Afiŝoj kun etikedo ‘esperanto’

Griza estas la vivo sen vi

sabato 9 Aprilo 2011

Knorkator estas, same kiel J.B.O., muzikgrupo kiu ludas en metalroka stilo ofte tre amuzajn kantojn. Jam dum mia studado mi ŝatis ekzemple ilian kanton “Böse”, poste dum iu festo en mia amikaro mi malkovris ekzemple “Wir werden”. La lingvaĵo en la titoloj estas ofte pli peza ol tiu de J.B.O., kio eble kaŭzis ke mi ĝis hodiaŭ ne posedas unu diskon de tiu grupo. Cetere ili malfondiĝis antaŭ iom da tempo.

Jen kanto kiu parodias la tiel nomatan “gotikan” muzikon. Mi tre ŝatas la nivelan altecon de muziko – same kiel ĉe J.B.O., cetere:

Knorkator: Komm wieder her

(Por tiuj, kiuj ne komprenas la germanan: Por la kantisto la vivo estas griza, ĉar oni forlasis lin, kaj nun neniu plu purigas kaj ordigas.)

Ĉiu serĉas ion

vendredo 8 Aprilo 2011

Daŭre validas mia promeso por la nova jaro, minimume unufoje semajne eliri. Pasintan semajnon mi estis ĉe koncerto. Ĉifoje mi vizitis kinejon kun du amikoj. Pasintan fojon mi spektis sendependan filmon en kinejo – ĉifoje estis granda, komerca verko: Sucker Punch.

Fakte mi ne bone memoras, kiam mi spektis la lastan fojon antaŭe kutiman filmon: Ĉu tio estis dum pasinta julio? Ĝenerale la grandaj filmoj ne tiom allogas min. Eble mi estas ankaŭ tro pigra por veturi tra la duona urbo por veni al la grandega kinejo.

“Sucker Punch” estas unu el la malmultaj filmoj, pri kiuj mi diras, ke vere necesas spekti ilin antaŭ granda ekrano. Ĝi forte vivas de siaj bildoj, kiuj enhavas multegajn detalojn.

Mi devas konfesi, ke min logis la anonco: Kvin belaj junaj virinoj kun mallongaj vestaĵoj ŝajne survoje al batalo. Tiom plata kuirrecepto, ke ĝi denove plaĉis al mi! Sed la rakonto mem estas iomete surrealisma. Tial ĉiuj situacioj estiĝas sub la plej eksterordinaraj cirkonstancoj, tiel ke ili en si mem denove estas kompreneblaj. Tion mi tre ŝatas.

Entute la filmo estis farita klare por la generacio, kiu kreskiĝis kun komputilaj ludoj. Aliokaze oni ne ŝatas la aspekton kaj la troigitajn movojn dum la batalo. La diversaj partoj de la filmo funkcias kvazaŭ unuopaj ludoniveloj.

Aparte interesis min la muziko. Dum la komenciĝo aŭskulteblas reludversio de “Sweet Dreams Are Made Of This” (origine de Eurythmics), kiu sonas kiel T.a.T.u.-versio. Ĝenerale mi ja estas tre kritikema pri reludversioj, sed tiu ĉi tre plaĉis al mi.

Poste eksonis la kanto de Björk, kies nomon mi ĉiam forgesas. Mi daŭre opinias, ke ĝi bone kongruas al “Barrel Of A Gun” de Depeche Mode.

Entute mi tre ĝuis la filmon, same kiel miaj du amikoj. “Sucker Punch” certe ne eniros la historion de filmoj kiel revolucia verko, sed ĝi simple plaĉas.

Mi ne aŭdacas diri ĝin

ĵaŭdo 7 Aprilo 2011

Ĉiuj bonaj aferoj estas tri. Mi jam menciis du belajn muzikaĵojn, kiujn mi ekkonis tra Radio Rivendell. Nun venis la vico por la tria.

Essence: Evening Falls estas tre trankvila, meditema peco. Mi povas bonege imagi ĝin kiel sonŝpuron por fantazia ludo aŭ por filmo. Pli mi ne skribu – tiun muzikon oni simple ĝuu.

Celestial Aeon Project (Essence): Evening Falls

La blanka kaj dolĉa cigno

merkredo 6 Aprilo 2011

Post mia unua malkovro ĉe Radio Rivendell, mi ofte aŭskultis tiun radion kaj trovis pliajn kantojn, kiuj aparte plaĉis al mi.

“Ninqueldan” de Jessica Rae Butler estas en la elfa lingvo – same kiel Aníron de Enya! Mi eĉ trovis paĝon kun senpaga MP3-dosiero.

Fakte la kantado ne nur memorigas min pri muziko el fantaziaj filmoj kaj komputilaj ludoj, sed ankaŭ io tute alia. Temas pri muzikaĵo el la renesenca tempo:

Il bianco e dolce cigno

Alian sed similan surbendigon mi havas de la ĥoro Venestra Musica el Nordwalde. Ĝi troviĝas sur kompilo, kiu enhavas ankaŭ du kantojn de Anastasis, la junula paroĥa ĥoro en kiu mi kantis.

Vi ne nomu min portanto de la lum’

mardo 5 Aprilo 2011

Venĝo, dolĉa venĝo: La muzikindistrio de jaroj ĝenas min per kopiprotektado de diskoj – kaj lastatempe precipe per blokitaj muzikvideoj.

Nun eblas repagi en la sama valuto: bustallmajors.com ofertas kodon por bloki TTT-ejon kaj blogon kontraŭ la grandaj diskoentreprenoj. Pri “Bust All Majors” mi eksciis tra Felix von Leitner (”fefe”). Ŝajne la fina venĝo ne estas utopio.

Universala telerolavanto

lundo 4 Aprilo 2011

Lastatempe mi memoris pri kanto el la 1990aj jaroj. Certe tion influis, ke mi okupiĝas pli multe pri muziko el tiu tempo, interalie pro la festo kun muziko el tiu jardeko. Fakte mi cerbumis antaŭe, kiom multa muziko de la tiel nomata “Hamburga skolo” aperis antaŭ la jarmilŝanĝiĝo.

Laŭ mia pritakso, multaj kantoj, kiuj plej famiĝis, aperis nur poste, dum la grupoj ofte fondiĝis pli frue. Unu de ili estis “Die Sterne“. Granda sukceso en Germanujo estis “Was hat Dich bloß so ruiniert?”. Sed mia ŝatata kanto estas “Universal Tellerwäscher”.

La titolo estas alludo al la kanto “Universal Soldier” de Donovan. La esprimon “universala” mi interpretas kiel “interŝanĝebla”. La teksto parolas pri la stereotipa telerolavanto ( = esprimo por homo, kiu faras malprestiĝan, malbone pagatan laboron). Foje mi sentas min tiel post mia laboro.

Sed ankaŭ la muziko estas interesa. La baso tre fortas. La ritmo de la drumo memorigas min pri drumenbaso, elektronika muzikstilo kiu estis tre populara dum la tempo, kiam la kanto aperis. Ĝi donas senripozan karakteron al la muziko. Tio bonege harmonias kun la teksto, kiu priskribas la hastan, senhaltan vivon de sennoma ulo.

Die Sterne: Universal Tellerwäscher

Tempo, kio estas tempo?

dimanĉo 3 Aprilo 2011

Dimanĉe, kune kun amikoj mi kunmetis meblojn en mia nova loĝejo. Ni komencis matene kaj finis malfrue vespere! Unu amiko rekomendis kiel muzikon por la malantaŭo interretan radion kun la nomo Radio Rivendell. Ĝin mi tute ne konis antaŭe. 24 horojn tage ĝi aŭskultigas muzikon el komputilaj ludoj, pli precize fantaziaj ludoj, aŭ muzikon por rolludado aŭ en tiu stilo. Ĝenerale mi tre ŝatas tion!

Dum la horoj da laborado, mi aŭskultis multan bonan muzikon. Unu kanto aparte kaptis mian atenton. Tra la informoj en la aktuala aŭdofluo eblis facile ekscii la artisto- kaj kantonomon kaj tra la TTT-ejo, kiu konservas la ludoliston de la pasintaj horoj, mi poste tuj trovis la artistan paĝon kun la muziko.

Solstheim: Dance Of The Night Faries

La muzikaĵo pensigas min pri la sonŝpuro de la dua parto de la Nordlanda trilogio. Ĝi eĉ pli pri pensigas min pri unu certa peco de muziko el Catania, kiun mi elŝutis antaŭ multaj jaroj de mp3.com, kiam tiu TTT-ejo ankoraŭ estis funkcianta kiel portalo por malkovri artistojn.

Solaj riveroj fluas al la maro

sabato 2 Aprilo 2011

Kiam mi skribis pri muziko el Levis-varbado dum la 1990aj jaroj, mi menciis unu ekzemplon kun kanto el la 1960aj jaroj. Sed same okazis en alia varbaĵo (mi ne plu memoras, por kio), en kiu videblis kisanta paro en rolanta aŭto.

Righteous Brothers: Unchained Melody

La frazoj pri la riveroj, kiuj fluas al la maro, memorigas min pri Miss Sarajevo de U2. Tie ili ankaŭ aperas en la ponta parto.

Interese cetere, ke la origina versio de la kanto datas el la 1950aj jaroj. Mia impreso, ke tiastila muziko fajniĝis en la jardeko poste, ricevis konfirmon.

Ho, estas tiom perfekta tago

vendredo 1 Aprilo 2011

Post la festo kun muziko el la 1990aj jaroj, mi des pli sentas min motivigita kompletigi mian muzikokolekton rilate al tiu jardeko. Al la neforgesebla elektronika muziko el tiu jardeko – kaj ankaŭ al la muziko de mia generacio – apartenas la kanto “Born Slippy” de la Underworld. La amiko de mi, kiu ofte aüskultigas al mi elektronikan version, jam estis avertinta min pri tiu grupo. La kanto iĝis fama pro sia uziĝo en la filmo Trainspotting.

Underworld: Born Slippy (NUXX)

Antaŭ kelkaj tagoj, mi aĉetis la sonŝpuron en magazino kun uzitaj diskoj. Fakte poste mi eltrovis ke eĉ ekzistas du albumoj kun la sonŝpuro. La dua disko tamen enhavas nur kelkajn kantojn el la filmo, kiuj ne aperis sur la dua disko, kaj krome alian materialon. (Tamen tio restas interesa temo por la estonteco – sonŝpuro sur pli ol unu disko.)

Alia grava muzikaĵo el la filmo, kiun mi konas kaj ŝatas ekde pli ol dek jaroj, estas Perfect Day de Lou Reed. Ĝi estas kontraŭdeprimiga kanto, tiom bone ĝi sonas.

Kaj ĉirkaŭe en la akvo floras rozoj

ĵaŭdo 31 Marto 2011

Iom post iom mi elprovas pli multe dum mia intenco por la nova jaro, unufoje semajne eliri. Pasintan fojon mi iris al koncerto en kultura kafejo/trinkejo. Hieraŭ mi la unuan fojon dum tiu serio vizitis koncerton de grupo, kiun mi jam konas, kaj kiu estas sufiĉe fama en Germanujo. La muzikon de Subway To Sally mi konas jam ekde fine de 2001.

Kvankam kelkaj kantoj de ili plaĉas al mi, mi neniam antaŭe estis ĉe koncerto. Sed en Ultimo, la urba magazino por Münster mi legis, ke ili koncertos en akustika konsisto kun du gastmuzikistoj, kaj ke estos la lastaj aperoj sursceneje en tiu formo. La turneo nomiĝas “Nackt II” (”Nuda II”) kaj la nunaj koncertoj jam estas aldonaj al tiuj, kiuj okazis en 2010. Antaŭ kelkaj jaroj ili jam prezentis sin la unuan fojon sen elektraj gitaroj kaj elektra baso – tiasence “nude”.

Tiu anonco kaptis mian intereson. Mi ĉiam opiniis, ke Subway To Sally havas bonajn melodiojn kaj bonan kantadon, sed ke foje la muziko estas tro malmola. Ne ke mi ĝenerale ne ŝatas fortan muzikon – ekzemple mi siatempe ege ĝuis la koncerton de Krio de Morto! Sed laŭ mi, la fajneco iomete suferis pro tio.

Subway To Sally: Nackt II (akustika turneo)

La koncerto okazis en la Jovel (laŭ loka urba dialekto la vorto por “bona”), en kiu mi ankaŭ ne estis antaŭe. Dum jardekoj la Jovel estis diskoteko, sed antaŭ kelkaj jaroj ĝi fermiĝis. Poste oni malfermis ĝin denove je alia loko proksime de la granda kinejo kaj la haveno. Tien mi biciklis. Survoje mi jam preterpasis la unuajn personojn, kiuj estis vestitaj tute nigre. Mi mem portis t-ĉemizon de mia unua metalroka festivalo.

Jam dum la unua rigardo en la ejo mem mi rimarkis, kiam multaj virinoj estis venintaj. La kliŝo, ke tiu speco de muziko nur estas por frustritaj mezaĝaj viroj, evidente ne ĝustas. Mi ankaŭ vidis personojn, kiuj certe jam havis 50 aŭ eĉ 60 jarojn, kaj junulojn, kiuj certe estis sub 20-jaragaj. Entute la homoj faris bonhumuran, pacan impreson.

Mi ne scias, kion entute mi tute timis antaŭe aŭ kial mi estis malcerta pri mia decido. Subway To Sally donis absolute brilan koncerton. Ili ravis min ekde la unua kanto. Ĉiam, kiam mi pridubis mian agrablan impreson, mi mezuris, kion mi pensis kaj sentis, kaj ĉiam konkludis, ke ĉio estis ĝusta.

La sono estis bonega, ĉar malgraŭ la grandeco de la halo eblis ĉion bone kapti relative for de la scenejo. La instrumentoj restis bone percepteblaj kaj ne dronis en iu bruomaĉo. La altkvalita kantado ebligis bonan komprenon de la teksto. Tie denove montriĝis la avantaĝo de grupo, kiu kantas en la germana, mia alia gepatra lingvo krom Esperanto. La tekstoj ofte estis seriozaj kaj melankoliaj aŭ pasiaj – kaj tuŝis mian koron.

Multaj homoj kunkantis, aliaj dancis. Entute la etoso estis dekomence impresa. Oni bone rimarkis, ke la punliko tre ĝojis esti tie, kaj ke por la bando tre gravis, ke la homoj amuziĝis. Multajn refrenojn mi ne konis – tute kontraŭe al la plej granda parto de la spektantoj – sed foje mi tamen kapablis kunkanti, ekzemple ĉe “Die Rose im Wasser” kaj “Ohne Liebe”, kiun mi konas de la albumo “Hochzeit”.

Subway To Sally: Ohne Liebe (vive)

Post du horoj kaj duona finiĝis la koncerto. Subway To Sally estis ludinta multajn aldonojn, interalie “Julia und die Räuber”, kiu estas la plej fama kanto de la grupo.

Mi aĉetis skatolon kun la DVD kaj la KD de tiu turneo, same kiel t-ĉemizon. Tiu montras lorenokrucon, kiu tamen tre similas al la patriarka kruco, kiu troviĝas en la flagoj de Hungarujo kaj Slovakujo. Mi tre ŝatas, ke la nigra ĉemizo ne montras iun kontraŭkristanan motivon, sed iun, kiun mi povas interpreti pozitive.

Entute la vespero nekredeble plaĉis al mi. Kaj nun atendas min ankoraŭ DVD kaj KD por spekti respektive aŭskulti dum alia tago.