Arkivoj de etikedoj: esperanto

?io povus esti tiom simple

“Die Fantastischen Vier”, la plej sukcesa germanlingva hiphopgrupo, publikigis la duan disketon de sia aktuala albumo. Jam kiel ĉe la unua disketoErnten was wir säen“, ĉiu el la tri kantistoj repadas po unu strofon. La refrenon de la nova disketo “Einfach sein” kantas Herbert Grönemeyer. La refreno mem “Es könnte alles so einfach sein, ist es aber nicht” (Ĉio povus esti tiom simple, sed ne estas) tre similas al la refreno “Povus esti simple, sed estas ne” de la Persone-kanto “Povus esti simple” de la samnoma albumo.

Ĝis la unua de julio okazis remikso-konkurso pri tiu kanto. Bedaŭrinde mi eksciis pri tio nur fine de junio, do nur restis kelkaj tagoj.

Sed lastatempe miajn remiksojn mi sukcesas fini rapide, ĉu mi faras remiksojn ĝeneralehiphopajn remiksojn. Kaj krome mi jam verkis remikson de “MfG”, alia disketo de “Die Fantastischen Vier”. Do kial ne partopreni? Mi ja havis nenion por perdi!

La bona afero konsistis en tio, ke la kvar MP3-dosieroj enhavis vere ĉiujn voĉojn, instrumentojn kaj efektojn de la origina versio. Sen tiu kompleteco, oni ne havas bonan bazon – tutegale, ĉu temas pri kanto de Depeche ModeMarillion. Aldona facileco montriĝis en tio, ke la MP3-dosieroj enhavis po unu spuron, do la voĉojn, la drumon, la bason kaj la klavaron kun efektoj. Tiel mi ne devis barakti per unuopaj mallongaj samplaĵoj, sed povis rekte kunmeti longajn partojn.

Ĉar la tempo forflugis, mi ne longe pripensis pri la instrumentoj, sed nur uzis la voĉojn. La kanto estas tre rapida por hiphopa kanto – 147,1 batoj minute! – tial la unua ideo estis, fari tre malrapidan version por krei maksimuman diferencon al la originalo. Krome mi ne intencis verki ion tute novan el la nenio, sed reuzi ekzistantan muzikaĵon de mi. La unua kandidato, la nova versio de mia acidĵaza peco “Nokta vivo”, montriĝis ankaŭ la plej taŭga. Mi uzis la diversajn instrumentojn je aliaj lokoj, sed principe konservis la karakteron de la kanto. Ĝustatempe mi finis la remikson kaj sendis ĝin al la radio, kiu organizis la konkurson.

Poste daŭris preskaŭ unu monaton, ĝis mia remikso aperis en la reto. Sed nun la verko aŭskulteblas sur la paĝo kun mia remikso (“de Gunnar Fischer“, la 29a de supre, maldekstre). Aktualigo: Ankaŭ eblas rekta ligo al la MP3-dosiero.

Kiu veturos vin hejmen?

La 24an de julio, mi veturis kun kelkaj amikoj al la kinejo por spekti la surprizan filmon. Kiam evidentiĝis, ke temos pri la Transformers-filmo, la publiko jam aplaŭdis dum la komenciĝo de la filmo! Estis la origina anglalingva versio, sed preskaŭ ĉiam mi komprenis la dialogojn.

La originan ludiloserion mi apenaŭ konas. Mi memoras, ke mi vidis amason da vendistoj sur la strato en 1986, kiam mi feriis en Italio. Ili ofertis iujn robotojn, kiuj transformiĝas al aŭtoj aŭ aviadiloj. Kelkajn jarojn poste, eble ĉirkaŭ 1989, mi havis Panini-albumon, en kiu aperis krome robotoj, kiuj povas transpreni la formon de dinosaŭroj.

Malgraŭ mia nescio mi ege ĝuis la filmon. Unu aŭtoroboto preskaŭ tute ne parolis, sed ĉiam aŭskultigis adekvatan kanton, kiu esprimis, kion li volis diri. Kompreneble tio tre plaĉis al mi kiel DĴ! Unufoje ekzemple li proponis al la homa heroo, ke li kunprenu belan virinon. Tiam li eksonigis malrapidan romantikan kanton el la 1980aj jaroj. La grava tekstlinio diras “Kiu veturos vin hejmen?” La grupo nomiĝas “The Cars” (kiom ironie!) kaj la kanto Drive.

Tre bela ŝerco aperis ĉe unu el la malbonuloj. Tiu roboto aperis en la formo de policaŭto. Anstataŭ la kutima skribaĵo “to protect and serve” (por protekti kaj servi), sur ĝia flanko legeblis “to punish and enslave” (por puni kaj sklavigi). Tio videblis tamen nur dum kelkaj sekundoj kaj estis do des pli interesa ŝerco.

Nova serumo forigas la malsanon

Dum la la metalroka festivalo mi longe rigardis la diversajn diskovendajn tablojn kaj fine aĉetis kompaktdiskon kun la plej bonaj kantoj de Tiamat. Tiu Sveda grupo ludas iun mikson inter mortmetalroko kaj progresema rokmuziko.

Unue mi konis ĝin tra mia bona amiko Till, kiu posedas afiŝon de la albumo “A Deeper Kind Of Slumber” el la jaro 1997. Tiun mi vidis jam antaŭ multaj jaroj. Nur tre longe poste mi lernis, ke la nomo de la grupo estas Babilonia aŭ Sumera dio. Tion mi eksciis tra rolluda komikso, kiun mi regule legas.

Inter iam ekde 2000 kaj antaŭ decembro 2003 aperis kelkaj MP3-dosieroj de Tiamat ĉe mp3.com. Mi elŝutis “Brighter Than The Sun” fine de 2001 kaj “The Truth’s For Sale” fine de 2002.

Ĉe la MP3-kolekto de Century Media Records, mi trovis la kanton “Gaia”, kiu estas mia plej ŝatata de Tiamat. Ĝi estas tre malrapida kaj harmonia, plena je sinteziloj. Tamen temis pri malaltkvalita MP3-dosiero, kiun mi iam forigis. Des pli nun indis, aĉeti la diskon “Commandments”.

Tiu MP3-paĝo liveris ankaŭ aliajn interesajn metalrokajn kantojn. En decembro 2004 mi prenis de tie Battlefield de Blind Guardian (el la albumo “A Night At The Opera”), Trollhammaren de Finntroll (el la albumo “Nattfodd”) kaj “End Of All Hope” de Nightwish (el la albumo “Century Child”). En aprilo 2005 mi krome elŝutis la kanton “May Today Become The Day” de Sentenced.

?ar mi ne ?atas mian propran kulturon

Pasintan semajnfinon mi estis ĉe metalroka festivalo kun la nomo “Dong Open Air” (D.O.A. 2007). La festivala devizo estis “Paraskavedekatriaphobia“, do fobio kontraŭ vendredo la 13a.

Estis mia unua metalroka festivalo entute, do mi ne certis, ĉu mi ŝatos tion. Kompreneble mi jam partoprenis muzikajn festivalojn, laste la Kulturan Esperanto-Festivalon (KEF 2005) en Helsinko. Kaj kompreneble mi ŝatas metalrokon: Dum la pasintaj jaroj mi ja ofte estis ĉe metalrokaj festoj kaj unufoje eĉ ĉe koncerto de “Krio de Morto”. La nura demando estis, ĉu la kombino plaĉos al mi.

Dong Open Air (D.O.A.)
tempo grupo stilo
2007-07-13 (vendrede)
13:15 – 14:00 November’s Fall melodia mortmetalroko
14:20 – 15:05 Absence melodia mortmetalroko
15:25 – 16:10 Verdict draŝa metalroko
16:30 – 17:15 Cheeno progresema rokmuziko
17:35 – 18:20 Black Messiah pagana/vikinga metalroko
18:40 – 19:25 Debauchery mortmetalroko
19:45 – 20:30 Darzamat (Pollando) nigra metalroko
20:50 – 22:20 Månegarm (Svedio) pagana metalroko
22:40 – 00:00 Sinister (Nederlando) mortmetalroko
00:20 – fino Orphaned Land (Israelo) progresema melodia mortmetalroko
2007-07-14 (sabate)
12:05 – 12:50 Nitrolyt progresema metalroko
13:10 – 13:55 Run Amok draŝa metalroko
14:15 – 15:00 Synasthasia potenca metalroko
15:20 – 16:05 The Pokes folkloro
16:25 – 17:10 Galskap nigra metalroko
17:30 – 18:15 Van Canto akapela potenca metalroko
18:35 – 19:20 Dark Age melodia mortmetaltoko
19:40 – 20:25 All We Hate draŝa metalroko
20:45 – 21:50 Eluveitie (Svislando) pagana metalroko
22:10 – 23:30 Skyclad (Britio) folklora metalroko
23:50 – fino Ensiferum (Finnlando) pagana/vikinga metalroko

Lastminute ne povis veni Aeveron (melodia mortmetalroko) kaj Chainsaw (Pollando, potenca metalroko). Ilin anstataŭis Nitrolyt kaj Synasthasia.

Nitrolyt el Lepsiko estis agrabla surprizo. Ili devis veki la homojn post longa festonokto kaj sukcesis krei etoson jam dum la tagmezo. Krome oni bone rimarkis, kiel ili ĝuis ludi. “All We Hate” ludis malnovan kanton de “Rage Against The Machine”, nome “Killing In The Name Of”. Ĝin mi konas jam de la Internaciaj Seminarioj de la fruaj 1990aj jaroj. Krome du muzikistoj foje iris tra la publiko kaj la kantisto faris tre bonajn anoncojn. Oni bone rimarkis, ke ili havas multan sperton rilate al muzikado. Black Messiah ludis kiel aldonaĵon “Moskau”. La origina versio venas de la Germana grupo “Dschinghis Khan”. Mi aŭdis tion tamen nur de ekstere, ĉar tiu koncerto ĝenerale ne allogis min. Eluveitie ludis mezepokecan metalrokon (iomete kiel In Extremo). Dum la koncerto DĴ Arafat donis al mi siajn okulvitrojn por freneze danci en la amaso. “The Pokes”, tute malirlanda grupo, ludis folkloran rokon. Plej amuzis min la germanlingva parodia teksto pri esoterismo. Ĝi mencias, ke la rakontisto nur interesiĝas pri esotero, ĉar li ne ŝatas sian propran kulturon.

La koncerto de “Ensiferum” por multaj certe estis la kulmino de la festivalo, ĉar tiu grupo estis la plej fama. Tamen ĝi ne impresis min, kvankam Finna metalroko ja estas laŭ mia gusto. Plej ravis min Orphaned Land. Kune kun mia frato mi spektis la lastan koncerton de la vendredo, dum la aliaj el mia grupo drinkis apud la tendoj aŭ jam dormis. La sono memorigis min pri Thy Majestie kaj komune ni gaje dancis kaj saltis.

Miajn kritikpunktojn mi jam skribis en la festivala forumo. Tial mi nur ripetas la plej gravajn impresojn:

Mia akompano (la tri resp. kvar personoj, kun kiuj mi veturis) estis tre bona. Kun tiuj homoj mi ĝenerale bone fartis. La prezoj por la trinkaĵoj estis akcepteblaj. Oni ĉiam rapide servis min kaj la biero ĉiam estis malvarma. La gardistoj preskaŭ ne rimarkeblas, kio estis bona signo: Ili faris sian laboron ĉe la enirejo de la muzika tendego sen ĝeni la homojn. Bonŝance regis bona vetero dum la semajnfino. Sabate posttagmeze iomete pluvis, kio helpis forigi la neatenditan varmegon. Tamen ankaŭ restas menciindaj kelkaj negativaj okazaĵoj: Ĉe la akceptado ni devis longe atendi. Tio estis la plej rimarkebla fuŝo de la organizantoj. Post la festivalo ĉie kuŝis rubo. La rubujoj, kiujn oni estis metinta ĉien ĉe la festivalejo, tute ne sufiĉis. La higienaj kondiĉoj estis sufiĉe malbonaj. Necesis esti dura ulo por elteni tion. Kelkaj idiotoj forŝtelis aferojn de aliaj partoprenantoj kaj ankaŭ alimaniere fikondutis. Ne haveblis bona t-ĉemizo de la metalrokaj grupoj, kiujn mi ŝatas. La festivalan t-ĉemizon mi aĉetis kiel memoraĵon. Ĝenerale la “Dong Open Air” estas eta sed fajna festivalo, kiu bonege taŭgas kiel unua metalroka festivalo por homoj kiel mi.

Koro de la bravuloj

Finfine alvenis du diskoj, kiujn mi estis mendinta ĉe tws. Ĉifoje estis iom miksita sperto, ĉar post longa atentado (same kiel ĉe jpc) mi eksciis post redemandado, ke la disko petita origine de mi ne haveblas. La provizanto simple ne respondas (kaj verŝajne jam kulpis je la pli frua frustra mendo). Je la fino mi decidis mendi alian diskon, kiu preskaŭ samgrade interesis min. Entute do temas pri:

Freedom Call – Taragon
Sonata Arctica – Ecliptica

Pri kanto de “Freedom Call” mi jam skribis pli frue. La Taragon-albumeto origine aperis nur en Francio kaj estis longe malfacile havebla en Germanio. Tial la grupo decidis kelkajn jarojn poste, ke la viva albumo “Live Invasion” komplete enhavu la Taragon-diskon. Sed mi ŝatis la ideon, havi la originan version. La grava kanto de la KD estas reludversio de “Dancing With Tears In My Eyes” (origine de Ultravox).

Ĝi aldoniĝas al la listo de popmuzikaĵoj el la 1980aj jaroj, kiujn reludis metalroka grupo. Jam mi konas “To France” de Blind Guardian (origine de Mike Oldfield) kaj “The Neverending Story” de Dragonland (origine de Limahl).

Mi sciis, kiel sonas la versio de Freedom Call, ĉar en la reto haveblas unuminuta MP3-dosiero. Tial mi povis kompari la du surbendigojn antaŭ unu jaro dum la ekzercado kun Sebastian. Li atentigis min pri tio, ke la nova versio estas duonan duton pli malalta. La Esperanto-version ni ludis kune kun Dolchamar jam dufoje, nome dum la IJS kaj dum la IS.

La grupon Sonata Arctica mi ankoraux konas el la oraj tempoj de mp3.com. La 19an de januaro 2001, iu “Zoka” enŝutis tie plurajn kantojn, interalie “UnOpened” kaj “8th Commandment”. Plej verŝajne estis versioj de demo-KD. Bedaŭrinde mi ne elŝutis tiujn kantoj ĝustatempe, ĉar baldaŭ ili denove malaperis el la reto.

Mi ne komprenas, kial ekzistas du diskoj kun la “plej bonaj kantoj” de la grupo, kiuj aperis kun nur unujara distanco. Li pli frua ŝajne origine haveblis nur en Japanio, dum la dua enhavas novajn versiojn de pluraj malnovaj kantoj de la grupo. Ĉar ne eblis bone decidi, kiun elekti, mi finfine prenis simple la unuan albumon de “Sonata Arctica”. Ĉiuj tri kompaktdiskoj enhavas la du kantojn, kiujn mi volis aŭskulti denove.

Mi estas soulo-viro

Traaŭskultante kelkajn diskojn el mia kolekto, mi eltrovis, ke mi posedas plian soulo-kanton: “Soul Man” de Sam & Dave. Ĝi estas el la 1960aj jaroj kaj i.a. aperas en la famega filmo “Blues Brothers”. Verŝajne pro tiu mi tuj rekonis ĝin.

Kanto, kiu dum la pasintaj monatoj restis en mia menso, estas “Uptown Girl” de Billy Joel. Mi ŝatas melodiplenajn romantikajn kantojn kaj estimas plurvoĉan, altan, malfacilan kantadon. Krome la kanto estas popmuzikaĵo el la 1980aj jaroj.

Kun la refreno konstante en la orelo, tre facilis elpensi parodion. La video montras la kantiston, kiel li laboras en benzinejo kaj aŭtoriparejo. Tial tre konvenis ŝanĝi la tekston tiel, ke la kantisto rakontas pri virino ĉe lia laborejo kiel informadikisto. Miaj kolegis jam ridis pri rezulto kaj oni demandis, kiam mi prezentos ĝin. Sed malfacilos redoni la brilecon de la originalo nur per unu voĉo kaj gitaro. Tamen la tuta afero montras, kiel labora ĉiutago inspiras muzikan kreemon.

En la tago, en la nokto

Daŭre mi trovas novajn Esperanto-videojn ĉe youtube. Nun oni atentigis min pri IS-video, kiu montras fotojn de la pasintaj du Internaciaj Seminarioj. En la malantaŭo eksonas la IS-kanto de Amplifiki!

La kreskanta kvanto de Esperanto-videoj pli kaj pli pravigas mian konton ĉe tiu TTT-ejo. La ludolisto “Esperanto-muziko” jam enhavas pli ol 40 kantojn.

Kiel mi jam menciis antaŭe, krom youtube ekzistas alia bonega fonto por popmuziko en la reto, nome la Vikipedio. Ĉe youtube eblas spekti la videojn, dum la Vikipedio informas detale pri artistoj, eldonaĵoj, kantoj kaj ajnaj ligoj al alia muziko. La plej bona filtro por nova muziko estas kutime miaj amikoj. Kiam mi kombinas ĉiujn tri fontojn, tiam mi povas tre rapide kaj profunde informiĝi pri muziko, kiu interesas min.

Dum festo en mia amikaro ĉirkaŭ dum pasko, DĴ Arafat denove surmetis muzikon. Pluraj kantoj kaptis mian atenton, Krom ekzemple reludversio de “Guns Of Brixton” de Die Toten Hosen, pluraj aktualaj kantoj kaptis mian atenton. Die Fantastischen Vier publikigis novan albumon, kies unua disketo “Ernten was wir säen” tre eniras la orelon. Alia kanto, kiu agrable surprizis min, estis popmuzikaĵo de Nelly Furtado. Unue mi aŭdis tiun nomon pro la Eŭropa piedpilka ĉampioneco en 2004, ĉar ŝi kantis la oficialan kanton aŭ la Germana televido uzis kanton de ŝi por la raportado. Poste ŝi publikigis kanton, kies muziko baziŝas sur la kanto “Tainted Love” de Soft Cell. Ĝis tiam nenio de ŝi estis plene konvinkinta min.

Sed “Say It Right” sonas kiel reludversio de kanto, kiu origine aperas en la 1980aj jaroj. Tia melankolio kaj rekta klara kantado kutime ne aperas en ritmenblusa muziko. Kompreneble la ritmo kaj la baso estas iom troigitaj – tipe por la t.n. “nigrula” muziko de tiu ĉi jardeko – sed ne povas ruinigi la kompletan impreson. Tutegale, kion mi ĝenerale opinias pri aktuala muziko, tiu ĉi disketo indas aĉeton.

Vivi en perfekta mondo

Ankaŭ ĉijare daŭriĝas tradicio, kiu ĝenas min jam delonge: Mi devas plani miajn somerajn feriojn, scias pri multaj interesaj Esperanto-renkontiĝoj kaj konstatas, ke pro tempaj kialoj verŝajne nur eblos vojaĝi al unu el ili! Por pligrandigi la tragedion, oni petis min DĴumi en la sekvaj aranĝoj:

  • Primitiva Renkontiĝo en Nederlando (16a ĝis 20a de majo 2007)
  • 20a IJS en Hungario (19a ĝis 25a de julio 2007)
  • Arta Lumo en Finnlando (27a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2007)
  • FESTO en Francio (20a ĝis 27a de aŭgusto 2007)

Verŝajne mi eĉ devos nei ĉiujn ofertojn, ĉar mi intencas vojaĝi aliloken (sed ankoraŭ nenio certas). Precipe la maltrafo de la jubilea IJS malkontentigas min. Rilate al la DĴ-laboro kompreneble necesas resti realisma: La celo ne povas konsisti en tio, akcepti ĉiun oferton. Mi jam lernis antaŭ jaroj, ke atenta elekto tre helpas ne frustriĝi. Pli gravas bone DĴumi ol ofte DĴumi. Se oni plenumas sian taskon kaj distras la homojn, ili memoros tion ĉiel ajn. Ne necesas ke oni aperu ĉie.

Suno sunu, luno lunu

Vere urĝis, aĉeti plian KD-ujon. Fakte jam unu staris malplene en mia loĝejo ekde minimume tri jaroj. Eblis relative bone mezuri, ekde kiam tio okazis: El la antaŭaj du KD-ujoj, mi ricevis la unuan okaze de mia 27a naskiĝtago. La duan mi aĉetis dum la sama tempo, ĉar mi bezonis ambaŭ. Tiam mi pasintfoje ordigis mian KD-kolekton. (La aliajn kvar KD-ujojn, kiujn mi posedas ekde jaroj, mi ne pritraktu pli detale). Ĉiujn kompaktdiskojn, kiujn mi aĉetis ekde tiu tempo, mi metis laŭ kronologia ordo sur la plenan KD-ujon kaj, kiam la spaco tie estis elĉerpita, poste en la bretaro. La unuaj estis tri kompaktdiskoj el Rusio kaj poste pluraj hiphopaj disketoj. Tio estis komence de 2004. Sed la stako kreskis kaj kreskis kaj iam ne plu eblis preni kompaktdiskon, sen riski faligi dekojn da ili.

Nun mi finfine investis la penon por reordigi ĉion. Mi ne volis simple enŝtopi ĉion ie, sed krei ankaŭ ioman laŭstilan ordon. Tio vere postulis tempon! Kaj kompreneble kvar KD-ujoj kun po 60 lokoj ne perfekte kongruas al la diskaro. Sed almenaŭ mi povis samtempe iom plibonigi la ordon en la aliaj kvar pli malnovaj. Tamen la problemoj denove aperas ĉe la horizonto, ĉar jam estas foruzitaj 90% de la lokoj! Kaj la afero akriĝis, ĉar nun eĉa mia bretaro ne plu havas spacon por plia KD-ujo. Mi ne mirus, se mi post du aŭ tri monatoj devos denove komenci per la stakado.

Koro kaj animo

La muzikgrupo “Huey Lewis & The News” verŝajne estas plej konataj pro la kanto “The Power Of Love”. Kune kun alia kanto de la grupo, “Back In Time”, ĝi troviĝas sur la sonŝpuro de la filmo “Reen al la estonteco“. Tamen ekzistas aliaj tre aŭskultindaj verkoj de tiu grupo. Antaŭ kelkaj jaroj mi aĉetis kompaktdiskon kun la plej bonaj kantoj de Huey Lewis & The News. La muziko laŭ mi sonas kiel “rokmuziko kun popmuzika influo kaj blusaj elementoj”.

Kanto tre ŝatata de mi estas “Do You Believe In Love?”. Tre interese, ke la refrenon ne kantas Huey Lewis, la ĉefa kantisto, sed liaj akompanantoj.

La kanto “I Want A New Drug” sonas tre simile al la titola kanto el la filmo “Ghostbusters” de Ray Parker Jr. – ne hazarde. Kiam ne eblis akiri la uzorajtojn por la pli malnova kanto, oni simple verkis alian en tiu stilo. Cetere laŭ la (foje sintezila) baso aŭ bazaj melodioj ankaŭ aliaj kantoj de Huey Lewis & The News similas al la Ghostbusters-kanto, ekzemple “Workin’ For A Livin’ (live)”, “Small World (Part One)” kaj “Walking On A Thin Line”.