Arkivoj de etikedoj: esperanto

Estas miraklo

Hodia? estas jubileo por Germanujo: Anta? 20 jaroj okazis la falo de la Berlina muro.

Dum la pasintaj du monatoj, la unua Germana televido (?tata) en?utis siajn nova?elsendojn el tiu tempo. Ekde septembro do eblis ?iam rigardi la plej gravan elsendon de la Germana televido – la nova?ojn je la 20a horo – de anta? 20 jaroj.

En enskribo ?e Spreeblick, oni memoris unu etapon al tiu sukcesa revolucio. Multaj homoj – inter ili mi mem – komentis, ke ili ?iam ploras, kiam ili denove vidas bildojn de tiuj okaza?oj. Jen traduko de la plej granda parto de mia komento:

Kian bon?ancon mi havis, ke mi, tiam 12- resp. 13-jara?a, estis lerninta du jarojn anta?e, kia estis la politika situacio en E?ropo kaj ke la homoj en GDR vivis en mallibereco. Aliokaze mi ne estus kompreninta la bon?ancon de tiu tempoturni?o. Kiam komenci?is la manifestacioj monatojn anta? la frakasi?o, mi havis nekredeblan timon, ke denove okazos io kiel la 17a de junio 1953 (mi estis leginta pri tio kiel 10-jarulo en kalendaro). La kura?aj GDR-civitanoj liveris la plej belan eventon al la Germana historio: sukcesan, sensangan revolucion en Germanujo.

Tutegale, kiom seniluziigajn jarojn tiu ?i lando kaj siaj civitanoj havas malanta? si – ekzistas okaza?oj, kiuj neniam perdas sian valoron, ja, se entute, gajnas iom da kun la tempo.

Mi povus ankora? skribi pri tio, kion mi faris anta? du dek jaroj. Sed mi jam tute bone priskribis ?ion tion anta? kvin jaroj.

En 1989 aperis la albumo “The Miracle” de Queen. La kanto “I Want It All” estis la unua kontakto kun ties muziko, kiun mi memoras. Sed la fina parto de la titola kanto bonege ta?gas por priskribi la sentojn de tiu tempo:
“Tiu tempo venos; iun tagon vi vidos, kiam ni ?iuj povos esti amikoj.”

Brilanta stelo sur la monto, kiel sunradio

Nenio nova povas komenci?i sen foje fini ion. Hodia? estas mia 33a naski?tago kaj mi estas pli feli?a kaj trankvila ol dum ?iuj anta?aj jaroj, kiam mi skribis mian muzikan taglibron. Mi uzas tiun okazon por finfine fermi la taglibron ?i tie. ?in mi da?rigos sub la nova adreso www.kunar.eu/taglibro. Teknike ankora? ne ?io pretas, sed gravas meti finan punkton ?e kunar.livejournal.com.

Unu kanto aparte akompanis min dum la pasintaj monatoj: Stella Splendens. Pri ?i indos skribi pli detale alian fojon. Nun mi prezentu du videojn, kiuj pla?as al mi:

La versio de Jordi Savall ravas kaj gajigas min ?iufoje, kiam mi a?skultas ?in.


?atanto de mezepoka muziko lerte kunmetis multajn diversajn surbendigojn de la kanto. En la informoj li mencias ?iujn artistojn, albumojn kaj aperojarojn. La spacaj fotoj donas bonegan akompanon al la muziko!

?is relego kaj reskribo ?e www.kunar.eu/taglibro!

Eta ?ambro en granda urbo

Einmal im Jahr schreibe ich eine Rezension in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Nach zwei Comics (2003, 2005) und vier Musikalben (2004, 2006, 2007, 2008) geht es erneut um Musik.

Unufoje en la jaro mi skribas recenzon en ambaŭ miaj gepatraj lingvoj, la germana kaj Esperanto. Post du komiksoj (2003, 2005) kaj kvar muzikalbumoj (2004, 2006, 2007, 2008) ĉifoje denove temas pri muziko.

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Gloro en vi

Hieraŭ mi anoncis, ke mi hodiaŭ klarigos, kial mi apenaŭ uzis mian muzikan taglibron dum la pasintaj monatoj. Kiel dum la pasintaj jaroj, mi uzas la 9an de majo por skribi iomete pri mia reta taglibro mem – sen perdi la rilaton al muziko, kompreneble. Kiel ofte, estas kombino de diversaj kialoj. Mi prezentu la plej gravajn:

1. Al mi mankas tempo. Vivo iĝis hasta. Por koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj en la vivo, ofte necesis neglekti ĉiun malesencajn. Skribi muzikan taglibron estas bela hobio, sed certe ne la decida afero kiu ŝanĝos la mondon (aŭ radikale mian vivon).

2. Al mi mankas volo, verki tiel, kiel eblus. Mi ŝatas verki enskribojn, kiuj enhavas ĉiujn informojn kaj la gravajn ligojn. Tio postulas tempon, kiun mi ne havas (vidu supre). Mi povus skribi haste kaj fajfi pri tiuj detaloj. Sed tio ne estas mia afero. Krome tion faras aliaj homoj jam sufiĉe – por tio mi ne bezonas mem skribi, sed povas tute rezigni.

3. Al mi ne plu plaĉas la teknikaj cirkonstancoj. LiveJournal montras reklamon, se oni ne estas ensalutita. Tio malrapidas ŝarĝadon de la paĝo kaj krome aspektas malbele. Aldone la ebloj, meti respurigon, estas limigitaj. Daŭre mankas al mi esperantigo de la menuo. (Kvankam mi scias, ke iuj uzantoj havas tion por sia taglibro, mi neniam mem sukcesis trovi tion aŭ krei tion mem. Plie mi ne havas grandan volon, fari tion denove, se iu jam faris tion antaŭe.) Plej grave: Mi havas miajn muzikajn TTT-paĝojn, mian taglibron, miajn MP3-paĝojn en la sociaj retejoj – kaj ĉion ĉe diversaj adresoj, kaj nenion kun facile memorigebla adreso! Tio estas ege malpraktike.

Pro ĉio tio mi decidis paŭzigi, aŭ, verŝajne, eĉ tute haltigi pluverkadon de tiu ĉi taglibro. Kio ne plu estas harmoniigebla kun mia cetera vivo, tion mi lasu kaj ne daŭrigu nur pro tradicio. Tamen mi verkos lastan dulingvan recenzon morgaŭ por havi bonan finan enskribon ĉi tie.

Sed ankaŭ hodiaŭ ne manku muzika enhavo! Mi ĉiam serĉas, ĉu iuj homoj uzas miajn kantojn. Mi trovis po unu videon ĉe Youtube kaj iu simila videa Bulgara TTT-ejo:

“DJ Kunar: Mortal Combat 2 (remix #1)”
http://www.vbox7.com/play:d883c541

“DJ Kunar: Laughing Joker [rebuilt]”

Mi perdis min mem en somera pluvo

Hodiaŭ mia taglibro denove aĝas unu jaron pli, nun ses entute. Dum la pasintaj monatoj mi malofte skribis ion, sed tio iĝu temo por la morgaŭa enskribo. Nun mi – kiel kutime dum la 8a de majo – pritraktu melankolian muzikon:

Fine de la pasinta jaro, mi kreis U2-ludoliston ĉe Youtube, kiu enhavis mian alternativan version de la U2-albumo “All That You Can’t Leave Behind”. Per la ilustraĵoj de la disko kaj ties unua disketo, nigrablankaj fotoj ĉe flughaveno komenciĝis mia muzika taglibro. La unua enskribo kun teksto enhavis la klarigon, kial tiu melankolia rokmuziko tiom movas mian koron.

Al la kutima eldono mankis la aldona kanto de la versio aperinta en la Unuiĝinta Regno, sed el la unuopaj kantoj mi ne ŝatis ĉiujn. La ludolisto prezentas kantoelekton, kiun mi ŝatas kaj kiu konsideras surbendigitajn verkojn el tiu tempo, kiu tamen ne eniris la albumon.

Kvankam origine mi ne intencis la diskojn, kiuj enhavas tiujn kantojn, mi intertempe realigis tion: Mi aĉetis la sonŝpuron de “The Million Dollar Hotel” kaj la du disketojn “Beautiful Day” kaj “Walk On”. Nur mankas en mia kolekto la kanto “Love You Like Mad”. Sed ĝi aperis nur en MP3-kolekto. Mi ne ŝatas aĉeti MP3-dosierojn – krome la kolekto ne plu haveblas. Kaj kial elspezi multan monon por dekoj da kantoj, se oni nur volas unu el ili?

Mi portas la ?emizon nigran

Kio restas por diri pri la 52 Internacia Seminario en Biedenkopf? La plej grandan parton mi jam skribis en artikolo por revuo Esperanto. Tial nun sekvu nur kelkaj noticoj pri la internacia vespero.

La Kuracistoj ankoraŭfoje kontribuis. Dum la koncerto en la gufujo, Sebastian kaj mi uzis nur akustikan gitaron. Por adekvate prezenti “Vi volas kisi“, necesas elektra baso.

Cetere n_true verkis IS-raporton. Kaj kompreneble kun iom da prokrasto, sed tamen min kaptis la post-IS-sindromo.

Cetere finfine mi estis la “numero 1”, ĉar Andi Münchow ne venis al la IS. Antaŭe li estis la nura kun pli longa neinterrompita serio de partoprenoj.

Lasta muzika kulmino de la 52a IS estis la komuna kantado de la IS-kanto. Ĝi iĝis 25-jara! Mi ankoraŭ bone memoras ĝian 20an naskiĝtagon.

Min mortigas la menlankoli’

La Kuracistoj jam ludis dum tri diversaj okazoj en 2008, nome dum la Germana Esperanto-Kongreso, dum la doktoriĝa festo de Sebastian kaj dum la internacia vespero de la IJK. Do ni ne plu bezonis pruvi ion, sed povis libere muziki dum la 52a Internacia Seminario. Ni faris koncerton en la gufujo, dum kiu ni ludis la sekvajn kantojn:

La publiko reagis tre pozitive kaj ni mem estis kontentaj pri la rezulto. Oni eĉ invitis nin al la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italujo dum pasko.

Amu ?is malamo malaperos de la surfaco de la tero

La 52 Internacia Seminario ofertis plurajn koncertojn. Venis Alejandro Cossavella, kiu turneis tra Eŭropo. Oni konas lin pro lia antaŭa grupo La Porkoj, kun kiu li faris la albumon “ŝako”, kaj pro lia posta albumo sub la nomo “Strika Tango“, sur kiu li muzikis kun diversaj aliaj personoj. Antaŭe mi nur unufoje havis la oportunon spekti koncerton de li, nome dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005.

Intertempe li surbendigis la kanton “Grava” kaj tiel iĝis la kvara Esperanto-artisto, kiu ludas ĝin: Origine ĝi venas de Esperanto Desperado.
Mi ludis ĝin kun “Junas kaj pli junas” dum la Internacia Junulara Festivalo 2004. Poste Flávio Fonseca prezentis tre konvinkan version dum la Kultura Esperanto-Festivalo en 2005.

Kompare al la altiĝintaj normoj, kiujn mi intertempe ĝuas dum Esperanto-renkontiĝoj, la koncerto de Alejandro Cossavella estis “nur” en ordo. Ĉiel ajn mi ĝojis revidi kaj reaŭi lin – kaj je la fino tio estas, kio gravas.

Inicialoj DC kutime ĉiam plaĉas al mi. Li estas – kune kun ekzemple Martin Wiese – unu de la malmultaj Esperanto-artistoj, kiuj ne seniluziigis min muzike dum la pasintaj jaroj. La unua koncerto de li, kiun mi ĉeestis, okazis dum la IS 2004/05. Tiam li estis furorulo. Tute kontraŭe, li iomete perdiĝis en plenŝtopita programo dum la IS 2006/07, kvankam mi denove ŝatis lin. Ĉifoje mi dancis en la malantaŭo, dum la plej granda parto de la publiko restis sidanta sur la seĝoj. Nu bone, ĉiu laŭ siaj preferoj – mi tamen daŭre opinias, ke li estas granda pliriĉigo de muzika Esperantujo per siaj kantoj kaj videoj.

Dolchamar revenis – kaj denove en nova konsisto! Male al la pasinta koncerto 2006/07, ĉifoje Sebastian kaj mi ne partoprenis kiel gastmuzikistoj. La etoso iomete memorigis min pri la “fruaj” tagoj de la grupo (ĉirkaŭ 2000, kiam ili koncertis dum la KEF kaj la IS).

Mi ne povis ripozi, mi devis pluser?i

La silvestra balo de la 52a Internacia Seminario denove meritis tiun nomon. Mi eĉ pli ŝatis ĝin ol tiun de la IS 2007/08. La negativaj spertoj de aliaj jaroj, ekzemple la IS 2006/07, la IS 2005/06 kaj la IS 2004/05, ne ripetiĝis. DĴ Leo faris la danckonkurson kaj zorgis pri tio, ke ĝi ne tro longe daŭris kaj la aliaj homoj ŝatis spekti ĝin anstataŭ foriri. La premiadon de la plej bona kostumo (laŭ la temo “katastrofoj”, en ambaŭ sencoj) bedaŭrinde okazis post noktomezo, do malfrue laŭ mia opinio.

La festo tamen daŭris sufiĉe longe: Mi enlitiĝis je la 6a kaj 30, dum tuta grupo ankoraŭ dancis. Ĉifoje la Rusa nova jaro je la 22a ricevis pli grandan atenton de mi. Mi estis kunportinta diskon de ????????? ?????? (Diskoteka Avariya) por la nova jaro laŭ Moskva tempo. En la kanto ?????????? eksonas en la rusa la tipa bondeziro por la nova jaro. Tial mi petis DĴ Leo, surmeti ĝin ĝuste dum la 22a. Tio estis bonega afero, la ĉeestantaj Rusoj reagis tre entuziasme al tio kaj la homoj gaje dancis.

Denove mi DĴumis dum la silvestra balo. La transdono de la aparataro okazis tiom senprobleme kiom eblis. Mi surmetis muzikon inter la 1a kaj la 3a. Mi komencis per “New Year’s Day” de U2 por la nova jaro en Britujo kaj Irlando. Poste baldaŭ sekvis la kostumkonkurso. Tiam mi surmetis i.a. muzikon el Star Trek VIII kaj la du kantojn de Star Wars Cantina Band. Ĉiujn tri rekonis n_true, pri kio mi tre ĝojis. Iom similis al elgrande, kiu rekonis muzikon el la filmo “Donnie Darko” dum la silvestra balo de la IS 2007/08, aŭ n_true kaj muziko el la komputila ludo GTA en la trinkejo de la IS 2004/05.

Kompare al antaŭaj jaroj, pri kiuj mi skribis, do la IS 2007/08, la IS 2006/07, la IS 2005/05, la IS 2004/05 kaj la IS 2003/04, mi DĴumis malmulte. Sed ne gravas la kvanto, nur gravas, ke la homoj estas kontentaj en la diskoteko. Dum tiu ĉi IS, mi festis mian 15-jaran DĴ-jubileon.

Nun pluvas pli ol iam ajn

Dum la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf dufoje oni okazigis karaokeon en la trinkejo. Karaokeo dum Esperanto-renkontiĝoj povas esti bona (ekzemple kun viva muzikgrupo kiel dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005) aŭ malbona (ekzemple dum la IJF 2004). Ĉifoje eblis kanti en diversaj lingvoj. Kio tre plaĉis al mi, estis la anonco, ke oni pligrandigos la kantoliston por estontaj fojoj. Mi mem prezentis tri kantojn: It’s No Good de Depeche Mode, Fly Away de Lenny Kravitz kaj la IS-kanton de Amplifiki.

La karaokeado eble kaŭzis, ke mi neniam uzis mian kantaron por gitara rondo. Tio estas grava diferenco al la IS 2007/08, la IS 2006/07, la IS 2005/06 kaj la IS 2004/04. Eble estonte mi ne plu kunpreni kompletan paperan version, sed simple PDF-dosieron por presi ĝin surloke, se dezirata. Tio ŝparos kelkajn kilogramojn en mia pakaĵo!

La diskejo okazis malofte, sed bone. DĴ Leo ĉifoje multe pli bone trafis la guston de la publiko. Mi jam skribis post la IS 2006/07, ke li havas talenton, kaj post la IS 2005/06, ke li certe estas bone ekipita rilate al teknikaĵoj. Ĉifoje oni spertis, kiel efikas la afero, se la muzikelekto estas taŭga por IS.