vive)
Entute mi laboris preskaŭ ok horojn, inter la 20a vespere kaj la 4a kaj kvarono matene! Ĝis la fino restis gastoj, kiuj ŝatis aŭskulti muzikon. Mi eĉ sukcesis je la fino aüskultigi la fifaman reludversion de “Wicked Game”.
Pro la seĝo, kiun mi povis uzi preskaŭ ĉiam, mi ne devis stari la tutan tempon. Tio jam tre helpis! La nura malavantaĝo estis, ke mi ne povis tiom facile iri al la dancejo kaj mem partopreni, ĉar mi devis ŝovi min tra multaj homoj. Ĝenerale la gastoj poste opiniis, ke estis bonega festo kaj ke indas ripeti tion. Kvankam mi mem estas granda ŝatanto de muziko el la 1980aj jaroj, DĴumado nur kun muziko el la 1990aj jaroj montriĝis tute ne problemo por mi. DĴ Kunar havas estontecon por la venontaj jaroj!