Arkivoj de etikedoj: eluveitie

Ĉar mi ne ŝatas mian propran kulturon

Pasintan semajnfinon mi estis ĉe metalroka festivalo kun la nomo “Dong Open Air” (D.O.A. 2007). La festivala devizo estis “Paraskavedekatriaphobia“, do fobio kontraŭ vendredo la 13a.

Estis mia unua metalroka festivalo entute, do mi ne certis, ĉu mi ŝatos tion. Kompreneble mi jam partoprenis muzikajn festivalojn, laste la Kulturan Esperanto-Festivalon (KEF 2005) en Helsinko. Kaj kompreneble mi ŝatas metalrokon: Dum la pasintaj jaroj mi ja ofte estis ĉe metalrokaj festoj kaj unufoje eĉ ĉe koncerto de “Krio de Morto”. La nura demando estis, ĉu la kombino plaĉos al mi.

Dong Open Air (D.O.A.)
tempo grupo stilo
2007-07-13 (vendrede)
13:15 – 14:00 November’s Fall melodia mortmetalroko
14:20 – 15:05 Absence melodia mortmetalroko
15:25 – 16:10 Verdict draŝa metalroko
16:30 – 17:15 Cheeno progresema rokmuziko
17:35 – 18:20 Black Messiah pagana/vikinga metalroko
18:40 – 19:25 Debauchery mortmetalroko
19:45 – 20:30 Darzamat (Pollando) nigra metalroko
20:50 – 22:20 Månegarm (Svedio) pagana metalroko
22:40 – 00:00 Sinister (Nederlando) mortmetalroko
00:20 – fino Orphaned Land (Israelo) progresema melodia mortmetalroko
2007-07-14 (sabate)
12:05 – 12:50 Nitrolyt progresema metalroko
13:10 – 13:55 Run Amok draŝa metalroko
14:15 – 15:00 Synasthasia potenca metalroko
15:20 – 16:05 The Pokes folkloro
16:25 – 17:10 Galskap nigra metalroko
17:30 – 18:15 Van Canto akapela potenca metalroko
18:35 – 19:20 Dark Age melodia mortmetaltoko
19:40 – 20:25 All We Hate draŝa metalroko
20:45 – 21:50 Eluveitie (Svislando) pagana metalroko
22:10 – 23:30 Skyclad (Britio) folklora metalroko
23:50 – fino Ensiferum (Finnlando) pagana/vikinga metalroko

Lastminute ne povis veni Aeveron (melodia mortmetalroko) kaj Chainsaw (Pollando, potenca metalroko). Ilin anstataŭis Nitrolyt kaj Synasthasia.

Nitrolyt el Lepsiko estis agrabla surprizo. Ili devis veki la homojn post longa festonokto kaj sukcesis krei etoson jam dum la tagmezo. Krome oni bone rimarkis, kiel ili ĝuis ludi. “All We Hate” ludis malnovan kanton de “Rage Against The Machine”, nome “Killing In The Name Of”. Ĝin mi konas jam de la Internaciaj Seminarioj de la fruaj 1990aj jaroj. Krome du muzikistoj foje iris tra la publiko kaj la kantisto faris tre bonajn anoncojn. Oni bone rimarkis, ke ili havas multan sperton rilate al muzikado. Black Messiah ludis kiel aldonaĵon “Moskau”. La origina versio venas de la Germana grupo “Dschinghis Khan”. Mi aŭdis tion tamen nur de ekstere, ĉar tiu koncerto ĝenerale ne allogis min. Eluveitie ludis mezepokecan metalrokon (iomete kiel In Extremo). Dum la koncerto DĴ Arafat donis al mi siajn okulvitrojn por freneze danci en la amaso. “The Pokes”, tute malirlanda grupo, ludis folkloran rokon. Plej amuzis min la germanlingva parodia teksto pri esoterismo. Ĝi mencias, ke la rakontisto nur interesiĝas pri esotero, ĉar li ne ŝatas sian propran kulturon.

La koncerto de “Ensiferum” por multaj certe estis la kulmino de la festivalo, ĉar tiu grupo estis la plej fama. Tamen ĝi ne impresis min, kvankam Finna metalroko ja estas laŭ mia gusto. Plej ravis min Orphaned Land. Kune kun mia frato mi spektis la lastan koncerton de la vendredo, dum la aliaj el mia grupo drinkis apud la tendoj aŭ jam dormis. La sono memorigis min pri Thy Majestie kaj komune ni gaje dancis kaj saltis.

Miajn kritikpunktojn mi jam skribis en la festivala forumo. Tial mi nur ripetas la plej gravajn impresojn:

Mia akompano (la tri resp. kvar personoj, kun kiuj mi veturis) estis tre bona. Kun tiuj homoj mi ĝenerale bone fartis. La prezoj por la trinkaĵoj estis akcepteblaj. Oni ĉiam rapide servis min kaj la biero ĉiam estis malvarma. La gardistoj preskaŭ ne rimarkeblas, kio estis bona signo: Ili faris sian laboron ĉe la enirejo de la muzika tendego sen ĝeni la homojn. Bonŝance regis bona vetero dum la semajnfino. Sabate posttagmeze iomete pluvis, kio helpis forigi la neatenditan varmegon. Tamen ankaŭ restas menciindaj kelkaj negativaj okazaĵoj: Ĉe la akceptado ni devis longe atendi. Tio estis la plej rimarkebla fuŝo de la organizantoj. Post la festivalo ĉie kuŝis rubo. La rubujoj, kiujn oni estis metinta ĉien ĉe la festivalejo, tute ne sufiĉis. La higienaj kondiĉoj estis sufiĉe malbonaj. Necesis esti dura ulo por elteni tion. Kelkaj idiotoj forŝtelis aferojn de aliaj partoprenantoj kaj ankaŭ alimaniere fikondutis. Ne haveblis bona t-ĉemizo de la metalrokaj grupoj, kiujn mi ŝatas. La festivalan t-ĉemizon mi aĉetis kiel memoraĵon. Ĝenerale la “Dong Open Air” estas eta sed fajna festivalo, kiu bonege taŭgas kiel unua metalroka festivalo por homoj kiel mi.